|
|
Kvazaŭ ĉio dependus de mi
 - Aŭtoro(j): Trevor Steele
- Fako: romanoj originalaj
- Formoj: libro bindita kaj e-libro (PDF, ePub kaj Mobi)
- Priskribo: Ĵurnalistoj, se ili estas honestaj kaj kapablaj,
estas inter la plej fortaj gardantoj de demokratio.
Pro tio ili estas inter la plej endanĝerigataj homoj sur nia planedo:
koruptaj registaroj ne povas toleri oponantojn.
En la tumulta epoko de Germanio inter la du mondmilitoj sentima ĵurnalisto
devis oponi ĉiujn ŝovinistojn, sed tute aparte la leviĝantan movadon de Hitler.
En tiu tempo de morala degeneriĝo Kurt Lenz kuraĝis levi sian elokventan voĉon
kontraŭ barbareco kaj rifuzis fuĝi, ĉar li kredis, ke ĉiu el ni devas agi
kvazaŭ ĉio dependus de mi.
Tiu ĉi romano baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky, unu el
la fruaj viktimoj de la plej fia reĝimo en la homa historio.
La aŭtoro omaĝas Ossietzky kaj lian same brilan kunbatalanton
Kurt Tucholsky. - Paĝoj: 344
- Formato: 135 x 205 mm
- Eldonjaro: 2009
- Serio Stafeto n-ro: 34
- Recenzoj: Se Trevor ne jam delonge pruvis sian staturon ... de aŭtoro je vere monda nivelo, tiam certe nun li tion montris. (Gerrit Berveling en FEN-X, marto-aprilo 2010)
- Pezo: 380 g
- ISBN: 978-90-77066-41-6
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2010-10-15
|
|