
Same sindikatestro Luiz A. de Medeiros konfesas, ke la bono iĝis malbono: Pasintece, la laboristoj portis min en siaj brakoj. Nun ili nur atentas pri tio kion mi diras, kiam ni lotumas premiojn en la kunvenoj.
Notinde estas, ke en Brazilo la kontribuo al sindikatoj estas deviga por ĉiuj. De antaŭ 1950, pro la faŝismaj leĝoj de diktatoro Getúlio Vargas, ĉiu salajrulo devas donaci, jare, unu tagon da laboro. Estas facile diveni kiel veraj fortunoj fluas al politikaj manovroj, sinekuroj kaj pliaj negocaĉoj, nome de sindikatismo, de klasdefendo.
De longe tiuj sindikatoj fariĝis politikaj premgrupoj je la servo ne plu de ĝenerala salajrularo sed de apartaj korporacioj, kiuj eĉ endanĝerigas la tutan stabilecon de la ŝtato, ekzemple la privilegioj ĉe la ŝtatoficistoj de Braziljo.
La nombro de laboristoj falis de: 1988 - 113.000 al 1998 - 104.000 la mezuma salajro (en realoj) duobliĝis de: 1988 - 650 al 1998 1.400 la produktado de veturiloj ankaŭ duobliĝis de: 1988 920.000 al 1998 2.000.000 kaj la produktiveco preskaŭ triobliĝis: 1988 8 al 1998 20
La produktiveco estas la kvanto de aŭtoj fabrikitaj dum unu jaro fare de ĉiu dungita laboristo, en la koncernaj industrioj.
La multnacia tutmonda Ford, kiu baldaŭ inaŭguros tute novan fabrikon, deklaras, ke ĉiu laboristo produktos ĉiujare 85 aŭtomobilojn! Malpli ol 12 homoj por 1000 veturiloj. Kiu ŝtato aŭ sindikato povos devigi Ford dungi 1000 homojn por malpliigi la senlaborecon?
La ĉi-supraj ciferoj estas aparte elokventaj. La duobligo de la salajroj kiu okazis ĉe la metalurgiistoj estas tute escepta. Ĉe la aliaj salajruloj la reala salajro (laŭ aĉetpovo) reduktiĝis. Se la produktado duobliĝis, ĉu la fabrikistoj demandis al si mem, kiuj povos aĉeti la stokitajn aŭtojn, kiuj akumuliĝas en la parkejoj? La produktiveco triobliĝis, sed la prezoj tamen ne trioniĝis. Do kien iras la profitego, se ne en la tutmondigitan spekuladon kaj aĉetadon de robotoj?
La ŝtato demetu la impostojn, ĉar tiel la vendo-prezo duoniĝos kaj ĉiuj povos aĉeti novan aŭton! Facile, ĉu ne?
Iom realisma, sociologo Leôncio M. Rodrigues opinias, ke tre malfacile, same kiel la dinosaŭroj, la sindikatoj povos definitive malaperi, sed certe ili devos ŝanĝi sian aspekton kaj funkcion: En la socioj post-industriaj la misioj de la sindikatoj estas nedifinitaj.
Konklude: la klasbatalo finiĝis kaj la sindikatoj iĝis senutilaj.