Monato

TRADICIOJ

Bierlando Belgio

En Belgio estas multaj bierspecoj. Eĉ tiom multaj, ke ĉiutage en la jaro oni povus trinki aliaspecan bieron, ĉiufoje en speciala bierglaso!

Kial Belgio havas pli da lokaj (regionaj, urbaj, abatejaj) bierspecoj ol la najbarlandoj? Kaŭzoj por tio estas la kompleksa intermiksiĝo de klimataj, historiaj, mikrobiologiaj kaj eĉ burgundiaj faktoroj.

Klimato

En la malvarma nordo de okcidenta Eŭropo simple kreskas malmulte da vinberoj. Tial en Belgio oni ĉiam sin dediĉis al la kultivado de grenoj. Speciale hordeo kaj tritiko bone kreskas sub tiu klimato.

Historio

En la mezepoko biero estis likva pano: manĝaĵo kaj trinkaĵo samtempe. La virino bakis panon kaj faris bieron. La unuaj tavernistoj en siaj farmbienoj-bierfarejoj mem produktis bieron por vojaĝantoj, kaj la restaĵoj rezulte de tio servis kiel furaĝo. Abatoj plenigis sian kason per la biervendado. Trinki bieron estis pli sekure ol trinki akvon, ĉar la boligo mortigis la bakteriojn. Do, ekde la 17a jarcento bierfarejoj kaj distilejoj fondiĝis en "Liberaj urboj" kiel Hoegaarden [húgarden] kaj Lembeek, kie oni ne devis pagi akcizojn.

La origino de multaj belgaj bierspecoj kaj ilia gustvarieco venas de la jaro 1364, en kiu la germana imperiestro Karlo 4a deklaris novan bierleĝon, la Novus Modus Fermentandi Cervisiam (Nova maniero fermentigi bieron). Laŭ ĝi la uzado de lupolo iĝis deviga en Brabanto. Kontraste al tio en graflando Flandrio, kiu estis sub la regado de franca reĝo, la bierfaristoj estis devigitaj uzi aliajn herbojn ol lupolo.

La uzo de lupolo plibonigis la bierkvaliton. Antaŭe estis nur spontanea kaj miksa fermentado (altaj gistoj kun bakteria flaŭro). La bakterian kreskon kaj do ankaŭ la difektiĝon specife bremsas lupolon. Tiel la pura gistflaŭro povis superregi kaj sekve pliriĉigi la guston, pro kio la gistaj bierspecoj iĝis tipe brabanta specialaĵo.

Mikrobiologio

Certaj regionoj en Belgio havas propran, lokan mikrobiologian medion. Speciale en la valo de la rivero Zenne koncentriĝas "sovaĝaj gistoj" en la aero, kiel Brettanomyces lambicus, kiuj interalie mildigas la acidan guston.

Burgundio

La prefero de belgo bone manĝi kaj trinki trovas sian originon en la "Ora" 17a jarcento de Flandrio. Tiam pro la gusto ĉiu urbo havis sian preferon rilate proprajn herbomiksaĵojn aŭ "grion" (en kiu enestis i.a. miriko, rosmareno, koriandro, junipero, cinamo, anizo, kariofilo, salvio, laŭro). Ĉiu bierfaristo estis devigata aĉeti herbojn en la loka "herbodomo".

En Bruĝo oni povas daŭre viziti la tiel nomatan Gruuthuuze kiel ekzemplon de la kreskanta urba povo, interalie akirita danke al la ekstraj akcizoj (ĝis 60 aŭ 70 centonoj de la urbaj enspezoj). Urboj kaj lokaj biergildoj reguligis la vendoprezojn, ingrediencojn kaj preparmanieron. Tiel la urba bierarto pliperfektiĝis kaj urbaj bierspecoj ekestis. Ekzemple, en Bruĝo en la 16a jarcento funkciis bierfarejo 't Hamerken (la marteleto) - nun De Gouden Boom (la ora arbo), - kiu produktis la urbobieron Brugse Tripel (bruĝa triobla, t.e. kun trioblo da ingrediencoj).

La termino Tripel estis en Bruĝo ĉefe uzata por indiki kutime palan bieron de 6 ĝis 9 alkoholgradoj. Hodiaŭ, Brugse Tripel estas unu el la maloftaj bierspecoj, kiu 3 jarojn sinsekve estis honorata per ora medalo de Monde Sélection, kaj ankaŭ per la trofeo de alta internacia kvalito. Karakteriza estas ĝia kremeca malto kaj mieleca gusto, kaŭzata de multe da alkoholo (9,5%), kun refermentado post enboteligo.

Superrigardo

Ĉi-sube vi trovas superrigardon de la plej gravaj belgaj bierspecoj, ordigitaj laŭ la fermentadprocedo: alta (aŭ varma), malalta (aŭ malvarma), spontanea kaj miksa fermentado.

Pluraj el la bierfarejoj de tiu bierspeco estas senpage viziteblaj! Nepre informiĝu dum via vojaĝo en Belgio!

Lode VAN DE VELDE


Valida HTML 4.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 18 decembro 2000