MONATO

PETROLO

Nehaltigeblaj prezaltiĝoj

Jam de pluraj monatoj la prezo de kruda petrolo, kaj sekve de ĝiaj derivaĵoj kiel benzino kaj dizeloleo, daŭre kreskas. Post ĉiu historia maksimumo rapide venas nova prezaltiĝo. La ĵurnalistaro abunde raportas pri la sekvoj danĝeraj por la ekonomio kaj malagrablaj por la publiko, sed malofte pri la origino de la problemo.

La kialoj multas

Kiel ofte en krizaj situacioj, ne estas unu aŭ du kaŭzoj, sed aro da kialoj kiuj reciproke plifortigas sin. Estas kreskanta postulado kaj stagnanta proponado, estas manko de investoj en la sektoro, estas antaŭvidebla eluzo de la rezervoj, estas malkonscio ĉe la publiko, pro politikaj faktoroj drastaj intervenoj ne estas oportunaj, aldone en Eŭropa Unio ekzistas la kurznivelo dolaro/eŭro ...

Ĉu vere petrolo multekostas?

Komparante la prezevoluon de la benzino kun la nivelo de la salajroj dum la pasintaj jardekoj, oni nur povas konstati ke ambaŭ plurobliĝis. La prezoj de niaj ĉefaj energifontoj evoluis kiel niaj enspezoj, kelkaj iom pli, kelkaj iom malpli rapide.

Oni ankaŭ ne forgesu ke dum la pasintaj jaroj la energiprezoj falis. Tio havis pozitivan efikon: daŭra ekonomia kresko kun inflacio neglektinda. Tamen, je prezo de antaŭ du jaroj (proksimume 10 usonaj dolaroj je barelo de ĉ. 160 litroj), la ekspluatado de kruda petrolo en malfacilaj cirkonstancoj (ekzemple en la Norda Maro) estis malprofitdona. La kompanioj pumpis nur la kvantojn kiuj estis minimume necesaj kaj certe ne investis en plia ekspluatado. Nuntempe la prezo superas 30 dolarojn, sed la mankoj de produktado kaj investoj nur kun prokrasto estos kompensataj.

Ŝajne neniu interesiĝas

Kvankam abundas la konsiloj por racie kaj ŝpareme uzi energion, ili ne havas efikon, eĉ kontraŭe. En Belgio la elektrokompanioj (devigataj pro leĝo) superŝutas nin per bonaj konsiloj. Tamen, en tiurilataj broŝuroj kaj televidaj reklamoj, oni kutime prezentas domojn hele lumigitajn, ekipitajn per ĉiuj penseblaj aparatoj, tiel ke finfine - eĉ se la lampoj kaj la aparatoj vere estas energi-ŝparaj - la fina rezulto nepre estos pli, ne malpli da konsumo.

Sekve al usonaj regularoj, jam de multaj jaroj personaj komputiloj kapablas parte aŭ tute malŝalti sin kiam ili dum iu tempo ne estas uzataj. Tiuj kapabloj apenaŭ estas uzataj, ĉar ja estas pli oportune ke la uzanto eĉ ne dum kelkaj sekundoj devas pacienci kiam li bezonas la aparaton.

Se temas pri kelkaj aparatoj, ne gravas. Se temas pri kelkdekaj milionoj da komputiloj, tio havas rimarkeblan efikon al konsumo de elektra energio. Jen unu klarigo pri kial en kelkaj partoj de Usono la elektroprovizo iĝas ne sufiĉe fidinda kaj devigas kompaniojn pli ol antaŭe investi en propra elektroproduktado.

Malgraŭ la daŭra plendado pri altaj prezoj, ŝoforoj ne veturas pli singarde kaj en gazetoj ne aperas anoncoj pri malpli potencaj veturiloj. Pli facile estas postuli ke la ŝtato rezignu pri taksoj por kompensi la prezaltiĝojn ...

Ĉu vere mankas energio?

La fifama raporto de la Klubo de Romo en la jaro 1972 prognozis ke la rezervoj de petrolo sufiĉos por 20 ĝis 50 jaroj. Nun, preskaŭ tri jardekojn poste, evidentiĝas ke tiuj prognozoj estis tro pesimismaj. Nunaj prognozoj montras rezervojn de 30 ĝis 100 jaroj. Tamen, restas la konstato ke en antaŭvidebla periodo la rezervoj estos foruzitaj. Dum la pasintaj jardekoj aperis neniu nova, abunda, facile kaj tuj uzebla energifonto. La nura alia stabila fonto - nuklea energio - iĝis nepopulara, kvankam ĉiuj volonte konsumadas ĝian produktaĵon.

La bezonoj je energio senĉese kreskas. Modernaj aparatoj kaj transportiloj individue bezonas malpli da energio, sed estas daŭre pli da ili kaj ili estas daŭre pli uzataj. Plie, nun nur malgranda parto de la monda loĝantaro havas grandan energikonsumon. Se ĉiuj afrikaj kaj aziaj landoj rapide atingus la konsumnivelon de Eŭropo kaj Norda Ameriko, la postulado subite plurobliĝus kaj oni certe kalkulus la rezervojn ne plu en dekoj da jaroj, sed en jaroj da konsumo.

Eŭro kaj dolaro

La prezo de kruda petrolo (kaj de energifontoj ĝenerale) estas fiksita en usonaj dolaroj. Por la parto de Eŭropa Unio kiu estas transiranta al nova valuto eŭro, tio kreas aldonan problemon. Origine, eŭro valoris iom pli ol dolaro; nun la situacio inversiĝis kaj por landoj de la eŭro-regiono la energifakturo duoble pligrandiĝas.

Kial la dolaro kreskadas? Aŭ ĉu oni demandu sin kial la eŭro faladas? Dum la pasintaj tridek jaroj mi vidis la usonan dolaron evolui inter minimume 25 kaj maksimume 75 belgaj frankoj. Ne estas racia klarigo por tio. Ekonomikistoj nur postfakte klopodas ekspliki. Usona ekonomio estas tiom granda kaj forta, ke ĝi evoluas sendepende de la resto de la mondo. La kurznivelo de la dolaro por usonanoj ne gravas, ĉar ilia internacia komerco estas preskaŭ ekskluzive kalkulita en dolaroj. Nur usonanoj turismantaj ekster sia lando sentas la kurzfluktuojn.

La Eŭropa Centra Banko sentas premon por interveni, sed laŭstatute ĝi nepre ne cedu al premo de eksteruloj. Cetere, kion ĝi povus fari? Ĝi povus instigi la membro-ŝtatojn al pli unueca ekonomia politiko, sed tio estas vana ĉar la ĉefa ero de ekonomia politiko, la impostsistemo, pli emas disiĝi ol kuniĝi. Ĝi povus altigi la rentonivelon en la eŭro-regiono, por ke la valuto iĝu pli alloga por investantoj, sed interne en la zono estas neniu kialo por fari tion. Ĝi povus interveni sur la valutomerkato kaj aĉeti eŭrojn por stabiligi la kurznivelon, sed sperto montras ke tiaj intervenoj ege malofte sukcesas kontraŭe al merkata evoluo aŭ spekulacio.

Politikaj cirkonstancoj malfaciligas la solvon

Pluraj landoj ne atingas sian normalan produktokvanton pro politikaj malhelpoj enlandaj (ekzemple Niĝerio) aŭ eksterlandaj (ekzemple Irako). Feliĉe ne estas la ĉefaj produktantoj, sed eĉ eta manko de produktado gravas en streĉita merkato.

La usona ekonomio estus plej trafata de mankanta aŭ tro kosta petrolo. Tamen, se Usono nun tro insistus ĉe la arabaj landoj por plialtigi la liverojn de petrolo, ĝi riskus ankoraŭ pli endanĝerigi la sukceson de la intertraktado inter Israelo kaj Palestino.

La krizo verŝajne daŭros

Je la 10a de septembro 2000 la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj kunvenis en Vieno kaj decidis nur etkvante plialtigi la produktadon. Antaŭvideblas ke la energiprezoj restos je alta nivelo kaj ke nur per drastaj ŝparoj en la konsumo oni povos ekvilibrigi postuladon kaj proponadon.

Roland ROTSAERT


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 18 junio 2001
Valida XHTML 1.0!