MONATO

INTERRETO

Nekomerca komputila reto

TTT-servilo de la UN-reprezentejo en Ukrainio ricevis premion de nov-jorka organizaĵo Point Communication en la kategorio “administrado kaj politiko”. En la recenzo oni menciis, ke la kieva TTT-servilo estas diligente aranĝita kaj tre informriĉa.

La plenumestro de la projekto Oleksandr Usenko rakontis: “De la komenco ni penis doni al nia informaĵo belan aspekton. Mi estas fakulo pri komputila grafiko kaj tio helpis atingi la celon.”

La projekto komenciĝis de unu komputilo. Poste kunlaborantoj funkciigis la lokan nekomercan reton Kyiv-FreeNet, danke al kiu diversaj neregistaraj organizaĵoj (inter ili la Ukrainia Esperanto-Asocio) kaj klerigaj institutoj ekuzis la retpoŝton. Siatempe tiu reto gajnis premion de la faka redakta teamo “Grupo de McKinley” [Makkinli]. Nun similaj nekomercaj retoj ekzistas en la okcidenta urbo Lviv kaj en la orienta Ĥarkiv. Kunlaborantoj de la projekto planas munti retojn en aliaj ukrainaj provinc-centroj kaj eĉ ricevis mendojn de la najbaraj Moldavio kaj Rusio. Dezirantoj kontaktu lnp@un.kiev.ua

Araneo


Indekso
Lasta adapto: mardo 8 junio 1999 13:48:33