|
|
Lidia
- Aŭtoro(j): Wendy Heller
- Tradukis el la angla: Bernhard Westerhoff
- Ilustris: Marjan Nirou
- Fako: romanoj historiaj, movado, biografio
- Formoj: libro kudre bindita kaj e-libro (ePub kaj Mobi)
- Priskribo: La vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto
- Paĝoj: 396
- Formato: 135 x 205 mm
- Eldonjaro: 2008
- Recenzoj: ... ne nur fascina, sed ankaŭ inspira. Bedaŭrinde mi havis antaŭe nur nebulan
ideon pri Lidia kaj ŝia agado, kaj supozeble multaj aliaj esperantistoj, precipe tiuj pli
junaj ol mi, vere ne multon scias pri Esperanto en la gravaj jaroj inter la du mondmilitoj,
nek kompreneble, memoras, kia estis la vivo tiam. Certe tiu ĉi libro informos ilin. (William Auld)
Ĉiu serioza esperantisto povas ricevi inspiron kaj instruon de ĉi tiu biografio de nobla, mirinda,
malegoisma virino: ... por ni ĝi estas biografio inspira, pensiga kaj foje iom hontiga. (Marjorie Boulton)
Estis vera plezuro legi tiun ĉi libron. La aŭtoro estas malofta kombino de viveca verkanto kaj
funde sciencista esploranto, kiu, super ĉio, sin bazas sur solidaj faktoj. La rezulto estas
varma, fascina kaj vera rakonto pri idealistoj kaj ideoj antaŭintaj sian tempon. (Stephen Zamenhof) - Pezo: 448 g
- ISBN: 978-90-77066-36-2
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2010-02-19
|
|