Priskribo: Harold Brown, fora membro de la Londona Esperanto-Klubo, raportas el sia nova hejmlando, per serio de artikoloj pri nekutimaj eventoj, kiujn li ĉerpis el svedaj ĵurnaloj - landaj kaj lokaj. Tiaj koncizaj tekstoj taŭgas ne nur por la kutimaj legemuloj sed ankaŭ por tiuj, al kiuj mankas tempo aŭ emo tralegi romanon aŭ eĉ novelon.
Specimena teksto:
Aperis en la ĵurnalo Ölandsbladet per presliteroj mondmilitgrandaj kiuj okupis la tutan frontpaĝon, la vortoj 'Testudo revenas hejmen post kvinjara fuĝo'.
Ĵurnalista komentisto pravis kiam ŝi diris, ke kompare kun tia kaplinio la enhavo de la akompananta artikolo preskaŭ ne gravas; malofte dum unu vivodaŭro aperas frazo tiel frapega, fantazio-instiga. La redaktoro de la ĵurnalo juste fieras.
Sed kio fakte okazis? Bedaŭrinde la ĵurnalo ne sukcesis aranĝi intervjuon kun la koncernita testudo kiu kompreneble estas la sola kiu kapablas informi la mondon pri la eventoj de tiuj nepriklarigitaj kvin jaroj. ...
Enhavo: 32 unu/paĝaj artikoloj, kiuj originale aperis en la bulteno de la Londona Esperanto-Klubo. Okazaj bildoj. Paĝo kun klarigoj pri britaj lokoj kaj kutimoj. 4-paĝa suplemento kun klarigoj klarigoj pri fakvortoj kaj maloftaj vortoj, kiujn nespertaj Esperantistoj eble ne konas.