Monato

FIZIKO

Ĉu antimaterio en la universo?

Estas konata delonge la ekzisto de la tiel nomata antimaterio, konsistanta el antipartikloj kiuj havas kontraŭan ŝargon aŭ spinon ol la partikloj de la ordinara materio. La unua antipartiklo, kiun observis en 1932 la amerika fizikisto Carl D. Anderson inter la trakoj de kosma radiado en nubkamero, estis la pozitrono, kiu havas la saman mason, sed pozitivan ŝargon, kompare kun la delonge konata negativŝarga elektrono. Inter la multaj antipartikloj eĉ neŭtraj partikloj (neŭtronoj, neŭtrinoj) estas distingeblaj pro sia kontraŭa spino (horloĝdirekta aŭ kontraŭa), dum ili veturas en la spaco. La nombro de la konataj elementaj partikloj kaj antipartikloj estas jam tiel granda, ke oni ŝerce parolas pri partikla kaj antipartikla zooj.

Estas tamen strange, ke oni trovis nur individuajn antipartiklojn, sed ne antimaterion. Do kreiĝis la hipotezo, ke dum la praeksplodo la maso de la antimaterio estis pli malgranda ol tiu de la ordinara materio. Kaj ĉar ĉe interpuŝiĝo partiklo kaj antipartiklo neniigas unu la alian, do ambaŭ malaperas kaj fariĝas energio disradiata. Do post tempo la antimaterio malaperis el la universo.

Estis sensacio, kiam, post prilukto de grandegaj malfacilaĵoj, en la Eŭropa Centro de Nuklea Esploro CERN, Ĝenevo, en 1995 oni sukcesis kunmeti kompletan antiatomon, ne nur memstarajn elementajn partiklojn. La malfacilaĵoj solidigis la opinion, ke en la universo jam tute ne ekzistas antimaterio.

Tamen iuj hipotezas, ke ĉe la rando de la Kosmo eble ekzistas izolitaj antimaterio-"poŝoj". En humura poemo, titolita Danĝeroj de moderna vivado, Harold P. Furth skribas pri malproksima insulo el antimaterio, kie vivis d-ro Edvardo Anti-Teller kun anti-amikoj kaj anti-parencoj, sen ia ajn suspekto pri alia mondo. Iun matenon venis vizitanto de la Tero. Ĝoje ili kriis unu al la alia tra super la plaĝo; ja ili estis similaj kiel du lentoj. Ili premis la manojn unu al la alia, kaj la restaĵo estis ... gama-radioj.

OH


Valida XHTML 1.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 14 decembro 2000