Monato

Molekula arkeologio por frandemuloj

Midaso, reĝo de Frigio, kiu interalie ricevis de Dionizo la kapablon de la "ora tuŝo" (ĉio kion li tuŝis, eĉ la manĝaĵoj, fariĝis oro, antaŭ ol bani sin en la rivero Paktolo, ekde tiam driviganta oron en sia fluejo), ĉiam aranĝis luksan festenon al siaj favorataj gastoj. Post lia morto oni aranĝis riĉegan funebran festenon kaj ties potoj kaj vazoj iĝis trovitaj en lia tombo. P.E. McGovern, molekula arkeologo, analizis la manĝo-restaĵojn. Surbaze de ties rezultoj la arkeologia kaj antropologia muzeo de la universitato de Pensilvanio, Filadelfio, Usono, aranĝis midasan festenon la 23an de septembro 2000. La menuo konsistis el delikataĵoj, kiel safrane marinita kapro kun menta saŭco, spica rostita ŝafido kun lento-stufaĵo garnita per ĝardenkreso, kaj mielkarameligita fenkola torto kun "peknezo" (sekvinbero kaj mielsaŭco). Virbova sango, kiun laŭdire Midaso trinkis por mortigi sin, ne estis en la menuo, kiu cetere kostis 130 dolarojn por muzeanoj kaj 150 dolarojn por nemuzeanoj.

Fonto: The Sciences, sept.-okt. 2000

OH


Valida XHTML 1.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 15 novembro 2000