|
|
El kiuj diversaj ekspedmanieroj mi povas elekti?
Al la prezo menciita en niaj tabeloj aldoniĝos nur la vera afranko. La
kliento povas elekti inter unuaklasa, duaklasa, triaklasa (kiel eble plej
malmultekosta) aŭ registrita alsendo.
-
Mendoj unuaklasaj estas ekspeditaj tuj per la plej rapida vojo
(se la varoj estas en stoko). Depende de la distanco tiaj liveroj povas daŭri kelkajn tagojn.
- La livero de mendoj duaklasaj mezume estas inter du kaj kvar semajnoj, sed estas kazoj konataj, en kiuj
la varoj estis survoje dum kvar monatoj.
-
Mendoj triaklasaj estas ekspedataj en amassendaĵoj
per malmultekosta ekspedisto. Tia sendo estas la
plej malmultekosta, sed ankaŭ la plej malrapida. Varoj senditaj triaklase
povas survoji dum pluraj monatoj.
-
Mendoj registritaj estas ekspeditaj tuj per la plej rapida vojo kaj krome estas registritaj
ĉe la poŝtoficejo. Depende de la cellando la kliento povas informiĝi ĉe la poŝtoficejo
aŭ per Interreto pri la loko, kie la pakaĵo troviĝas en tiu momento. Vi povas demandi
vian registradokodon de
Ekspedo:
La varoj estas ekspeditaj je la risko de la kliento. Por valoraj sendaĵoj (multaj kaj/aŭ
multekostaj varoj) kaj por tiuj
landoj, kie pakaĵoj regule perdiĝas (Usono, Kanado, evolulandoj,
landoj en stato de milito ...) ni
rekomendas mendi registritan alsendon (vidu supre).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2007-11-08
|
|