MONATO

ĈINIO

Interreto en malfacilo

Antaŭ nelonge en Ĉinio la internaciajn lineojn de du gravaj Interret-perantoj malŝaltis la Pekina Telegrafa Departemento pro tio, ke la du kompanioj ne povis pagi la grandan sumon de la komunikaj kostoj por Interreto.

Dum la pasintaj du jaroj Interreto rapide disvolviĝas en Ĉinio. Nun la komputiloj ligitaj al Interreto jam estas pli ol 100 000. Tamen, la tro altaj kostoj de la interreta konekto bremsas pli rapidan evoluon.

Nun en Ĉinio la ordinara prezo de komunikado en Interreto estas 100 juanoj por 10 horoj aŭ 600 juanoj por 40 horoj; krome, la uzantoj devas pagi monon ne nur sendante mesaĝojn, sed ankaŭ ricevante ilin.

8,3 juanoj egalas 1 usonan dolaron. Ŝajnas, ke 100 aŭ 600 juanoj por 10 horoj ne estas grandaj monsumoj. Sed la monata salajro de ordinaraj ĉinoj varias inter 300 kaj 1000 juanoj. Ekzemple, mia monata salajro estas 430 juanoj (ĉ. 50 usonaj dolaroj); do, mi kapablas aĉeti komputilon muntitan de malgranda ĉina kompanio (500-800 usonaj dolaroj), sed se mi elspezos duonon de salajro por Interreto, mi renkontos malfacilon de alia flanko.

Pro tia realo, la uzantoj de Interreto ankoraŭ malmultas en Ĉinio kompare kun la nombro de la komputiloj. Tial, por allogi pli multajn klientojn, la Interret-perantoj malaltigis siajn prezojn, malgraŭ ke ili mem devas pagi al la ŝtataj komunikaj departementoj laŭ la oficialaj prezoj, kio kondukas ilin al malprofitego.

Por ŝanĝi la situacion, la koncernaj ŝtataj departementoj ĉinaj pripensas korektojn en la administraj metodoj kaj malaltigon de la prezoj por interretaj konektoj. Sed oni ne esperu, ke la prezo tuj falos ĝis la nivelo akceptebla por ordinara ĉino.

LIU Xiaozhe


Indekso
Lasta adapto: 11 februaro 2000