
ARTHUR C. CLARKE
Kosmopolita civitano kun okulo al la universo
La nomo Clarke ne diras multon, sed eble ekbrilas lumeto je mencio
de A Space Odyssey (Spac-Odiseado). Ĉar Clarke verkis la
romanon kaj poste la tekston por la filmo de Stanley Kubrick.
Sekve li tuj ricevis Oskar-premian kandidatigon. Hodiaŭ
satelitoj cirkulas ĉirkaŭtere en la Clarke-orbitoj, kaj
iu lunkratero estas nomita Terlumo (Earth Light)
laŭ unu el liaj fikciaj roluloj. Lia kvara kaj lasta libro
en la serio Spac-Odiseado ĵus aperis: 3001,
La lasta Odiseado.
Kiu havas bonan memoron, konas lin ankoraŭ de la raportado
kun Walter Cronkite, kiam ili kune raportis en CBS
(usona "Kolombia Radiofonia Sistemo") pri la
Apollo-flugoj.
Verŝajne baldaŭ ni vidos filmon de Spielberg bazitan sur lia
verkaro. En 1994 oni kandidatigis lin por la Nobel-premio por la
Paco, pro lia pionira laboro pri persatelita komunikado.
Brito elmigras al tropika paradizo
Arthur Charles Clarke naskiĝis ĝisosta brito, sed li loĝas jam
pli ol kvardek jarojn en la tropika Sri-Lanko. Belega lando kun tre
interesa kulturo kaj neatendita kunekzistado de religioj. Sed ĝia
historio estas ege malkvieta, kun interna milito kaj internaj
konfliktoj, kiuj regule saltigas la flamon en la paton. En tempoj
de ribelemo, insurekcio kaj cenzuro, estis ofte Clarke kiu informis
la eksteran mondon pri la faktaj okazaĵoj. Per sia reto de komunikaj
aparatoj kaj satelit-kontaktoj li trarompis la internacian izoliĝon de
la ŝtato.
Fenestroj al la mondo
Lia domo estas vasta, kun multe da vitro, tuj apud la loĝkvartalo
de la ĉefurbo Kolombo: Cinnamon Gardens (Cinam-ĝardenoj). Sur la
muro pendas senmakula kupra nomŝildo: Arthur C. Clarke. Indiko pri lia
profesio ne necesas. Nenia lukso, krom tuta baterio da komputiloj
liaj fenestroj al la mondo. Ĉar se unu persono enkarnigas la koncepton
de Monda Vilaĝo, do tiu estas li. Ĉie-estaj montriĝas la desegnitaj
fotoj, kiuj povus plenigi muzeon: princino Diana, reĝino Elizabeta,
Liz Taylor (en ŝiaj junaj jaroj), Neil Armstrong, du dekduoj da kolegoj
astronaŭtoj kaj kosmonaŭtoj, Captain Kirk, NASA kaj ĉiu (interplaneda)
asocio, kiu estas respektinda; plie honordoktoriĝoj kaj honormembrecoj
ĝis la limo de l' rigardo. La murojn de lia kabineto plafon-alte tegas
bretaroj kun libroj kaj videoj, probable centon da metrolongoj.
Intertempe, liaj fikcisciencaj prognozoj montriĝis pli fidindaj ol
multaj sciencaj raportoj. Tiel li atingas la nivelon de Isaac Asimov,
Aldous Huxley aŭ Carl Sagan: fekundiga imagpovo kaj scienca sobreco
estas kunteksitaj je filozofie riĉa manifesto. Kio estas fikcio, kio
estas futuro?
La oldulo kaj la luno
En decembro Clarke festis sian 80an datrevenon. Li estas ĝistede
kontaktata de gazetaro kaj amaskomunikiloj. Tial ne estas eksterordinare
vidi lian vizaĝon en natura grandeco sur la ekrano, elsenditan de unu aŭ
alia stacio, honore al plia jubileo, projekto, libro aŭ spac-asigno.
Ofte rekte, per satelitkonekto inter Ameriko aŭ lia naskiĝvilaĝo kaj
lia privata loĝejo en Kolombo. Intervjui lin estas travivaĵo laciga
sed plezura! Lia spirito saltas de loka historia falsaĵo al preferata
foto-kun-dediĉo pendanta sur la muro, aŭ al la lasta ŝerco pri iu
informadika guruo. Li sendas min de tie tien: ĉi tien por libro, tien
por videokasedo aŭ foto. Li ĵonglas per nomoj de personoj, institutoj
kaj verkoj, per titoloj kaj per vortludoj. Ekstrema koncentriĝo estas
necesa. Ĉu ĉi homedo da mensa dinamiko vere estas okdekjara? Li sidas
en rulseĝo hodiaŭ; povas mem iri, sed devas ne tro vigli pro iu rara
sindromo. Post la intervjuo li ankoraŭ ludos partion de tabloteniso.
Lia lasta projekto estas lia unua komputil-ludo! Se la tempo tion
permesos al li, ĝi estas la starto de nova kolekto: la komputila
aventuro "Rama" sur kompakta disko, kompletigo de la
"Rama"-libroj eldonitaj de Sierra Online.
Delogita de tropikaj akvoj
Kompreneble, iam lia hobio estis subakviĝo: por tio li venis al
Sri-Lanko. Survoje al la Grandbariera Rifo li mallonge haltis sur la
insulo, kiu tiam nomiĝis Cejlono. Lia angla aferpartnero enamiĝis al
knabino; li mem enamiĝis al la lando, al ĝia naturo, ĝia klimato kaj
ĝiaj loĝantoj. Du jarojn poste li venis vivi tie definitive: "Tio
estis en 1956. Kun miaj amikoj mi tiam fondis ĉi tie subakviĝistan
lernejon kiu ekzistas ankoraŭ: Subakvaj Safaroj. Sed scuba diving
por mi mem nun evidente apartenas al la pasinteco."
Sri-Lanko estas efektive treege interesa insulo sub la hindia
subkontinento. (Cetere, estas tie ankaŭ kelkaj esperantistoj, sed
mi neniam sukcesis kapti tiujn!) Vivas tie varia popolumo el
diversaj rasoj: sinhalanoj, tamuloj, maŭricianoj, burgeroj (posteuloj
de malnovaj koloniaj potencoj). Budhismo, hinduismo, islamo kaj
katolikismo prosperas kune en malofta miksaĵo. Tiriĝas interna milito de
la Tamulaj Tigroj, kiuj strebas al propra tamula ŝtato, Eelam, en la
nordo de la lando. Fremdaj vizitantoj estas neniam celataj.
Kosma komputil-kuriozulo
Plue, ĉe Clarke staras ankaŭ teleskopo, por rigardi la lunon. Liaj
komputiloj estaj plenaj je ekstraĵoj, ekzemple cento da kosmaj
ekrankonserviloj! Saturno, lunpejzaĝoj, aŭ similaj mus-matoj.
Kiam lia komputilo ekstartas, aŭdiĝas konata nazala voĉo: "I
am completely operational and all my circuits are functioning
perfectly." (mi estas komplete servotaŭga kaj ĉiuj miaj
cirkvitoj funkcias perfekte). La voĉo kaj la frazo de la komputoro Hal
el A Space Odyssey! Kaj, ĵus antaŭ ol oni elŝaltas la aparaton,
oni ricevas la frazon de la mortanta Hal, kies lumetoj estingiĝas unu
post la alia kaj kies voĉo forsvenas: "My mind is going
" (mia menso mortas).
Nun ekzistas eĉ retpaĝo pri la 30a datreveno de Hal; ĝi aperis
eĉ sur televido! Sur siaj komputiloj Clarke povis antaŭ kelka
tempo perfekte vidi kiel la spacsondilo Galileo preteriras Saturnon.
Li estis tre malpacienca tiuokaze. Pri tio li estis verkanta jam
jardekojn, kaj nun ni ekscios, kiel ĝi aspektas en realo. Nu, liaj
antaŭdiroj estis preskaŭ pravaj! Sed, kvankam li havas Windows
95 en sia komputilo, li komfortigas sin: kiel tekst-prilaborilon
li ankoraŭ ĉiam uzas prahistorian Wordstar.
Dalai-lamao
Inter libroj pri budhismo kaj de la Dalai-lamao kuŝas vidbendo,
kiun Clarke mem kompilis el nombro da akaparitaj film-arkivoj, kun
materialo ekde 1897, eĉ kun bildoj de la zepelino Hindenburg. Iom poste
ni kune hejmece rigardas televidon, spektas la kronadon de Elizabeta 1a
- unu el la plej fruaj televidaj raportaĵoj elsenditaj de BBC. Defilas
peco da homa historio. Clarke sin konsideras gasto en la lando; pri ĝia
tre malkvieta politika situacio li do deziras ne esprimi sin. Tio tute
ne decus. En 1975 li cetere estis la plej unua fremdulo sub la Aranĝo
por Enloĝanta Gasto (Resident Guest Scheme, Ndlr: konstanta
restadpermeso por homoj kun escepta kultura aŭ scienca rolo). Sed
li esperas ke en ĉiuj partioj venkos la prudento. Ĉar li komprenas,
ke mi sufiĉe bone konas la tre kompleksan situacion en Sri-Lanko, li
tamen ellasas aludon: iam li faris filmon kun la aktoro Viyaja Kumaratunga.
Per tio Clarke donas politikan deklaron. La populara aktoro Kumaratunga
ja estis klara kontraŭulo de la diktaturo; tial sub la antaŭa reĝimo li
estis murdita. Li estis la edzo de Chandrika, filino de la forta
politikista edzoparo Bandanaraike. Antaŭ tri jaroj ŝi estis elektita
kiel prezidento kaj sukcesis efektivigi senteblan mildigon de la
situacio, kun multe pli da atento por la homaj rajtoj.
Clarke okupas sin ankaŭ per ŝajne malgravaj aferoj. Tia estas la analizo
de la grafitioj sur la spegulmuro de Sigirya, giganta granita roko, sur
kiu staris tuta palaco. La vizitintoj tra jarcentoj postlasis sur ĝi
ĉiajn murskribaĵojn. Ĉu vi cetere scias, ke kuras film-opcio por lia
libro Fontanoj de Paradizo, pri astronaŭtoj kiuj alteriĝas sur
Sigirya, la Leonroko? La fenomenala roko estos baldaŭ proklamita kiel
la oka mond-mirindaĵo kaj tiam fame samnivelos kun la piramidoj kaj la
Ejfel-turo.
Impona programo
Ofte li ankoraŭ laboras dum 10 ĝis 12 horoj tage, sed fojfoje
iom malpli, ĉar la 16an de decembro 1997 li iĝis ja 80-jara. Multaj
televidaj stacioj tion celebris. La listo kun planitaĵoj estas impona:
titoloj de libroj, televidaj programoj, opcioj por filmscenaroj, kaj
omaĝoj. Okaze de sia sepdekjariĝo li ricevis gratulojn de Asimov, de
la nun mortinta Carl Sagan, de Neil Armstrong. Ĉe lia okdekjariĝo lia
reta leterkesto sendube estis eĉ pli plena.
Jen vizia geniulo kaj maljuna petola fripono, kiu konstante ridigas
la mondon per siaj ŝercoj.
Anne TILMONT
Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo:
mardo 8 junio 1999 13:49:12