|
|
La duonokulvitro
-
Aŭtoroj: Aŭgusto Baissac; Paul Gubbins
-
Fako: originala teatro
-
Formo: viddisko (DVD), PAL, ĉiuj regionoj
-
Priskribo:
La DVD inkluzivas 14-minutan filmon pri kredeble la unua teatraĵeto
originale verkita en Esperanto (aktoras Colin Simmonds), plus eseo pri
la originoj de la monologo, fotoj kaj informoj pri la filmado, kaj
interagaj ekzercoj pri la filmo taŭgaj por uzado individua aŭ grupa.
Publikigo de la DVD koincidas kun la centjariĝo de la teatraĵeto, kaj
la filmo premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA en 2005.
-
Specimena teksto:
Mi estas certa, ke vi demandas al vi, ne sentime, kial, vane, mi
penadas subteni ekvilibre tiun duonokulvitron. Post kvin minutoj via
timo ne pludaŭros. Plu ĝi ne povos daŭri, ĉar tuj mi sciigos al vi pri
mia situacio, kiu estas unu el la plej penaj. Cetere pripensu, ĝis kia
grado nedube ĝi estas pena, por ke mi venu, kiel vi vidas, rakonti
miajn historietojn antaŭ aro tiel nombra.
-
Daŭro: 14 min.
-
Eldonjaro: 2005
-
Pezo: 100 g
-
Formato: 135 x 191 x 14 mm
-
-
Pliaj informoj
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2006-01-26
|
|