Monato

Vetiha

de Julian Modest

Vesperiĝis. Venis la kvieta horo, en kiu la naturo, laca de la taga varmo, preparis sin ekdormi en la friska ĉirkaŭbrako de la somera nokto. Mi kaj Karlo sidis en eta kafejo en vilaĝo Kiten kaj trinkis malvarman bieron. Dum tiu somero, kiam ni ripozis ĉe la maro, ni ŝatis antaŭvespere trinki bieron en iu silenta kafejo, kie ne estis multaj homoj kaj ni povis trankvile babili. Ni ambaŭ ŝatis la malvarman bieron kaj la dolĉan babiladon dum la pigraj someraj antaŭvesperoj. Preter la kafejo pasis multaj homoj. Alflugis diverslingvaj vortoj, sed ni babilis kaj preskaŭ neniun ni rimarkis. La kaftabloj estis ekstere, sub la ombro de olda vitlaŭbo. De la maro blovis leĝera sala vento kaj agrable estis sidi kaj trinki la malvarman bieron.

Karlo lante levis sian plenan glason. en la helbluaj okuloj ekbrilis rideto. Mi konjektis, ke li rakontos ion interesan, kion eble al neniu ĝis nun li konfesis. Li trinkis el la glaso, reveme rigardis al la maro kaj mallaŭte ekparolis:

Tio okazis dum la terura jaro, kiam la bulgara registaro decidis ŝanĝi la nomojn de la turkoj, kiuj loĝas en Bulgario. Mi ne sciis kies estis tiu ĉi ideo, sed dum mallonga tempo ĉiuj turkoj devis havi bulgarajn nomojn. Tiam mi loĝis en malgranda urbo en la norda Bulgario, kie multaj loĝantoj estis turkoj. Mi laboris kiel pentristo en fabriko por modaj vestoj. Kiam oni komencis ŝanĝi la nomojn de la turkoj, la eta kaj trankvila urbo eksimilis al abelujo, plena de ekscititaj kaj koleraj abeloj. La turkoj komencis protesti kaj kontraŭstari al la perforta ŝanĝo de la nomoj. La urba administrantaro entreprenis reprezaliojn. Komenciĝis strataj bataloj kaj venĝoj. La bulgaroj kaj turkoj, kiuj dum la jaroj loĝis en amikeco kaj paco, nun ekstaris unuj kontraŭ la aliaj, kaj jam nenio povis pacigi ilin. En la urbeto iĝis terure kaj malsekure. Disvastiĝis famoj, ke la turkoj komencis sin venĝi al la bulgaroj. Oni parolis, ke vespere la turkoj embuskis kontraŭ la bulgaroj kaj ĵetis ilin en la riveron. La bulgaroj ne permesis al la turkoj trapasi la ĉefan placon de la urbeto. La malamo kreskis kaj densiĝis kiel hajlonubo kaj neniu povis eviti ĝin.

En la fabriko turkoj kaj bulgaroj daŭre laboris kune, sed jam ne konversaciis unuj kun aliaj. Tie la kudristinoj estis turkaj, kvietaj laboremaj virinoj, sed post la eksplodo de la eventoj, ili ŝanĝiĝis. En iliaj klinitaj malsupren rigardoj mi vidis malamon kaj ofendon. Antaŭe ili malmulte parolis sed nun eĉ vorton ne diris. En iliaj rigardoj kaj gestoj estis frido. Nun, kiam ili konversaciis unu kun alia, ili parolis nur turke, kvankam ili bone sciis, ke en la fabriko oni severe malpermesis paroli la turkan. Kiam mi pasis preter tiuj ĉi virinoj, kiuj klinis kapojn al la kudromaŝinoj, mi sentis min kulpa. Antaŭ tagoj ili rilatis al mi gaje kaj amike, sed nun ili rigardis min malame, malestime, kvazaŭ mi kulpus pri la decido de la registaro. Neniu el ili eĉ vorton diris al mi, kaj en iliaj okuloj mi vidis profundan kaj amaran doloron. Ili estis humiligitaj, primokitaj. Dum kelkaj semajnoj ili devis ŝanĝi siajn nomojn, kiujn ili ricevis en la tagoj de siaj naskoj. Dudek, tridek aŭ kvindek jarojn ili nomiĝas Fariba, Fatemeh aŭ Svediye kaj nun ili devis nomiĝi Maria, Anna aŭ Viktoria. Por ili, por ilia kredo tio estis nekomprenebla, netolerebla, ofenda. Tiuj, kiuj rezignis ŝanĝi siajn nomojn, devis tuj forlasi Bulgarion, forveturi al Turkio kaj lasi ĉi tie siajn domojn, posedaĵojn, parencojn, konatojn. Ilia tragedio estis granda, sed per nenio mi povis helpi al ili. Silente mi observis ilin. Mi vidis iliajn turmentojn, sed mi ne kuraĝis eĉ unu bonan aŭ amikan vorton diri al ili, malgraŭ ke mi sciis, ke en tiu ĉi momento mi devis trovi forton kaj kuraĝon diri al ili nur unu varman vorton aŭ amike ekrideti kiel ĉiun matenon antaŭe, kiam, veninte en la fabrikon,mi ridete renkontis ilin.

Sed iun matenon okazis io, kio igis min ektremi. Mi eniris la ejon, kie laboris ĉirkaŭ dudek virinoj. Regis silento. Nur la kudromaŝinoj monotone krakis. Mi pasis preter la kudromaŝinoj kaj mi rigardis la robojn, kiujn la kudristinoj kudris nun. Neniu el la virinoj levis kapon por alrigardi min. Mi estis kvazaŭ nevidebla. Tamen, kiam mi atingis la lastan kudromaŝinon en la vico, mi rimarkis, ke la junulino, kiu kudris per ĝi iomete levis sian kapon kaj ekridetis al mi. Mi ne kredis, mi opiniis, ke nur tiel ŝajnas al mi, sed mi ne kuraĝis alrigardi ŝin. Mi sentis, ke la aliaj kudristinoj atente sekvas ĉiun mian paŝon kaj ĉiun mian movon, malgraŭ ke ŝajne ili ne rigardas min. Mi daŭre paŝis malrapide kaj mi meditis maltrankvile: ĉu tiu ĉi junulino vere ekridetis al mi? Mi bone konis ŝin. Ŝi nomiĝis Vetiha kaj en bulgara ŝia nomo signifas "kun multe da amo". Vetiha eble estis dudekjara kaj nur antaŭ tri monatoj ŝi komencis labori en la fabriko. Ŝi estis gaja junulino kun kaŝtankoloraj haroj, malhelaj okuloj, similaj al du profundaj putoj. Io enigma kaj alloga estis en ŝia rideto kaj en ŝia mola varma rigardo. Antaŭe mi kutimis iom ŝerce babili kun ŝi, sed jam de monatoj mi ne kuraĝis eĉ alrigardi ŝin.

Dum la tuta tago nevole mi meditis pri ŝia subita enigma rideto kaj daŭre mi demandis min, ĉu ĝi estis hazarda. La sekvan tagon ĉio estis pli klara kaj nedubinda. Vetiha vere ekridetis al mi. Ŝi sola, inter ĉiuj inoj, kiuj laboris en la vasta ejo, kvazaŭ dezirus diri al mi, ke mi ne kulpas pri tio, kio okazis, kaj ni devas resti geamikoj kaj gekolegoj. Preskaŭ la samon mi dezirus diri al Vetiha, sed mi sciis, ke se mi alparolus ŝin, la aliaj virinoj forpelos ŝin el sia komunumo. Neniam ili pardonos ŝin, ke ŝi parolis kun bulgaro. Mi bone sciis, ke inter mi kaj Vetiha jam estis alta muro, kaj ne eblis ĝin neniigi.

La tagoj pasis, tamen la psikozo en la urbo ne ĉesis. Sur la stratoj videblis armitaj soldatoj kaj policanoj. Oni diris, ke la turkoj pafmortigis policanon. Tial en la urbon venis policanoj de aliaj urboj por zorgi pri la ordo kaj trankvilo ĉi tie. La pafmortigo de la policano estis nur famo, kiu celis veki en la bulgaroj malamon kontraŭ la turkoj.

La bulgaroj jam kutimis aĉeti de apartaj vendejoj, viziti apartajn kafejojn. La turkoj aĉetis de aliaj vendejoj kaj vizitis aliajn kafejojn en alia parto de la urbo. Oni ne permesis al la turkoj kolektiĝi kaj renkontiĝi sur la stratoj aŭ en la kafejoj.

De mateno ĝis vespero sur la stratoj videblis kamionoj kaj aŭtoj kun pakaĵoj, kun olduloj kaj infanoj, kiuj ekveturis al la suda limo de la lando. La turkaj familioj vendis malkare siajn domojn kaj forkuris. Multaj el ili ne prenis eĉ la plej necesajn aĵojn kaj lasis ĉi tie sian meblaron kaj ĉion, kion ili havis. La urbeto, kiu antaŭ monato estis trankvila kaj gaja, nun similis al dezerta urbo, tra kiu pasis pesto. De ĉie gvatis timo kaj prema senespero. La stratoj estis senhomaj, turpaj, la kafejoj malplenaj kaj neniu kuraĝis eniri en ilin, kvazaŭ tie eksplodus bombo.

En iu varma julia posttagmezo mi iris en la poŝtejon sendi leteron. Kiam mi eliris, iu rapide proksimiĝis al mi kaj eta ina mano ŝovis noteton en mian poŝon de la jako. Granda nigra tuko volvis la kapon de la virino. Videblis nur ŝiaj okuloj kaj laŭ la rapida irmaniero mi tuj devenis, ke ŝi estas Vetiha. Mi daŭrigis la vojon al mia domo sen elpreni la noteton, ĉar eblis, ke iu estis vidinta nin.

Nur kiam mi eniris la ĉambron, mi elprenis la noteton kaj tralegis ĝin: "Ĉi-vespere je la oka horo mi venos en vian domon. Atendu min."

Mi ektremis. Neniam mi supozis, ke Vetiha kuraĝas tiel malprudente agi. Eĉ mi tute ne povis klarigi al mi kio igis ŝin fari tion. Ĉu ŝi kaŝe amis min? Vere mi estis juna, fraŭlo, sed mi havis fianĉinon, kiu loĝis kaj studis en la ĉefurbo kaj ĉiun sabaton kaj dimanĉon mi veturis al Sofio por esti kun ŝi.

La noteto de Vetiha ĝojigis kaj maltrankviligis min. Mi tre bone sciis kio okazos, se iu el la parencoj de Vetiha ekscius, ke ŝi kaŝe gastis al mi. Ŝia patro kaj fratoj certe tuj mortigos ŝin. Iliaj moralo kaj familiaj leĝoj permesis tion. Eĉ ili min mortigos. La venĝo trafos min sendepende de tio kie mi troviĝas. Mi ne povis esperi indulgon. Mi miris. Kia estis la kialo pro la freneziĝo de Vetiha? Ĉu nekonfesita amo?

Mi fermis min en la domo kaj maltrankvile atendis la proksimiĝon de la oka horo. Mi loĝis sola en eta domo, proksime al la gimnazio. Mi sidis en la ĉambro, kvazaŭ sur dornoj kaj ofte oftege gvatis tra la fenestro de kie videblis la korto, la korta pordo kaj la strato. Mi eĉ ne kuraĝis ŝalti la radioricevilon. En la tuta domo regis tombeja silento, kvazaŭ ĉiuj mebloj senmove atendis ion teruran. La minutoj ege malrapide pasis kaj la horloĝmontriloj apenaŭ proksimiĝis al la oka.

Ĝuste je la oka, kiam jam komencis iom krepuskiĝi, malhela ombro rapide enŝteliĝis tra la korta pordo. La pordo apenaŭ ekgrincis, la ombro kure trapasis la korton kaj post sekundoj mi aŭdis, ke la pordo de la domo, kiu ne estis ŝlosita, malfermiĝis.

Vetiha ekstaris antaŭ mi en la ĉambro. De la kapo ĝis la piedoj ŝi estis en nigraj vestoj. Nigra tuko volvis ŝian kapon kaj nur ŝiaj malhelaj okuloj videblis. Ŝi surhavis nigran sakpantalonon kaj neniu povis supozi, ke sub tiuj ĉi vestoj kaŝas sin junulino. Mi silentis kaj ne sciis kion fari. Per abrupta movo Vetiha forprenis la kaptukon kaj ĵetis ĝin sur la plankon. Kvazaŭ ŝi liberiĝus de io nenecesa, peza, kio ŝin sufokis. Ŝiaj grandaj humidaj okuloj fiksrigardis min kaj nesenteble mi dronis en ilia profundeco. Obtuze mi sukcesis ekflustri:

- "Vetiha... "

Ŝi proksimiĝis al mi kaj diris:

- "Delonge mi devis veni. Miaj patro, frato kaj patrino rezignis ŝanĝi siajn nomojn... Post semajno ni forveturos al Turkio. Pentru min por rememoro."

En ŝiaj vortoj estis peto, amaro kaj doloro.

- "Kiam?" - mi demandis.

- "Nun."

- "Tamen."

- "Nun!" - ŝi ripetis firme.

Ŝia rigardo sparke brilis kaj mi ne povis kontraŭstari.

- "Bone" - mi konsentis. - "Sidiĝu ĉi tie, ĉe la tablo."

Mi preparis la stativon, la paperon, la krajonojn kaj ekstaris antaŭ ŝi. Atente mi ekrigardis ŝian blankan kiel lakton vizaĝon. Ŝajnis al mi, ke nun unuan fojon mi vidas ŝin. Mi ne supozis, ke ŝi tiel belas. Ŝiaj vizaĝtrajtoj estis molaj kaj teneraj. Ŝiaj lipoj similis al framboj, maturaj, sukoplenaj. Se mi kisus ilin, ili tuj kreviĝus kaj sorĉa nektaro fluus el ili. Ŝiaj brovoj estis maldikaj, iom kurbigitaj. ili preskaŭ tanĝis unu la alian kaj similis al fajnaj filigranoj. Ŝia nazo estis eta kaj rekta. Talenta skulptisto kvazaŭ ĉizus ĝin. Tamen la plej allogaj estis ŝiaj okuloj, grandaj, malhelaj. Mi ne povis ŝiri mian rigardon de ili. Nun el ili radiis decidemo, kuraĝo, tenero, varmo kaj amo. Tiuj ĉi okuloj, kiuj eble longe kaj kaŝe observis min, nun havis kuraĝon alrigardi min rekte kaj klare. Tiuj ĉi okuloj aspiris min, deziris min. La krajono en miaj fingroj ektremis.

Mi rigardis ŝin, penetris en ĉiun ŝian vizaĝtrajton kaj arde deziris pentri la plej belan portreton en mia vivo. Mi deziris montri al Vetiha, ke mi estas vera pentristo, ke ŝia beleco ekvivos sur la papero kaj kiu vidos ŝian portreton restos ravita kiel mi nun, kiu staras antaŭ ŝi. Vetiha mirigis min per sia kuraĝo kaj decidemo. Mi neniam supozis, ke en tiu ĉi fragila tenera junulino estas tiom da forto kaj volo. Verŝajne mi mem neniam estos tiel kuraĝa kiel ŝi. En mia portreto mi deziris montri ŝian firmecon. Ja, Vetiha estis preta venki ĉiujn obstaklojn por realigi sian celon. En la portreto mi emfazis la kuraĝon de la fragila Vetiha. Mi pentris la faldetojn ĉe ŝiaj lipoj, kiuj montris ŝian obstinan karakteron. Mi pentris la fajrerojn en ŝiaj esprimplenaj okuloj.

Mi aspiris Vetihan per mia konscio kaj korpo. Mi sentis, ke post ŝia forveturo, mi ne povus plu vivi. Mi pentris kaj pli kaj pli profundiĝis en la pentrado. De tempo al tempo Vetiha alrigardis min esploreme. Ŝi sidis trankvile kaj aspektis iom revema. Eble ŝi meditis pri la estonteco, kiu ŝin atendis. Aŭ eble ŝi rememoris nian urbeton, kie ŝi naskiĝis kaj loĝis. Ĉi tie restos ŝiaj amikinoj kaj konatinoj. Ŝi adiaŭos siajn travivaĵojn kaj rememorojn.

Unu ludema buklo de ŝia kaŝtankolora hararo falis sur ŝian glatan frunton kaj ĵetis sur ĝin etan ombron. Nun mi pentris tiun ĉi buklon kaj la apenaŭ videblan ombron sur la frunto. La tempo pasis. Mi maltrankviliĝis, sed Vetiha aspektis kontenta kaj feliĉa. Malofte la feliĉo povus tiel lumigi la okulojn - meditis mi. Ankoraŭ iomete kaj la portreto estos preta. Mi faris la lastajn korektojn. Mi sentis min laca, kvazaŭ mi plenumus malfacilan pezan laboron.

- "Jen ĝi estas preta" - flustris mi.

Vetiha stariĝis malrapide de la seĝo, proksimiĝis al mi kaj alrigardis la portreton.

- "Mirinde" - diris ŝi.

Poste subite ŝi brakumis kaj kisis min. Ŝiaj lipoj bruligis min.

- "Mi amas vin, ĉiam mi amis vin..." - flustris ŝi.

El ŝiaj okuloj ruliĝis larmoj kiel pezaj pluvaj gutoj.

- "Vetiha, ankaŭ mi amas vin, sed vi komprenas... ne eblas..."

- "Jes" - ŝi alrigardas min.

La ĝojo, kiu brilis en ŝiaj okuloj, dum mi pentris ŝin, nun malheliĝis. ŝi bone komprenis: La amo inter ni ne estas ebla. Por ŝi alia vojo ne ekzistas. La sola vojo gvidis al Turkio. Vetiha denove brakumis min kaj singultis. 5 Ŝia kapo kuŝis sur mia ŝultro. Nenion mi povis diri al ŝi kaj mi nur ripetis:

- "Vetiha, Vetiha..."

Ŝi malrapide levis la kapon, viŝis la larmojn kaj gestis al la portreto.

- "Ne" - diris mi. - "Se vi prenos kaj portos ĝin hejme, via patro mortigos vin. Ĉu vi scias kio signifas tion? Via kredo ne permesas al fremda viro vidi viajn okulojn, kio okazos kiam via patro ekscios, ke iu pentris vin. La portreto restos ĉi tie. Ĝi kaj mi atendos vin reveni."

Vetiha denove ekploris, sed mi estis firma. Ŝi volvis sian kapon per la longa nigra tuko kaj paŝis al la pordo.

- "Adiaŭ" - diris ŝi. Ĝi estis ŝia lasta vorto.

Vetiha eliris kiel ombro kaj fandiĝis en la mallumon, kvazaŭ neniam ŝi estus ĉi tie.

Karlo eksilentis. Jam tute vesperiĝis. En la kafejo, kie ni sidis, restis malmultaj homoj. La zumo de la strato delonge silentiĝis. De la maro alflugis friska, tikla vento, kiu odoris je salo, fiŝoj kaj algoj.

La jaroj pasis, sed plu nenion mi eksciis pri Vetiha. Nur la portreto restis por memorigi al mi, ke tio, okazis ne estas sonĝo.


Valida XHTML 1.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 12 oktobro 2000