Inkotermoj 2000
- Priskribo: En internacia komerco estas esence, ke ekzistu ĝenerale akceptitaj,
detalaj, sed tamen facile uzeblaj kondiĉoj. Tiajn regulojn (angle
'Incoterms', internaciaj komercaj kondiĉoj) la Internacia Ĉambro de
Komerco (angle ICC) unuafoje ellaboris en 1936. Iliaj mallongigoj kiel
'FOB' kaj 'CIF' eĉ ĉe ne-komercistoj estas vaste konataj.
ICC regule adaptis la kondiĉojn al ŝanĝigantaj cirkonstancoj kaj
teknikoj. Ekde la 1a de januaro 2000 validas tute nova versio.
Ricevinte permeson de ICC, Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo
(IKEF) tradukis la novajn "inkotermojn" esperanten kaj eldonis ilin. La
eldono enhavas la ĝeneralan enkondukon, la 13 inkotermojn kun difino
kaj detala klarigo, kaj - por komparo - anka- la anglalingvan difinon.
Inkotermoj 2000. Oficialaj IĈK-reguloj por la interpreto de komercaj
kondiĉoj. Eldonita de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo
(IKEF). Ĉefa distribuanto: Retbutiko, Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei
140, B-2000 Antwerpen, Belgio.
- Fako: Kursoj
- Paĝoj: 128
- Formato: 14 x 20,5 cm
- Aspekto: glue bindita
- Eldonjaro: 2000
- ISBN: 92 842 1199 9
- Pezo: 140 g
Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 27 julio 2000