La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova!
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj

Por ke la tagoj de la homaro ...
  • Aŭtoro(j): Lidia Zamenhof
  • Ilustris: Julia Litvinova
  • Fako: antologioj
  • Formoj: kudre bindita kaj kiel ePub-libro (ePub, Mobi kaj PDF)
  • Priskribo: La kompleta verkaro de Lidia Zamenhof, kompilita de Jean Amouroux, Zofia Banet-Fornalowa, Masayosi Higasida kaj Bernhard Westerhoff, kun antaŭparolo de Louis Christophe Zaleski-Zamenhof.
    La vivon de Lidia Zamenhof, plej juna el la tri Zamenhof-infanoj, stampis la du mondmilitoj. La unuan ŝi travivis adoleske kaj dum la dua ŝi pereis koncentreje. Ŝiaj en tiu ĉi volumo kolektitaj artikoloj, paroladoj kaj fikciaj verkoj pentras unikan bildon de la periodo intermilita. Ili sumigas al granda, arda prediko por la esperantistojn savi kaj mobilizi. Ŝi volis ilin savi de la regantaj naziismo, rasismo kaj aliaj materiismaj ideologioj. Kaj ŝi sopiris vidi ilin fermenti la venon de paca kaj justa estonteco pri kiu revis ŝia patro kaj kiun profetis ŝia religio.
  • Paĝoj: 430
  • Formato: 135 x 205 mm
  • Eldonjaro: 2009
  • Recenzoj: Lidja Zamenhof apartenas al la idea, intelekta kaj kultura elito de la Esperanto-komunumo. Tiukaŭze tio kion ŝi postlasis devas esti alproprigita kaj konsistigi gravan parton de ĝia kulturo ... Publikigon por la unua fojo kaj en unu volumo de la kolektitaj artikoloj, paroladoj, leteroj kaj kelkaj aliaj dokumentoj plume de Lidja Zamenhof, ankaŭ kelkaj artikoloj pri ŝi, oni devas konsideri grava paso, ebliganta ne nur al la esplorantoj de la historio kaj kulturo de la Movado, sed entute al la esperantistaro konatigon kun la postlasaĵo de Lidja, avana kultur-kreintino. (Zofia Banet-Fornalowa)
    ... kliniĝante sur la vivo, sur la agado de Lidia, mi miris fronte al la pura idealismo kiu estis la ŝia. Esperanto, ne nur la lingvo, sed ĉefe ĝia Interna Ideo, kompletigata de la bahaisma Kredo, plenigis la vivon de Lidia ..., kiu dediĉis sian vivon al la estontaj pli lumaj tagoj de la homaro. (Louis C. Zaleski-Zamenhof).
  • Pezo: 460 g
  • ISBN: 978-90-77066-38-6
Presebla versio

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2010-02-19

Nova!