|
|
Kiel pagi al Flandra Esperanto-Ligo?
-
Rimedoj tute senkostaj
-
Se vi havas kurantan konton ĉe FEL, kiu estas kredita,
simple petu, ke ĝi estu debetita.
-
Se vi havas konton ĉe UEA, sendu ĝirilon. La kontokodo
de Flandra Esperanto-Ligo ĉe UEA estas fela-x.
-
Se vi havas konton en Belga banko, pagu al konto BE66 0000 2653 3843 (BIC-kodo
BPOTBEB1) de Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno (Por malnovaj ĝiriloj eblas ankoraŭ uzi
la numeron 000-0265338-43). Se vi regule pagas al FEL,
prefere vi plenigu la jenan formularon kaj havigu ĝin al FEL.
Tiam via konto povas esti aŭtomate debetita. Se vi posedas programon por interreta
bankuzado, vi povas ankaŭ tiel, sen papera formularo, aranĝi la aŭtomatan debetadon.
La identecnumero de Flandra Esperanto-Ligo estas 00419028122.
-
Se vi havas konton en Usona banko, sendu al ni
ordinaran bankĉekon. En tiu okazo la valuto devas esti
la Usona dolaro.
-
Se vi havas konton en Pola banko, pagu al Danuta Leyk,
konto 06-1020-1156-0000-7102-0036-6328 ĉe PKO BP XIV O/Wwa.
Nepre menciu "Por FEL" kaj samtempe avertu FEL
pri via pago.
-
Rimedoj kiuj estas senkostaj en la alvenlando (Belgio) sed
eble kostas en la forirlando (via lando)
- Se vi havas bank- aŭ poŝtĉek-konton en ŝtato de Eŭropa
Unio, vi pagu prefere per la IBAN-sistemo
al la bankkonto de
Flandra Esperanto-Ligo, IBAN BE66 0000 2653 3843 (BIC-kodo
BPOTBEB1), ĉe Postbank, B-1100 Brussel. Pagoj al IBAN-konto el
ŝtato de Eŭropa Unio kostas same multe, kiel enlanda pago, plej ofte do neniom.
-
Petu vian poŝtoficejon pri internacia poŝtmandato je
nomo de Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140,
B-2000 Antwerpen, Belgio.
-
Sendu internaciajn respondkuponojn. Ili estas akireblaj
en la plimulto de la poŝtoficejoj de la mondo. Unu
kupono nur maldekstre stampita de la poŝtoficejo valoras 0,75 EUR.
-
Rimedoj kiuj kostas en la alvenlando (Belgio)
-
Se vi posedas kreditkarton Eurocard, Access, Visa aŭ Mastercard, eblas
pagi citante ĝian
numeron, validodaton kaj kreditkartan
kromnumeron. De pagoj per
kreditkarto subtrahiĝos 0,62 EUR plus 2,25 % pro administraj
kostoj.
-
Se vi posedas konton ĉe PayPal, eblas pagi al
financo
fel.esperanto.be. De ĉiuj pagoj
PayPal subtrahos 0,35 EUR plus 3,40 % pro administraj
kostoj.
Por limigi la kostojn, vi povas pagi pli altan sumon. La tro
pagita mono eniros konton vian, pri kiu vi povas disponi por
estontaj mendoj.
Bv. noti, ke la belgaj bankoj ne plu akceptas personajn ĉekojn. Do bv. ne sendu
ĉekon al FEL (escepte de usonaj ĉekoj, kiujn ja akceptas nia usona banko).
Pagante fakturon, bv. nur mencii vian FEL-kodon kaj la fakturnumeron
(troveblan sur la fakturoj). Bv. ne ripeti la mendon.
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2009-03-06
|
|