La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova!
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Dormanta hejmaro

Kovrilo de Dormanta hejmaro
  • Aŭtoro(j): Manashi Dasgupta
  • Tradukis el la bengala: Probal Daŝgupto
  • Fako: romano
  • Formoj: kudre bindita kaj kiel e-libro (ePub kaj PDF)
  • Priskribo: La nord-bengala urbeto Nakshalbari lanĉis la Nakŝalismon, gerilan movadon de kamparanoj subpremegataj de la ŝtata aparato. Tiun laŭdire demokratian aparaton deinterne reformi jam ne estis imageble plu.
    Kian partoprenon en tiu Nakŝalismo imagas Ŝontu, la sentema adoleska filo de mense malsana patro kaj memcentra patrino? Ĉu la parlamentemaj maldekstranoj inter liaj „geonkloj” en Kolkato helpas lin trovi malpli ekstremajn kanalojn al lia juno? Kian sorton trudas al li iliaj nepovoj vidi?
    Tion demandas romano verkita en la bengala de d-rino Manashi Dasgupta. Doktoriĝinta psikologie, ŝi rolis kiel psikologia konsilisto, kolegiestro, universitata lekciisto, kuratoro de la muzeo-arkivo de Robindronath Tagor, fikciisto, tradukisto kaj literatura esploristo.
  • Paĝoj: 240
  • Formato: 135 x 205 mm
  • Eldonjaro: 2006
  • Serio Stafeto n-ro: 29
  • Pezo: 282 g
  • ISBN: 90 77066 20 9
  • Senpaga provlibro en la ePub-formo: alklaku la ligilon kaj ekspedu la leteron sen ŝanĝi ion ajn
Presebla versio

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2010-03-01

Nova!