 |
|
|
|
|
|
|
|
|

en la retpaĝoj de FEL
|
|
 |
-
Rimedoj tute senkostaj
-
Se vi havas kurantan konton ĉe FEL, kiu estas kredita,
simple petu ke ĝi estu debetita.
-
Se vi havas konton ĉe UEA, sendu ĝirilon. La kontokodo
de Flandra Esperanto-Ligo ĉe UEA estas fela-x.
-
Se vi havas konton en Belga banko, pagu al konto 000-0265338-43
de Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno.
-
Se vi havas konton en Usona banko, sendu al ni
ordinaran bankĉekon. En tiu okazo la valuto devas esti
la Usona dolaro.
-
Se vi havas konton en Pola banko, pagu al Danuta Leyk,
konto 10201143-216586-270-41-111 che PKO BP XIV O/Wwa.
Nepre menciu "Por FEL" kaj samtempe avertu FEL
pri via pago.
-
Rimedoj kiuj estas senkostaj en la alvenlando (Belgio) sed
eble kostas en la forirlando (via lando)
- Se vi havas bank- aŭ poŝtĉek-konton en ŝtato de Eŭropa
Unio, vi pagu prefere per la IBAN-sistemo
al la bankkonto de
Flandra Esperanto-Ligo, IBAN BE66 0000 2653 3843 (BIC-kodo
BPOTBEB1), ĉe Postbank, B-1100 Brussel. Pagoj al IBAN-konto el
ŝtato de Eŭropa Unio kostas same multe kiel enlanda pago, plej ofte do neniom.
-
Petu vian poŝtoficejon pri internacia poŝtmandato je
nomo de Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140,
B-2000 Antwerpen, Belgio.
-
Sendu internaciajn respondkuponojn. Ili estas akireblaj
en la plimulto de la poŝtoficejoj de la mondo. Unu
kupono nur maldekstre stampita de la poŝtoficejo valoras 0,75 EUR.
-
Rimedoj kiuj kostas en la alvenlando (Belgio)
-
Se vi posedas kreditkarton Eurocard, Access, Visa (sed ne
Visa Electron) aŭ Mastercard, eblas
pagi citante ĝian
numeron, validodaton kaj kreditkartan
kromnumeron. De pagoj per
kreditkarto subtrahiĝos 0,62 EUR plus 2,25 % pro administraj
kostoj.
Tiuj, kiuj deziras povas ĉifri la mesaĝon en kiu aperas
la donitaĵojn per PGP. Jen la publika PGP-ŝlosilo de la
Retbutiko.
Por limigi la kostojn, vi povas pagi pli altan sumon. La tro
pagita mono eniros konton vian, pri kiu vi povas disponi por
estontaj mendoj.
Bv. noti, ke la belgaj bankoj ne plu akceptas ĉekojn. Do bv. ne sendu
ĉekon al FEL (escepte de usonaj ĉekoj, kiujn ja akceptas nia usona banko.
Pagante bv. nur mencii vian FEL-kodon kaj la fakturnumeron
(troveblan sur la fakturoj). Bv. ne ripeti la mendon.
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
2005-04-28
|