La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova!
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Mil Unuaj Vortoj en Esperanto

  • Aŭtoroj: Heather Amery kaj Stephen Cartwright
  • Priskribo: Kolora bildvortaro kun babiligaj kaj ridigaj situacioj, por diversaĝaj infanoj (reviziita eldono). Mil Unuaj Vortoj estas trezoro da lernigaj ebloj por infanoj de ĉiu aĝo. Ankaŭ por plenkreskuloj! Ĝi estas fascina paroliga libro por helpi eklegi en Esperanto, kaj fonto de ideoj por konversacio.
    La intenco estas, ke gepatroj kaj instruistoj uzu la libron por interesigi la lernantojn per trovo de la objektoj en la bildoj kaj la vortoj ĉirkaŭaj. Tio kondukos al vigla konversacio pri la situacioj en la bildoj. Ekzemple: Trovu la anasidon! Kiu trinkas lakton? Kion faras la hundo? Kaj tiel plu.
    Ĉi tiu reviziita eldono alportas freŝan vivon al ĉi tiu tre populara libro. La bildoj kaj etikedoj nun inkluzivas objektojn, kiuj aperis en la ĉiutaga vivo nur en la lastaj jaroj. La ilustraĵoj de Stephen Cartwright, el kiuj kelkaj estas tute novaj, donas per siaj abundo da detalo kaj ludema aliro horojn da valora distrado kaj utila amuzo.
    Ĉi tiu libro estas disponata en diversaj lingvoj, tiel donante mirindan lerneblecon por junaj lernantoj de fremdaj lingvoj, kaj por iu ajn, kiu deziras la stimulon de lernado per bildoj.
  • Fako: bildvortaro
  • Paĝoj: 63
  • Formato: 230x305 mm
  • Aspekto: kudrita; mola kovrilo
  • Eldonjaro: 2004
  • ISBN: 0-902756-21-4
  • Pezo (en gramoj): 280

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2006-04-25

Nova!