La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova!
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

La talpoĉasisto

Kovrilo de La talpoĉasisto
  • Aŭtoro(j): Stephan Lang
  • Tradukis el la nederlanda: Gerrit Berveling
  • Fako: romanoj tradukitaj
  • Formoj: libro bindita
  • Priskribo: "Talpoĉasisto", tiel la ĉefrolulo estis nomita en Rumanio, ĉar laŭ ordono de la patrino li strangolis vivantan talpon. Ŝi estis konvinkita ke per tiu ago la filo ricevos la povon necesan por sukcesi dum la tuta vivo. En 1975 li, plenkreska, fuĝas al Nederlando por eskapi la diktaturon de Ceauşescu. Post la falo de la diktatoro li revenas por viziti la patrinon mortantan. Tiam ŝi konigas al li la sekreton pri lia deveno, kiu estas ĉe la bazo de la stranga maltrankvileco kiun li montris ekde plej frua juneco. Stefano Lang naskiĝis en Transilvanio en 1945. Post la alveno en Nederlando, en 1975, li studis en la Lernejo por Ĵurnalistiko en Utreĥto. Lang verkis eseojn kaj artikolojn pri la politika evoluo de Rumanio.
  • Paĝoj: 128
  • Formato: 135 x 205 mm
  • Eldonjaro: 2008
  • Pezo: 135 g
  • ISBN: 978-90-77066-35-5
Presebla versio

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2008-07-07

Nova!