
La kornvala apartenas al la britona, aŭ P-kelta branĉo de la keltaj lingvoj, al kiu apartenas ankaŭ la kimra kaj la bretona. (La alia branĉo nomiĝas Q-kelta kaj enhavas la gaelan, irlandan kaj manksan lingvojn.) La kornvala kaj la kimra lingvoj komencis disevolui ĉirkaŭ 600, post kiam la angloj, moviĝante okcidenten, kaptis la urbon Gloucester [gloste] kaj tiel dividis la keltlingvanojn de sudokcidenta Britio ambaŭflanke de la Bristola Golfo. Howel [hoŭel], la lasta reĝo de Kornvalo, estis venkita en 936, kaj tiam Kornvalo perdis sian politikan sendependecon. Tamen, okcidente de la rivero Tamar [tejme], kiu ankoraŭ nun faras la orientan limon de Kornvalo, la kornvala lingvo bone konserviĝis fronte al la angla dum ankoraŭ 500 jaroj post tiam, parte pro tio, ke en la normanda periodo de la brita historio, ĝis la 14a jarcento, la reganta lingvo en Britio estis la normando-franca. Kelkaj normandaj nobeloj estis eĉ bretonoj, parolante esence la saman lingvon kiel la kornvalanoj. (La bretona kaj kornvala lingvoj komencis disevolui nur ĉirkaŭ 1100.)
La periodo de la Reformacio ĝis la fino de la 18a jarcento vidis la iom-post-ioman formorton de la kornvala lingvo: ĉesis la miraklo-teatraĵoj, kiuj ĉirkaŭ 1600 allogis grandan publikon, supozeble dulingvan, ĉar kelkaj karakteroj parolis angle (ĝuste la diablo kaj demonoj en unu verko!); ĉesis la kornvalaj diservoj; en lernejoj instruistoj malatentis kaj malestimis la lingvon; ĉiam malpli da infanoj lernis paroli ĝin. Kvankam oni kelkfoje mencias parolantojn de la kornvala, kiuj vivis post la morto de Dorothy Pentreath, ŝajne tiuj estis lernintaj la kornvalan kiel duan lingvon, dum Dorothy parolis nur la kornvalan, ĝis ŝi aĝis 20 jarojn, kaj kiel maljunulino ŝi estis konata kiel vivanta deponejo de la lingvo. Post ŝia morto la kornvala iĝis lingvo de filologoj kaj antikvaĵistoj ... ĝis en ĉi tiu jarcento komenciĝis nova kaj surpriza evoluo: aperis intereso pri ĝia revivigo.
Elstara inter la unuaj revivigantoj estis Henry Jenner [henri ĝene], kiun oni nomis patro de la kornvala revivigo, kaj kiu en 1904 eldonis manlibron pri la lingvo. Lin sekvis Robert Morton Nance [robat moton nans] kaj A.S.D. Smith [smif], kiuj gvidis kursojn kaj faris vortarojn (1934/1938), per kiuj ili normigis la literumon kaj kreis Unuigitan Kornvalan (Kernewek Unyes [kérneŭek unjes]). Oni diras, ke Nance ankaŭ instruis la lingvon al sia filino.
Unuigita Kornvala estis kreita per elektado de la plej oftaj skriboformoj en la konservita literaturo, sen fonologia analizo. Kvankam tiel la rezulto plej similas skribe al la malnova literaturo, ĝi estas kritikebla pro nereguleco kaj ignoro de la parola lingvo.
Unuigita Kornvala kaj Komuna Kornvala ambaŭ baziĝas ĉefe sur la meza kornvala de la jarcentoj 1200-1600. Motivoj por tio estas, ke el tiu periodo konserviĝis la plej ampleksa literaturo, kvankam plejparte versforma, kaj ke la lingvo de tiu periodo estis malpli influita de la angla, do konsiderata kiel pli pura.
Tamen kelkaj homoj proponis revivigi la kornvalan surbaze de la malfrua kornvala (1600-1777). Tiuj havas la avantaĝon disponi pri la sola verko, kiu eksplicite pritraktas la kornvalajn gramatikon kaj prononcadon: Archaeologia Britannica [arkajológia británika] (1707) de Edward Lhuyd [edŭad hlujd]. Cetere la malfrua lingvo estas gramatike pli facila por anglalingvaj lernantoj. Grava inter la proponantoj de Moderna Kornvala (Curnoack [kúrnoak]) estas Richard Gendall [riĉad gendal], kiu eldonis novstilan lernolibron (1972) kaj kunlaboris pri sondisko de kornvalaj kantoj, kiu helpis popularigi la lingvon.
Certe estus avantaĝe, se la kornvalistoj sukcesus interkonsenti pri unueca norma lingvo. Pro la manko de unueco oni jam rifuzis doni EU-subvencion al la lingvo, kaj la kornvala restas el la 6 keltaj lingvoj hodiaŭ parolataj la sola, kiu ne ricevas registaran subtenon. Tamen la afero ja progresas: en 1984 aperis la unua originala romano, kaj en 1979 fondiĝis organizaĵo por la familioj, en kiuj oni parolas kornvale kun la infanoj. Estus tro aŭdace esprimi la aferon tiel, ke la kornvala Kastelo de Prelongo nomiĝas An gurun wosek a Geltya [an gurun ŭosek a geltja] (La sanga krono de Keltio), kaj la kornvala Rondo Familia nomiĝas Dalleth [dalef] (Komenco), sed oni ja tentiĝas kompari kun Esperanto. Eble la lingvoj povus eĉ alianciĝi: ekzemple, ambaŭ suferis pro la decido antaŭ kelkaj jaroj forigi la oficialajn GCSE-ekzamenojn pri iuj malpli postulataj lingvoj.
Jen 8 versoj el la 1036-versa poemego Pascon agan Arluth [paskon agan arluf] el la 15a jarcento. La Esperanta traduko estas iom malpreciza, sed ĝi konservas la rimojn kaj la karakterizajn 7-silabajn versojn.
Suel a vynno bos sylwys. golsowens ow lauarow A ihesu del ve helheys. war an bys avel carow Ragon menough rebekis. ha dyspresijs yn harow yn growys gans kentrow fastis. peynys bys pan ve marow
Saviĝontoj fidele
venu aŭdi en
proksim':
Jesuon oni pele
ĉasis; estis li
viktim',
pro ni mortis
kruele,
akuzit' en
malestim';
sur kruc' oni
martele
lin najlis pro nia
krim'.
2. Auld, William. La skota lingvo hodiaŭ kaj hieraŭ. 1988.
Indekso