La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova!
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Traduku!

Kovrilo de la disko
  • Aŭtoro: William Auld
  • Priskribo: Tradukekzercaro konsistanta el 56 anglaj tekstoj kun Esperantaj tradukoj kaj komentaro.
  • Specimeno: En preskaŭ ĉiu numero de La Brita Esperantisto inter 1991 kaj 1999 troviĝis anglalingva teksteto kun invito ĝin esperantigi. Tradukemaj legantoj sendis al William Auld siajn solvojn, kaj en la tuj posta numero la redaktoro prikomentis apartajn vortojn kaj esprimojn, aljuĝis premietojn kaj aperigis elektitan tradukon.
    Esperanto-Asocio de Britio nun reaperigas libroforme ĉiujn 56 tekstojn, kiuj aperis en la rubriko, kun la komentoj de William Auld kaj la elektitaj tradukoj, por ke pli vasta publiko povu plibonigi sian lingvokapablon kaj ekzerciĝi pri tradukado per la ekzemploj kaj la komentoj el la tiama perpoŝta 'studrondo'.
    Por maksimume profiti el ĉi tiu libro, ni rekomendas al diligentaj studentoj mem esperantigi ĉiun anglan tekston en la unua parto de la libro antaŭ ol rigardi la komentojn kaj la tradukon en la dua parto. Tamen, ankaŭ aliaj povas multon lerni per tralegado de la dua parto.
  • Fako: lernilo angla
  • Formato: A5
  • Eldonjaro: 2005
  • ISBN: 0-902756-23-0
  • Pezo (en gramoj): 117
  • Paĝoj: 116

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2006-01-26

Nova!