
Ne tiom danĝera
En sia letero Danĝera Spirito
(MONATO, 1999/8, p. 4) J.-C. Thumerelle
diskonigas sian malfeliĉon rilate la
harekriŝnan movadon. La movado ne estas
sekto, ĝi estas filozofia movado, kiu
adoras Kriŝnon, nur tion! Ĝi vivas pace
sen sango-elverŝado. Ne kredu, kion aliaj
diras, provu mem la manĝaĵon, preparitan
al Kriŝno. Ne troviĝas en la manĝaĵo
kadavreroj, alkoholo aŭ narkotaĵoj. Mi
estas kriŝnano jam pli ol 16 jarojn. Ankaŭ
miaj edzino kaj filo apartenas al la movado.
Neniuj el ni bredas kaj mortigas aliajn. Ni
ankaŭ ne ilin manĝas. En tiuj pasintaj
multaj jaroj ni aŭdis pri neniu kriŝnano,
kiu uzas aŭ vendas drogojn, fumas, drinkas
alkoholon, fabrikas aŭ eksportas armilojn,
fraŭdas aŭ enkarcerigas aliajn. Estas
vere, ke la guruo konsilas, kiam iuj
konsideras geedziĝon. Sed li neniam
ordonas, kiu geedziĝu al kiu. La nura celo de
la geedziĝo estas kune evolui en
Kriŝno-konscio. Seksumado ne estas amuzado,
kiel ekster Kriŝno-konscio. Se oni
sentas, ke oni vere deziras havi kaj eduki
infanon en Kriŝno-konscio, tiam oni rajtas
seksumi, sed nur unu fojon en la monato, kaj
nur ĝis la edzino gravediĝas. La vivo de
kriŝnano iomete malsimilas al tiu de
kristano, ĉu ne? Kio ne estas konata estas
tio, ke la plej multaj kriŝnanoj ne
surhavas la tradiciajn kriŝnanajn vestojn.
Ili ne loĝas en la temploj, sed private, en
ordinaraj hejmoj, de kie ili ĉiutage iras
labori kiel ĉiuj aliaj. Multaj studas en
universitatoj; eĉ guruoj tion faras.
Okazis, ke iuj donacis parton de sia havaĵo
al sia loka templo, same kiel kristanoj
kelkfoje helpas sian lokan preĝejon. Sed
plej ofte la templo suferas pro manko de
mono. Necesas ke la gemonaĥoj kaj aliaj
mem helpu. Ili devas do labori por subteni
sin mem, kaj se restas iom, ankaŭ la
templon. En preskaŭ ĉiu sufiĉe grava urbo
de la mondo troviĝas harekriŝna(j)
restoracio(j), en kiu(j) malmultekoste
manĝas multaj komercistoj, profesoroj kaj
studentoj, kaj ankaŭ senhejmuloj kaj
senlaboruloj. Se iuj el tiuj kompense
deziras iomete helpi en la kuirejo, tion ili
faras pro dankemo, ne ĉar la guruo devigas
ilin! Mi tre ŝatus vidi la precizajn
titolojn de libroj k.s. kiujn povas
disponigi al mi J.-C. Thumerelle.
Riŝio Kumaro daso, Bob FELBY,
prezidanto de Esperantista Societo por
Kriŝno-Konscio (Eskkon)
Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 21 oktobro 1999