Kaj Veluro, la foino, rampas el sub sia lignostako, timeta, etendas la snufilon supren, snufas en la direkto al la kokinejo super la kaprinstalo kaj subite suriras rapide la kverkon por rigardi al la luno. Li vidas malsupre Voron, la melon, ŝteliri tra la herbejo al sia kavo, kie kuŝas liaj kvar blindaj idoj, pepantaj pro malsato. Li aŭdas super si du sciurojn, kiuj timas pro lia ĉeesto kaj singarde forŝoviĝas ĝis la ekstrema fino de branĉo, kie melo ne povas riski sin. Profunde en la arbaro kuŝas du kapreoloj unu apud la alia en la densaj interkreskantaj arbedoj. Ili serioze rigardas kun grandaj okuloj en la nokton kaj la bruna bronza haŭto kelkfoje iom tremas.
Kaj talpoj kaj ratoj kaj musoj nun eliras por la noktaj marodoj, malsataj kaj timemaj, meze de la minacaj danĝeroj, kiuj insidas ilin de post la arbustoj kaj de el la fosaĵoj. De tempo al tempo ie ploras maldika ĝempepo, nur unu momenton, kiel mortstertoro... Kiu akre aŭskultas, kiel la bestoj de la nokto, tiu povas aŭdi la krakadon de maldikaj ostoj inter la dentoj de unu el la sangavida mustelgenro. La pli malfortaj tiam timeme sin kaŝas kun batanta koro. La pli fortaj dum momento etendas la pintan faŭkon supren kaj flaras kaj tremigas siajn lipharojn. Kelkfoje tie sub arbedo siblas kaj blovas pro terura batalo je vivo kaj morto. Kelkfoje la pepado havas alian signifon la batalo por la vira posedo.
Miloj da malgrandaj sonoj plenigas la nokton por tiuj, kiuj povas aŭdi tion; en arbaroj kaj herbejoj, laŭ kanaloj kaj heĝoj, ĉar nun vekiĝas en ĉiuj estuloj la varmegaj vivimpulsoj, la malsato kaj la kopulbezono, la sovaĝa volupta deziro, kiun tiu rufa luno, tie supre verŝas en ilian sangon.
(Kobo, p. 52-53)