Monato

FINNLANDO

Fiŝkapti ekscite

Neniu maniero aŭtune fiŝkapti estas tiel ekscita, kiel tiu allogi ilin nokte per forta lumo kaj piki per speciala forko. Alia maniero, ja vintre, estas bori truon en la glacio, eksidi apud ĝi kaj laŭkutime fiŝkapti. Pri ambaŭ originalaj specoj de fiŝkaptado mi rakontos ĉi-sube.

Per fiŝkapta forko aŭtune

Estis tempo, kiam la fiŝkaptado per forkosimila ilo estis malpermesita en Finnlando, sed nun ĝi denove eblas, kvankam por la permesilo oni devas pagi kiel por kutima fiŝkaptado. La sezono por kapti fiŝojn per forko komenciĝas en aŭgusto kaj daŭras ĝis novembro. Poste venas neĝo kaj la lagoj glaciiĝas. Printempe kaj somere (majo-julio) la noktoj estas tro lumaj. Tial la plej taŭga monato por la fiŝkaptado per forko estas septembro.

Atendu senventan kaj malluman nokton. Lunlumo igas la fiŝojn timemaj. Ankaŭ la flavaj folioj, falintaj de arboj sur la akvon timigas ilin. Ĝuste tial oktobro estas malpli oportuna ol septembro. Remu aŭ pagaju vian boaton silente al malprofunda loko proksime al la bordo. Nur ĉe ege klara akvo eblas travidi pli ol unu metron enen. Ne interparolu, sed gvatu la ombrecajn fiŝojn!

Kompreneble, vi bezonas ankaŭ lumegon - petrolan lumigilon aŭ elektran lampon kun akumulilo. (Antaŭe oni uzis brulantajn torĉojn.) La fiŝkapta forko kutime havas du-tri pintojn kaj longan tenilon. La vetero aŭtune ofte estas malvarmeta, tial vestu vin varme kaj ne forgesu la savoveŝton. La fiŝojn, kiujn vi kaptos, metu en ujon, por ke la fundo de via boato ne ŝlimiĝu. Se tio okazus, vi povus glitfali en la akvon kaj droni.

Kiam la fiŝoj ekvidas la lumon en la nokto, ili blindiĝas. Ezokoj ofte haltas apud la boato kaj ne plu moviĝas. Tial ili estas la plej facila kaptaĵo, sed kelkfoje okazas, ke la ezoko pafe malaperas kaj neniu fiŝkaptisto povas sufiĉe rapide reagi. La plej grandaj ezokoj, kapteblaj per forksimilaj iloj, pezas dekon da kilogramoj, sed pli ofte eblas kapti 2-4-kilogramajn. La kapteblaj fiŝoj povas esti perkoj, plotoj, tre malofte koregonoj. Dum unu nokto oni kutime kaptas dekon da fiŝoj. Tamen kutime post la noktomezo kaj la fiŝoj, kaj la fiŝkaptistoj malaperas. Eble ili laciĝas.

En glacitruo vintre

Post kiam dika glacio kovras lagojn, riverojn kaj maron, la finnaj fiŝkaptistoj tamen scias kiel elturniĝi. Ili havas fortikan borilon, per kiu ili boras truon eĉ en pli ol unumetran glacion. La akvo unue elŝprucas kiel fontano, sed poste ili povas trankvile sidi apud la truo kaj esperi, ke iu malsata fiŝo englutu la muŝlarvon kaj hokon. Pacienco estas bezonata, ĉar ofte oni kaptas nenion aŭ nur malgrandajn perkojn kaj leŭciskojn. Tiuokaze necesas translokiĝi kaj plu bori unu truon post la alia. Tiu ekzercado postulas fizikajn fortojn de la korpo, moliĝinta en oficeja laboro.

Vergon oni ne bezonas, sed nur hokon, fiŝŝnuron kaj la larvojn, aĉeteblajn en vendejo aŭ perpoŝte. Estas bone, se la dorsosako kun varma trinkaĵo kaj sandviĉoj uzeblas ankaŭ kiel eta seĝo. La plej ŝatata sezono por traglacia fiŝkaptado estas februaro-aprilo, kiam la reaperinta suno lumigas la brilajn vastaĵojn, kiam bluas ĉielo, kaj la glacio estas sufiĉe dika kaj sekura eĉ por aŭtoj. Precipe viroj ŝatas pasigi sian libertempon surglacie, de mateno ĝis vespero. Tie ili liberiĝas de hejmaj babilaĵoj, laborejaj problemoj kaj streso. Sidi tute sola en la vastaĵo, aŭskulti la malmultajn bruetojn kaj sonojn de la naturo, ĝui lumon kaj puran aeron - ĉio ĉi estas la plezuro. Tial vere ne gravas la nombro de kaptitaj fiŝoj.

Kelkfoje ankaŭ geedzoj aŭ familioj kun infanoj ĝuas la saman hobion. Povas esti, ke la leŭciskojn kaj perkojn hejme manĝos la kato, ili ja enhavas ege da ostetoj. Tamen kuireblas ankaŭ manĝaĵoj, en kiuj la ostetoj tute ne ĝenas. Oni bakas la fiŝetojn dum 4-6 horoj en forno, kun iom da grasa viando. Tiun pladon finnoj ŝerce nomas "kalakukko" (fiŝkoko). Ĝi havas dikan ŝelon el sekala knedaĵo. Kuireblas ankaŭ "patakukko" (potkoko) sen knedaĵo. Ambaŭ pladoj estas tipaj por la orienta parto de la lando, kie troviĝas pli da lagoj ol en okcidenta Finnlando.

Plurloke en Finnlando kelkfoje okazas konkursoj pri traglacia fiŝkaptado. En ili la konkursanto strebas kapti kiel eble plej multe da fiŝoj dum difinita tempodaŭro, ekzemple dum 3 aŭ 4 horoj. La premiojn gajnas tiuj, kies fiŝoj pezas plej multe. Kelkfoje la konkurso estas pagenda, kaj la pago poste estas uzata por plibonigi la vivkondiĉojn en la lago, por reprodukti fiŝidojn aŭ por iu asocio aŭ partio. Ĉiuokaze la gajnintoj iĝas konataj kaj ties fotoj aperas en gazetoj. Krome ĉiuj partoprenantoj povas ĝui belan tagon en la glacia vastaĵo kaj longe rakonti pri tio poste.

Printempe povas okazi akcidentoj, precipe sur maro aŭ sur rivero. La fiŝkaptistoj ne rimarkas, ke ilia parto de la glacio fariĝas floso, kiu portas ilin al danĝero kaj ne plu eblas surbordiĝi. Tiukaze oni bezonas rapidan helpon de helikoptero aŭ de boato. Plie, ĉiam troveblas lokoj, kie la glacio estas nefortika, maldika kaj rompiĝema. Tamen tio ja igas la fiŝkaptan hobion pli ekscita!

Saliko


Valida HTML 4.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 27 septembro 2000