
Vakcinado ja helpas
Responde al mia artikolo Homo, kiu savis
milionojn, naturkuracisto Harald Schicke
skribas en sia letero (MONATO, 1998/7-8):
Ne la vakcinado savas milionojn, sed bonaj
higieno kaj farto. Tiaj oponoj kontraŭ
vakcinado estas tute naivaj, ĉar kontraŭ
variolo savis milionojn ne higieno, sed nur
vakcinado. Same estas pri difterio, kokluŝo,
morbilo, poliomjelito, ktp. Ekzemple, antaŭ
40-50 jaroj preskaŭ ĉiu homo en la infaneco
malsanis je morbilo. Multaj infanoj mortis de
la malsano. La plej bona higieno estis
senutila kontraŭ tio, ĉar la morbila viruso
transmigras nur per aero-guta vojo kaj en la
ekstera medio tre rapide pereas. Nur danke al
vakcinado morbilo fariĝis malofta. Certe, la
vakcinado ne estas absolute sendanĝera. Sed
gravaj postvakcinadaj komplikaĵoj (paralizoj,
alergiaj perturboj, ktp.) estas multe pli
maloftaj, ol la komplikaĵoj de la amasaj
malsanoj antaŭ la vakcinada periodo.
Kompreneble, ekzistas multaj malsanoj, kontraŭ
kiuj helpas ne vakcinado, sed higieno
(ekzemple, intestaj infektmalsanoj kiel
abdomena tifo, ĥolero kaj disenterio), aŭ
sendanĝeraj seksaj kontaktoj (venereaj
malsanoj), ktp. Sed nuntempe oponi vakcinadon
estas danĝera eraro.
Vladimir LEMELEV, kuracisto-epidemiologo, Rusio
Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 8 julio 1999