|
|
La grafo de Monte-Kristo
 - Aŭtoro(j): Alexandre Dumas
- Tradukis el la franca: Daniel Moirand
- Fako: romanoj
- Formoj: bindita, PDF, ePub kaj Mobipocket
- Priskribo: Oni kutimas konsideri la libron "La Grafo de Monte-Kristo" kiel la
ĉefverkon de A. Dumas. Ĝi estas vere fascina. Ĉiu plia (re)legado
ebligas trovi ion novan, novan interpretadon, novan aspekton ...
La ĉefrolanto, Edmond Dantès, perfidita pro kalumnia denunco, estas
enkarcerigita dum dek kvar jaroj en la malliberejo de la kastelo If, sur
insuleto apud Marsejlo. Tie li konatiĝas kaj amikiĝas kun
sammalliberejano, abato Faria, kiu transdonas al li la sekreton pri la
loko de kaŝita trezoro. Post lia forfuĝo el la malliberejo kaj rekupero
de la trezoro, la strebo de lia tuta vivo, danke al supera riĉeco kaj
inteligenteco, estas venĝi sin kontraŭ tiuj, kiuj atencis lian junecon,
lian feliĉon. - Specimeno: La 28-an de februaro 1815, la observisto de Notre-Dame-de-la-Garde signalis la trimastulon la Faraono, venantan el Smirno, Triesto kaj Napolo.
Kiel kutime, marborda piloto tuj eliris el la haveno, tanĝis la kastelon If, kaj iris ĉebordiĝi kun la ŝipo inter la kabo Morgiou kaj la insulo Riou.
Tuj, denove kiel kutime, la platformo antaŭ la fortikaĵo Saint-Jean kovriĝis per scivolemuloj, ĉar ĉiam estas grava afero en Marsejlo kiam alvenas ŝipo, precipe kiam tiu ŝipo, kiel la Faraono estis konstruita, rigita kaj stivita en la ŝipkonstruejoj de la malnova Phocée, kaj apartenas al unu el la lokaj ŝipekipistoj.
- Paĝoj: 1184
- Formato: 135 x 210 mm
- Eldonjaro: 2010
- Pezo: 1333 g
- ISBN: 978 90 77066 43 0
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2010-04-12
|
|