Monato

INFANOJ

Surstrata skandalo

En Kinŝaso, ĉefurbo de la Konga Demokratia Respubliko, strat-infanoj fariĝas alarma fenomeno. En 1986 ekzistis apenaŭ 6000 tiaj infanoj; hodiaŭ pli ol 20 000. Multas la kialoj: manko de edukado, kampara malriĉeco pelanta infanojn urben, morto de gepatroj (interalie pro aidoso), senlaboreco aŭ alkoholismo de unu aŭ ambaŭ gepatroj, poligamio kaj nekontentigaj kondiĉoj en la hejmo, inkluzive de malico de pli aĝaj fratoj.

Strat-infanoj, kelkaj ankoraŭ ne 10-jaraĝaj, videblas ĉie en Kinŝaso, kie amasiĝas homoj: ekz. ĉe vendejoj aŭ la stacidomo. Ili fariĝas portistoj, lavistoj de veturiloj, ŝuistoj kaj etvendistoj; samtempe tamen multaj krimas. El la strat-infanoj formiĝas grupoj, preskaŭ familioj, ĉiuj kun propra teritorio, identigiloj, koda lingvo kaj eĉ apartaj narkotaĵoj.

Nun la registaro kaj neregistaraj organizaĵoj provas prizorgi la strat-infanojn. Ili funkciigas programojn pri reedukado, por ke la infanoj reeniru la socion. Tamen eĉ se "saviĝas" kelkaj infanoj, restas aliaj ĉiam pretaj surstratiĝi.

Zandandu Ntomono ZOLA / pg


Valida XHTML 1.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 14 decembro 2000