|
|
Vikipedio: praktika manlibro
 - Aŭtoro(j): Yves Nevelsteen (ĉefredaktoro), Chuck Smith kaj aliaj
- Fako: manlibro
- Formoj: vinktita
- Priskribo: Praktika enkonduka broŝuro pri la kialo kaj la kielo de Vikipedio en Esperanto.
- Specimeno: Vikipedio naskiĝis je la 15-a de januaro 2001 kiel posteulo de la projekto „Nupedia”, kiu
postulis, ke redaktantoj estu vere kompetentaj. Ĉar tro malrapide kreskis la nombro de artikoloj, Jimmy
Wales decidis malfermi la redaktadon al ĉiuj kun nova koncepto: vikio.
Unue ekzistis nur anglalingva versio, sed la projekto rapide fariĝis
plurlingva. La 15-an de novembro 2001, Chuck Smith fondis la esperantlingvan Vikipedion. Li diras mem pri
tio: „Kiam mi havis la ideon fondi esperantlingvan Vikipedion, mi trovis Enciklopedion Kalblandan, kiun
verkis Stefano Kalb. Post kiam Stefano konsentis transloki
siajn 139 artikolojn al Vikipedio, mi kunlabore kun Jerry Muelver
kaj Stefano vikipediigis lian enciklopedion.”
La 2-an de januaro 2002 la Esperanto-Vikipedio jam havis 300
paĝojn. Ekde tiam la internacia lingvo daŭre okupas bonan pozicion inter la plej vaste uzataj lingvoj
de la mondo. Dum unu semajno ĝi estis eĉ pli granda ol la germana! Dum la unuaj jaroj de Vikipedio,
ĝi restis en la 5-a pozicio, sed kompreneble post iom da tempo,
alilingvaj Vikipedioj kun pli da parolantoj pli aktivis. Je la 22-a de
oktobro 2006 la esperantlingva Vikipedio ekhavis 60.000 artikolojn. - Paĝoj: 40
- Formato: 105 x 148 mm
- Eldonjaro: 2007
- Pezo: 45 g
Por mendi tiun varon, vi povas rekte iri al la mendilo de la Retbutiko.
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2007-04-20
|
|