|
|
Spitaj - kiel hidrargo
- Aŭtoro(j): Christian Declerck
- Ilustris: Herman R. M. Declerck
- Fako: romanoj
- Formoj: libro bindita, kaj e-libroj en la formoj ePub, Mobi kaj PDF
- Priskribo: Ĉi tiu romaneto roligas homojn, kiuj pri lingvoj interesiĝas, sed kiujn la vivo -
postulema kaj akapara - kuntrenas, same kiel la "neinteresitojn", en diversajn direktojn
kun apartaj komplikoj, propraj cirkonstancoj kaj solvindaj situacioj.
- Paĝoj: 208
- Formato: 135 x 205 mm
- Eldonjaro: 2008
- Recenzoj: "Tiun ĉi firme esperantisman romanon Declerck konstruas ĉirkaŭ la demando,
ĉu apud la plezuro de la lingvolernado – kiel la amora – sidas embuske la perforto.
Per la fadena ideo, ke la devigo lerni la anglan similas al la seksa trudado,
kaj ke Esperanto povas roli kiel repensejo ne nur pri la lingvo, sed ankaŭ pri la
amaj interkomprenoj kernaj en ĉiuj rilatoj, la romano rakonte interligas mediojn,
kuntekstojn, generaciajn vidpunktojn kaj atentindajn figurojn." (Probal DASGUPTA en MONATO.)
- Pezo: 243 g
- ISBN: 978-90-77066-00-3
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2011-06-10
|
|