|
|
Simptomoj
 - Aŭtoro(j): Gonçalo Neves
- Fako: poezio originala
- Formoj: vinktita
- Priskribo: Gonçalo Neves estas portugalo, naskita en 1964. Agronomo. Li laboras en
multnacia usona firmao kiel fakulo pri aĉetado kaj kvalitkontrolo de manĝvaroj. Esperantistiĝis en 1987.
Inter 1987 kaj 1993 plenumis plurajn postenojn ĉe PEA, i.a. kiel instruisto, sekretario, vicprezidanto kaj bibliotekestro.
Ekverkis en 1989. Lingva revizianto de Monato ekde 1995. Akademiano inter 1995 kaj 1998. Plurfoje premiiĝis en
la Internaciaj Floraj Ludoj kaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Aperigis poemojn, novelojn, artikolojn kaj eseojn en niaj
ĉefaj kulturgazetoj ekde 1991. Precipe pri literaturaj temoj prelegis plurfoje en Portugalio, Hispanio kaj Katalunio.
Libroforme aperigis la poemaron "Ibere libere" (1993, kune kun la hispanoj Miguel Fernández, Jorge
Camacho kaj Liven Dek) kaj la novelarojn "Kompreni" (1993) kaj "Ekstremoj" (1997, kune kun la samaj kolegoj).
Aperis antologie en "Tempo fuĝas" (1995) kaj festlibre en "Menade bal püki bal" (1998).
- Paĝoj: 72
- Formato: 135 x 205 mm
- Eldonjaro: 2000
- Serio Stafeto n-ro: 25
- Pezo: 150 g
- ISBN: 90-71205-86-X
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2006-12-08
|
|