FEL
FEL, kie la movado moviĝas!
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook

Katalogo de la biblioteko de FEL

BIBLIOTEKO




FONDS VANBIERVLIET:

Iru tien por la biblioteko de Vanbiervliet en Kortrijk.

LITERATURA LIBREJO REJNA DE JONG:

Rejna de Jong. La bibliotekoj estas surloke konsulteblaj. De libroj, kiuj ne plu estas akireblaj, oni povas mendi fotokopiojn kontraŭ pago de la kostoj (0,10 EUR/kopio + afranko) ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL).

NEFIKCIA LIBREJO, SCIENCO, (INTER)LINGVISTIKO

Vi povas serĉi difinitan libron en la scienca kaj (inter)lingvistika biblioteko kaj krei listojn laŭ via prefero. Vi povas serĉi aŭ krei listojn laŭ verkinto, laŭ titolo (aŭ parto de titolo), laŭ fakoj (historio, literaturo, komunikado, ktp.). Utila vojo estas serĉi laŭ UDK-numero (Universala Dekuma Klasifiko) aŭ parto de ĝi. Serĉo de, ekzemple, la UDK-kodo =20 donos superrigardon pri ĉiuj anglalingvaj verkoj en la biblioteko. Serĉo de ^6 donos superrigardon pri ĉiuj verkoj kies UDK-kodo komenciĝas per 6, do pri ĉiuj verkoj rilate aplikatajn sciencojn. Se necese konsultu la UDK-gvidilon.

La nefikcia katalogo enhavas nur erojn, kiujn vi povas konsulti ĉe FEL aŭ de kiuj vi povas mendi fotokopiaron. Sendube vi interesiĝas ankaŭ pri nia listo pri haveblaj brokantaj libroj kaj pri la listo de verkoj aĉeteblaj.

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2011-09-09