Priskribo: La germanlingva teritorio ĝis nun ne estis tre
fekunda por la originala literaturo. Bona escepto estas
Ulrich Becker, kiu jam plurfoje premiiĝis ĉe la belartaj
konkursoj de UEA. Tiu ĉi volumo kunigas tre diversspecajn
novelojn - sciencfikciajn, pri-Esperantajn, lirikajn,
amorajn kaj gejajn...
Specimena teksto: Krodo estas mondkonata pro sia
Instituto. Kvankam plene sekreta, ĝi vekadas la
scivolemon de armeoj da ĵurnalistoj el ĉiuj truoj de ĉi
tiu mondo. Elvenas la murojn nur finaj produktoj: ĉefe
por la medicino, la polico, la psikologoj, sed ankaŭ por
privataj entreprenoj, por la industrio, eĉ por la
televizio. Gazetoj flustras krome pri grandaj komisioj el
militistaj rondoj al la Instituto.
Ĉirkaŭ la blanka murcirklo kondukas larĝa strata ringo.
Mi laŭiris ĝin por serĉi enirejon. Aliflanke de la strato
staras budoj de komercistoj marĉandantaj kun kverelemaj
turistoj pri brokantaĵoj, el kiuj - onidire - multaj
venas rekte el la Instituto. Laŭ sekretaj vojoj. La
turistoj aĉetadas la falsajn suvenirojn, kontentaj pri
almenaŭ tio. Ĉar enpenetri la blankan cirklon sen permeso
neniu sukcesas. Mi rajtos. (El „La Esperanto-maŝino”.)