|
|
La morto en Venecio
 - Aŭtoro(j): Thomas Mann
- Tradukis el la germana: Petro Buijnsters
- Fako: noveloj tradukitaj
- Formoj: vinktita
- Priskribo: „La morto en Venecio” estas signifa novelo en la verkaro de Thomas Mann. Plurajn elementojn kaj ideojn la aŭtoro prenis el la tekstoj de Nietzsche, Platono kaj Sokrato. La centra temo estas la konflikto inter la dioniza (volupta, senbrida) kaj la apolona (spirita, idea) vividealoj, kiujn ankaŭ Nietzsche jam formulis. Al tio Mann ligis la temojn de la artisteco fine de la 19a jarcento, kaj la temaron de la dekadenco de la homo, de normoj kaj moroj. Esprimiĝas ankaŭ la kontrastoj inter burĝo kaj artisto, inter morto kaj estetiko.
- Specimeno: Aschenbach, komforte ripozanta, ne kapabla por rezisti, plimulte ekscitita pro tio, kio okazis, en ls spegulo vidis la jenan: liaj brovoj volbiĝis pli klare kaj pli simetrie, la formo de liaj okuloj plilongiĝis, ilia brilo pliprofundiĝis pro leĝera surpentraĵo sub la palpebro; ankoraŭ pli malalte, kie la haŭto estis bruna kaj ledeca, ekfloris tenera karmezinruĝo; liaj lipoj, ĵus ankoraŭ sangopovraj, fariĝis rondaj kaj framboruĝaj; la faldoj en la vangoj, ĉirkaŭ la buŝo, la sulketoj ĉirkaŭ la okuloj malaperis sub kremo kaj juneca vualo - li kun palpitacioj vidis junviron.
- Paĝoj: 88
- Formato: 135 x 205 mm
- Eldonjaro: 2006
- Pezo: 105 g
- ISBN: 90 77066 21 7
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2006-12-07
|
|