La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova!
Por skribi al ni
Serĉu en la retpaĝoj de FEL
en la retpaĝoj de FEL

Verdaj voĉoj

Kovrilo de la disko
  • Aŭtoro: Paul Gubbins
  • Priskribo: Komputila aŭdkomprena ekzercaro
  • Enhavo:
    * Kia bela ĉambro! - Komencanta - Rafael DESPRADEL (Dominika Resp.), Elizabeth JOHANSEN (Danlando), Don HOUPE (Usono)
    * Ĉu vi scias, kio estas UEA? - Komencinta - Humphrey TONKIN (Britio/Usono)
    * Mi tre ŝatas esti en Esperantujo! - Komencinta/progresanta - Myagmar ALTANTSETSEG (Mongolio)
    * Intervjuo kun Ionel Onet - Progresanta - Ionel ONET (Rumanio/Nederlando)
    * Parolas Ziko Marcus Sikosek - Progresanta - Ziko SIKOSEK (Germanio)
    * La revuo La Ondo de Esperanto - Progresanta/progresinta - Aleksander KORENKOV (Ruslando)
    * Parolas Flavie Audibert - Progresanta/progresinta - Flavie AUDIBERT (Francio)
    * Insulo karibea - Progresinta - Rafael DESPRADEL (Dominika Respubliko)
  • Pliaj klarigoj: La disko surhavas ok gradigitajn kaj mallongajn filmerojn (po maks. 2 min.), en kiuj konataj kaj malpli konataj esperantistoj el diversaj partoj de la mondo parolas pri diversaj temoj, kaj interagajn ekzercojn.
    La disko taŭgas por individua aŭ hejma uzo same kiel por grupa aŭ klasĉambra laboro. Konsilindas, se eble, pare prilabori la ekzercojn: tiel oni ne nur pasive aŭdas kaj legas Esperanton sed ankaŭ aktive parolas la lingvon.
    Pro la diversaj voĉoj cxi tie prezentataj la filmeroj kutimigas la orelon al la gamo de akĉentoj aŭdeblaj ekz. dum internaciaj Esperanto-renkontiĝoj. Tial la filmeroj ne pretendas aŭdigi 'modelan' prononcadon (se tiu vere ekzistas): male, ili kaptas nature parolatan lingvon.
  • Fako: lernilo
  • Formato: 124x142 mm
  • Formo: kodoromo
  • Eldonjaro: 2004
  • ISBN: 0-901757-19-5
  • Pezo (en gramoj): 90

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2006-01-26

Nova!