|
|
Bildoj pri Norda Lando kaj aliaj rakontoj
 - Aŭtoro(j): Sen Rodin
- Fako: noveloj originalaj
- Formoj: glubindita kaj kiel e-libro (ePub kaj Mobi)
- Priskribo: Juna Sudlandano vizitas landon de Nordanoj ...
enamiĝas en ĝi, kaj en Nordlandanino. Kiel noktopapilio ne
povas rezisti kaj tuj reiras por kaptiĝi en lanternan fajron,
senbedaŭre kaj konscie. Kiel ĉiu „gasto” li havas akrajn
okulojn, rigardas per ambaŭ kaj fajne priskribas
ĉion, tra sia persona vitro ...
Post jaroj venas fino al la latino, kaj li reiras al Sudo. La
rakonto ne estas „hufbato de l' azeno”, sed kolekto da amaj
rememoroj.
Ĉiu ĉapitro estas aparta noveleto pri iu aŭ alia norda gemo.
La novelaron sekvas alia novelaro de aliaj apartaj kaj tre
allogaj miniaturoj. - Paĝoj: 360
- Formato: 135 x 205 mm
- Eldonjaro: 2006
- Serio Stafeto n-ro: 30
- Recenzoj: Mi aŭdacas aserti, ke ĉi tiu kolekto de 51 rakontoj rangas inter la plej majstraj verkoj de la aktuala esperanta literaturo. Certe ĝi rangas apud la noveloj de Trevor Steele; kaj el la ĉefaj novelmajstroj de nia pasinteco, apud tiuj de Stellan Engholm kaj Ferenc Szilagyi. (Donald Broadribb)
Oni povas konstati, ĉu verkisto estas kutima, ĉiutaga parolanto de Esperanto aŭ ne. Tion oni konstatas el la flueco kaj natureco de la frazoj. Sen Rodin estas tia. Pro tio, sed ankaŭ pro la enhavo, legado de tiu ĉi libro estas granda ĝuo. (Renato Corsetti) - Pezo: 320 g
- ISBN: 90 77066 22 5
- Senpaga provlibro en la ePub-formo: alklaku la ligilon kaj ekspedu la leteron sen ŝanĝi ion ajn
- Senpaga provlibro en la Mobipocket-formo: alklaku la ligilon kaj ekspedu la leteron sen ŝanĝi ion ajn
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2010-02-26
|
|