|
|
Tarokoj kaj epokoj
- Aŭtoro: Christian Declerck
- Priskribo: La aŭtoro mem priskribas sian verkon jene:
Sep jarojn mi laboris, verkante romanon. Laŭdifine, la produkto tamen ne plene respondas al la nomita ĝenro. La libro havas „membiografian meĉon”, ĉirkaŭitan de „materialo dokumenta”, vakso kiu nutru la flamon: kaj ĝi brulas lante kiel kandelo. Ĝi estas verko pri „unu el ni”, unuela esperantisto: sed ĝi samtempe donas bildon pri nia mondo fine de la dua jarmilo.
Ĉu kleriga romano, tiu mozaika tuto, tiu puzlo kies pecoj kompletigu ĉe la leganto „bildon de homo”? Laŭ Donald Broadribb, la tuta libro temas „pri la mensostato de la aŭtoro”. Se tiel, ĝi estas serĉo de la vero - verko kun filozofia subfluo.
- Fako: membiografia romano
- Paĝoj: 655
- Formato: DIN A5
- Aspekto: bindita
- Eldonjaro: 2002
- Citaĵo: Jen majstroverko! (La Gazeto, n-ro 101)
- Premioj: Osiek-Premio 2005
- Recenzoj: Plurajn recenzojn vi trovos en la paĝaro de
esperanto.net
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2006-01-20
|
|