La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova!
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Nomoj

Kovrilo de Nomoj
  • Aŭtoro(j): Johan Hammond Rosbach
  • Fako: noveloj originalaj
  • Formoj: vinktita, kaj kiel e-libro (Epub, Mobi kaj PDF)
  • Priskribo: "Nomoj" estas aro da travivaĵoj, kiujn la aŭtoro spertis en Norvegujo, Italujo, Madejro,... , kie li renkontis diversajn, ofte strangajn personojn. Jen kelkaj tipaj rakontoj el la leginda libro.
    Ĉu vi jam renkontis la ŝoforon Lionadon, kiu regas ne nur la ŝoforadon, sed ankaŭ la pentradon, la dancadon, la botanikon, la brodadon kaj la limerikverkadon, eĉ pli bone ol eksperto? Malriĉa universitata studento Bobo regule trovas novajn vestaĵojn en sia ŝranko. Kiu estas la bona feino? Kial nomas la ĉefo de firmao sian sekretariinon (jam la sepan) ĉiam Callipygue kaj krome kial li vojaĝas kun ŝi al Grekujo? Kio aŭ kiu okazigas la morton de ambaŭ? En Gwynplaine ni konatiĝas kun malbela viro kaj lia mirbela blinda edzino. "Animalo" donas metodon por facile gajni vivmonon. Vi estos atestanto de transmigrado de la animo de maljuna itala kantistino al la korpo de afrikano kun kuraca povo. Kiel li akiris tian povon, vi legos en Mowambo.
  • Paĝoj: 74
  • Formato: 148 x 210 mm
  • Eldonjaro: 2000
  • Pezo: 150 g
  • ISBN: 90-71205-83-5
Presebla versio

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2010-02-19

Nova!