BELGIO

Dioksino-krizo

En gazetara konferenco de la 30a de aprilo 1999, la belga registaro diskonigis, ke ĝi ricevis raporton menditan ĉe internacia konsilanto-firmao PriceWaterhouseCoopers pri la kontrolo de nutraĵoj en Belgio. La ministroj Pinxten (agrikulturo) kaj Colla (sano) estis taskitaj ellabori proponojn por pliefikigi la kontrolon, surbaze de la konkludoj de la raporto.

En la gazetaro de la sekvaj tagoj nenia mencio troveblis pri la raporto. Ĝi estis nur unu ero inter plurdekaj de la gazetara konferenco, kaj la ĵurnalistoj jam estis plene okupataj de la gravaj regionaj, tutlandaj kaj eŭropaj balotoj, okazontaj en Belgio la 13an de junio 1999. Eĉ tiam iuj gazetoj jam dediĉis plurajn paĝojn tage al tio.

Malsanaj kokinoj

En la komenco de 1999 kelkaj kokino-bredantoj konstatis, ke multaj kokinoj malsanis aŭ mortis. Ili plendis ĉe siaj nutraĵ-liverantoj. Fakulo de asekurkompanio de unu liveranto petis laboratorion eltrovi,  kio povus esti la kaŭzo. Post monato venis respondo: dioksino, grupo de danĝeraj kemiaĵoj, kiuj ekestas ĉe bruligo aŭ forta hejtado de ekzemple graso. En brutnutraĵo estas graso – ne nova graso, sed uzita kuireja graso, kolektita de kelkaj specialigitaj entreprenoj, prilaborita kaj vendita al fabrikoj de brutnutraĵo. Estas konate, ke foje inter la grasoj estas aliaj, pli danĝeraj produktoj, sed, se ĉio estas bone miksita, la danĝeraj partoj estas sufiĉe diluitaj kaj iĝas malpli danĝeraj.

La grasoliveranto estis rapide trovita: la firmao Verkest el Deinze, urbeto apud Gent, vendis grason al la liverantoj de la trafitaj kokino-bredantoj. Ĉar intertempe ne venis pliaj plendoj, oni supozis, ke nur dum mallonga periodo liveroj estis problemigaj, kaj – ĉar la bestoj, kiuj manĝis la venenan nutraĵon, mortis aŭ estis buĉitaj por homa konsumo kaj jam formanĝitaj – ke ne plu estis danĝero por la publiko. La faktoj estis konataj en la fako, sed neniu emis kaŭzi panikon informante la publikon. La fakulo tamen informis la ministrejon.

Ministraj kabinetoj

En Belgio ĉiu ministro havas sian kabineton, t.e. aro (50 ĝis 100) da personaj kunlaborantoj, kiuj konsilas lin. Ili estas elektitaj – el la industrio, el la administracio, el universitatoj ... – ne nur pro siaj profesiaj kapabloj, sed ankaŭ pro fideleco al politika partio de la ministro. Ofte la ministro kaj la kabineto troviĝas for de la ministreja administracio. La rilatoj inter la ministrejaj funkciuloj (kiuj delonge laboras en la ministrejo kaj konas la problemojn) kaj la kabinetuloj (kiuj estas portempaj, plejofte eksteruloj, sed forte influas la ministron) kutime ne estas bonaj.

Ne estas klare, kiun ministrejon informis la fakulo: tiun pri sano, tiun pri agrikulturo, aŭ ambaŭ? Ĉu li informis la kabineton aŭ la respondecan sekcion de la ministrejo, aŭ ambaŭ? La kabinetoj verŝajne ne vere interesiĝis pri la informoj: ĵus antaŭ balotado oni ne timigu la loĝantaron per malaktualiĝinta afero. Cetere, kabinetuloj kutime estas partianoj, kiuj en tia sezono pli emas labori por la bono de sia partio ol por la bono de la publiko. Se la informo alvenis ĉe ministro, ĝin verŝajne trafis la sama sorto de la PriceWaterhouseCoopers-raporto: flankenmeto.

La bombo eksplodas

Nur kelkajn semajnojn antaŭ la balotado informo pri la dioksino-afero tamen aperis en la gazetaro – ĉu ĉar la fakulo pli vaste diskonigis ĝin, ĉu ĉar iu opozicia politikisto opiniis la momenton taŭga. La respondecaj ministroj komence neis, ke ili estis iel informitaj. Rapide estis pruvite, ke la informo tamen estis jam delonge sendita al la ministroj kaj eĉ transsendita al kelkaj najbarlandaj instancoj: do la ministroj mensogis aŭ malbone regis sian ministrejon. La ĉefministro Dehaene (kristandemokrato) persone ekokupiĝis pri la afero. La socialista ministro Colla (sano) tuj demisiis, kaj lian kristandemokratan kolegon Pinxten (agrikulturo) oni devis kvazaŭ forpeli el la ministrejo.

Kvankam dubeblis, ĉu post pli ol kvar monatoj ankoraŭ restas ia risko por la sano de la belgoj, Dehaene draste intervenis: ĉiuj varoj, kiuj estis iel suspektaj, malaperis el la vendejoj. Transporto de bestoj (ne nur kokinoj) al buĉejoj estis malpermesita, ĝis estis certeco pri la bienoj, al kiuj la danĝera brutnutraĵo estis liverita. Bonvenis sugesto de universitata profesoro, ke ne nepre necesas multekosta kaj temporaba serĉado pri dioksinoj, sed ke pli facile konstatebla ĉeesto de PCB-oj (aliaj grupo de venenaj kemiaĵoj) estas fidinda indikilo. Feliĉe, je la 13a de junio la vendejoj denove estis sufiĉe bone provizitaj. Dehaene tuj ricevis rekompencon: rekorda nombro de belgoj voĉdonis por li.

Al Colla sekvis sampartiano Vandenbossche. Li dum jaroj estis la flandra ministro pri instruado kaj – ĉar alia ministro demisiis pro skandalo – neatendite iĝis ministro pri enlandaj aferoj. Lia unua tasko kiel nova ministro pri sano estis klarigi al eŭropaj instancoj, kial Belgio ne tuj informis Eŭropan Union, kaj kiel li intencas regi la krizon. En Belgio oni jam kutimiĝis al la aroganta parolmaniero de Vandenbossche; en Eŭropo ne. Verŝajne tiel klarigeblas la apenaŭ plenumeblaj kontrolmezuroj, kiujn la ŝokitaj eŭropaj instancoj trudis al Belgio, kaj kiuj ruinigis la eksporton de belgaj produktoj.

La 13a de junio

Unu monaton antaŭe ne estis antaŭviditaj gravaj ŝanĝoj pro la balotado: verŝajne la regantaj partioj (kristandemokratoj kaj socialistoj) iom malprogresos; ekstremdekstra partio en Flandrio iom progresos. De kristandemokrata flanko iu plendis pri “ruĝ-verda ĉikanado”. Depost la dioksino-krizo estis klare, ke estonte iom pli da verda ĉikanado ne malutilus. La demando ne plu estis, ĉu la regantaj partioj malprogresos, sed kiom.

Je la 13a de junio malfruvespere venis la verdikto: kristandemokratoj kaj socialistoj ricevis fortajn batojn (malgraŭ la bonega persona rezulto de la ĉefministro); verduloj ege progresis en Valonio kaj Bruselo, malpli en Flandrio (kie dekstra “Flandra Bloko” ankaŭ konsiderinde progresis). Opozicia liberala partio iom progresis kaj iĝis la plej influhava partio. Unuafoje en kvardek jaroj oni antaŭvidas registaron sen la kristandemokratoj.

Kio efektive okazis?

Iom post iom oni eltrovas, kiel dioksinoj eniris la brutnutraĵojn. Verkest aĉetis grason de la firmao Fogra. Fogra kolektis grason en deponejoj en suda Belgio, norda Francio kaj Luksemburgo. Proksimume unu cisterno-kamiono tage veturis de Fogra al Verkest. Tie la graso estis miksita kun graso de aliaj originoj. Eventualaj danĝeraj eroj de unu livero tiel estis diluitaj, kaj la miksaĵo estis liverita al fabrikoj de brutnutraĵo en la regiono. Foje, kiam graso estis urĝe bezonata, la graso estis transportita rekte de Fogra al fabriko, sen miksado. En unu tia livero troviĝis “iu substanco kun dioksino, nediluita”. Malgrandaj kokinoj, kiuj manĝis nutraĵojn de tiu fabriko, malsaniĝis aŭ mortis; grandaj bestoj ne spertis sanproblemojn (aŭ la bredanto ne rimarkis ion). Kelkaj aliaj klientoj de Verkest en tiu periodo ricevis malpli gravajn plendojn. En ceteraj liveroj la dioksino estis sufiĉe diluita kaj ne kaŭzis problemojn.

Iuj pensos, ke eblos solvi la problemon per malpermeso aŭ pli severa kontrolo de graso en brutnutrado. Tamen, tio estas nur eta parto de la problemo. Fidinda kontrolo de reuzata, diversloke kolektita graso apenaŭ eblas. Graso estas nur unu el la multaj dubaj ingrediencoj de brutnutraĵoj – krome estas medikamentoj, hormonoj, reuzataj restaĵoj de bestoj, ktp. Kvankam la katastrofo nun trafis Belgion, la situacio similas en aliaj eŭropaj landoj, kaj simila skandalo povas ekesti en iu ajn lando en iu ajn momento.

Ĝis nun la registaroj havis malmultajn instigojn por interveni: la fako estas komplika kaj malfacile kontrolebla, ĉiuj flankoj kontentas, ĉar bestoj efike kaj favorpreze transformas rubaĵojn en viandon, prezoj de nutraĵoj kaj do ankaŭ inflacio estas malaltaj. Ĉu nun la situacio ŝanĝiĝos, aŭ ĉu post kelkaj monatoj la skandalo estos forgesita?

Epilogo: Coca-Cola

Dum la unuaj semajnoj de junio plurloke en Belgio lernejanoj malsaniĝis trinkinte Coca-Cola-trinkaĵojn; kelkaj dum pluraj semajnoj restis en hospitalo. Ĝis nun Coca-Cola ne sukcesis doni kredindan klarigon de la problemo. La ministro devigis Coca-Cola detrui sian tutan stokon. Iuj sciencistoj serioze sugestas, ke ne vere estis grava problemo kun Coca-Cola, sed ke temas pri amasa histerio: plej sentema parto de la popolo (junuloj) mense malstabiliĝas je plej eta anomalio de sia ŝatata trinkaĵo ...

Roland ROTSAERT


Indekso
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 11 julio 1999