Monato

MONDAJ FINANCOJ

Post la kunsido de financistoj en Prago

De la 26a ĝis la 28a de septembro en Prago okazis la 55a jarkunsido de Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj de Monda Banko (MB), kun kunvenoj de ministroj pri financo, fakaj seminarioj, prelegoj, konferencoj, ktp.

Provo de dialogo

Volante eviti bruajn manifestaciojn kaj stratbatalojn fare de la kontraŭuloj de la kunsidoj, kiel jam okazis dum similaj aranĝoj alilande, la ĉeĥa prezidento Václav Havel invitis al la praga kastelo kaj la reprezentantojn de la financistoj, kaj iliajn kritikantojn. La dialogo okazis je sabato, la 23a de septembro, kaj partoprenis ĝin la gvidantoj de IMF kaj MB kaj iliaj kontraŭuloj, ekzemple la reprezentantoj de la internacia movado Jubilee 2000, en kiu estas unuigita aro da ekleziaj organizaĵoj. Laŭ konstato de ĉeestantaj ĵurnalistoj kaj observantoj, la dialogo aspektis kvazaŭ tribunalo, en kiu la demandoj de la kontraŭuloj havis entute negativajn intencojn sen iaj ajn pozitivaj proponoj aŭ racia argumentado. Ne mirinde, ke la respondoj de la prezidantoj de IMF kaj MB povis esti nur ĝeneralaj kaj retorikaj.

Krome, en unu el la seminarioj elpaŝis ankaŭ Bono Vex, la kantisto de grupo U2, kiel reprezentanto de Jubilee 2000. "La sola afero, pro kiu la homoj memoros la jaron 2000, estos, ke la riĉaj landoj pardonos la ŝuldojn al la malriĉaj", li diris. "Doloras nin, kiam ni ekscias, ke en la plej malriĉaj landoj de la mondo mortas ĉiutage dek naŭ mil infanoj pro manko de la baza prizorgo."

El diversaj landoj venis kelkaj miloj da junuloj por esprimi sian proteston kontraŭ la agadoj de IMF kaj MB kaj kontraŭ la ekonomia tutmondiĝo ĝenerale. La Kongresan Centron ĉirkaŭis vicoj da kirasitaj policanoj, kaj kontraŭ ili staris grupoj da manifestaciantoj. Bonŝance ili estis konsiderinde malpli multaj ol la atenditaj tridek mil personoj.

La kunsidoj de la financistoj

La 26a de septembro estis la unua tago de la jarkunsidoj de IMF kaj MB. Sub influo de eksteraj manifestacioj la kunsidoj okazis sub la signo de serĉado de vojoj el la monda malriĉeco. Tio koncernas tri miliardojn da loĝantoj de la tero, kaj, se la ĝisnuna evoluo daŭros, ĝi kreskos plu.

La unua parolanto estis prezidento Havel. Laŭ li: "La nuntempa vasta malriĉeco estas unu el la plej videblaj manifestiĝoj de la kontraŭdiroplena civilizo. La sola solvo de tio estas serĉi en ni kaj ĉirkaŭ ni novajn fontojn de reciproka kompreno kaj solidaro, kapablon fariĝi modestaj en la komuna intereso kaj fari ion bonan, eĉ kiam tio ne estas videbla kaj eble eĉ kiam neniu tion aprezas."

Laŭ la prezidanta sudafrika ministro pri financo, Trevor A. Manuel, la kreskanta proprieta malegaleco prezentas grandan danĝeron por la tutmonda ekonomio. La celo de kresko-strategio estas antaŭ ĉio krei laboreblecojn, sed samgrave estas altiri pliajn investantojn. Sed la inkubo por malriĉaj landoj estas aidoso, je kiu malsaniĝis ĝis nun 33 milionoj da homoj.

La direktoro de IMF, Horst Köhler, konstatis, ke por sukcese batali kontraŭ la malriĉeco necesas ebligi al la evolulandoj liberan aliron al mondmerkatoj. Se la tutmondaj komerc-bariloj duoniĝus, tio alportus al la evolulandoj 110 ĝis 140 miliardojn da usonaj dolaroj (USD) jare. Ĝis la jaro 2015 la nombro da homoj vivantaj en malriĉeco povus duoniĝi. La evoluantaj ŝtatoj al tio devus kontribui per tio, ke ili energie solvos siajn problemojn, kiel la koruptado aŭ militaj konfliktoj. En la batalo kontraŭ malriĉeco la plej grava afero estas privataj investoj, kiuj en la plej malriĉaj landoj jam estas enradikiĝantaj.

La prezidanto de MB, James Wolfensohn, opiniis, ke la tutmondiĝo devus esti ilo por akiri la ŝancojn kaj por enviciĝi en la mondan evoluon, do ne por senti timon kaj necertecon. Ne estas en ordo, ke la plej riĉaj 20 % de la monda loĝantaro akiras pli ol 80 % de la tutmondaj enspezoj. Ne estas en ordo, kiam 10 % de la loĝantaro akiras duonon de la nacia enspezo, kiel nun okazas en tro multaj landoj. Samtempe li alvokis la altenspezajn landojn altigi la porevoluigan helpon kaj disponigi tiel la financajn fontojn por pli granda kaj pli rapida redukto de ŝuldoj kaj forigi la komercajn barierojn por malriĉaj landoj.

La nuligo de ŝuldoj de malriĉaj landoj

La Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko estas ofte kritikataj pro la nekonvena enŝuldiĝo de evolulandoj, kaj estas postulate forstreki iliajn ŝuldojn. La financministroj de membro-landoj de IMF jam esprimis la intencon nuligi la plejmulton de la ŝuldoj de la dudek plej malriĉaj landoj. La senŝuldiga programo post ioma tempo disvastiĝos al 41 landoj.

La nuligo de ŝuldoj estis unu el la ĉefaj temoj de la praga Jarkunsido de la estraroj de IMF kaj MB. Oni intencas forstreki du trionojn de la ŝuldoj, kio alportus centmilionojn da dolaroj, kiujn la registaroj utiligus por redukti la malriĉecon kaj por plifortigi socialajn programojn.

Sed la programo renkontas kritikon de precipe neregistaraj organizaĵoj, ĉar ĝi estas ligita al pluaj programoj de laŭstrukturaj modifoj, kies "klara interligo kun la pliprofundigado de la malriĉeco jam estas pruvita". Laŭ la kritikantoj montriĝas, ke tio ne kondukas al redukto de ŝuld-elspezoj, kaj ke en kelkaj landoj male la situacio ankoraŭ plimalboniĝis. La ŝuldanteco de landoj de la tria mondo laŭ ili altiĝas, okazas kriza redukto de elspezoj por la sociala sekurigo, sanprotektado kaj lerneja sistemo. En la landa ekonomio superregas eksportado, kio kaŭzas nepran malstabiligon de la ekonomio.

La ŝuldo de la 41 plej enŝuldiĝintaj landoj nun atingas 75 miliardojn da USD, kaj jam en la jaro 2000 devus esti forstrekitaj ŝuldoj je valoro de 30 miliardoj. Sed la ŝuldantaj landoj devas akcepti aron da politikaj kaj ekonomiaj reformoj, kiuj garantios, ke la nove akiritaj financoj ne estos disipitaj. La landojn por la senŝuldiga programo oni pritaksas en du fazoj: unue ili devas pruvi la kapablon singardeme mastrumi per la subvencioj en la kadro de apogprogramoj, kaj en la dua fazo ili devas redukti la malriĉecon. La programo estis jam ratifita por Benino, Bolivio, Burkino, Honduro, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Senegalo, Tanzanio kaj Ugando, kaj ĝis la fino de la jaro 2000 ĝi validos ankaŭ por Ĉado, Gambio, Gujano, Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Kameruno, Malavio, Nikaragvo, Ruando kaj Zambio. La ceteraj enŝuldiĝintaj landoj (ĝis la nombro 41) dume ne estas enprogramigitaj pro militaj konfliktoj, interna malstabileco, anarkio aŭ pro regantaj militistaj klikoj en tiuj landoj.

Konklude eblas konstati, ke la traktadoj de IMF kaj MB celis formuli la novan rolon de ambaŭ institucioj en la tutmondiĝa procezo sur la sojlo de la 21a jarcento. Ekzemple, dum la MB pli frue aplikadis la novliberalan politikon de persista privatigo kaj liberaligo, kio en pluraj landoj kondukis al ekonomia kolapso, nun oni komencas kompreni, ke necesas strategio celanta al la kvalito de la kresko kun emfazo sur la utiligo de la homa kapitalo, la respektoplena rilato al la naturo kaj la klerigo. La nova rolo de IMF kaj MB devas baziĝi sur la nova financa sistemo sufiĉe efika por la problemoj de la tutmonda ekonomio. Devus formiĝi tiaspeca reguliga aparato, kiu ebligus la ekonomian disvolviĝon, sed samtempe limigus ties negativajn manifestiĝojn, kiel ekzemple la neregeblan potencon de iuj supernaciaj kompanioj.

Stratbataloj vekis antipation

La plenkunsido de IMF kaj MB tamen finiĝis pli frue ol planite, jam je merkredo, la 27a de septembro, kaj la ĵaŭdo estis dediĉita al gazetaraj konferencoj. Financistoj preferis forlasi Pragon pli frue, ĉar ĉirkaŭ la Kongresa Centro iuj manifestaciantoj atakis policanojn.

La provokoj kaj atakoj komencitaj je la 26a de septembro posttagmeze havis similan evoluon kiel alilande. Oni frakasis fenestrojn de kelkaj bankoj kaj la montrofenestrojn de du McDonalds-rapidmanĝejoj sur la Venceslaa Placo. Interese, ke deko da aliaj Donaldoj tra Prago estis netuŝita. Sed okazis ankaŭ atakoj kontraŭ simplaj loĝantoj de la urbo. Ĉe praganoj tio vekis malamikan humoron kontraŭ la agresemaj manifestaciantoj, tiom pli, ke iuj ital- kaj hispan-lingvaj trupoj disfaldis ruĝajn flagojn kun kvinpintaj steloj kaj simboloj de martelo kaj serpo. Ĉeĥoj satspertis tiujn simbolojn dum kvar jardekoj, kaj neniam plu ili volus havi ilin denove. La agresemaj radikaluloj tial ne nur ne sukcesis ĥaosigi aŭ malebligi la traktadojn de financistoj, sed samokaze ili perdis la simpation de la ĉeĥa socio. Estas bedaŭrinde, ke la origine pacamaj radikaluloj tiamaniere disipis sian idean kapitalon. La homoj, kiuj komence simpatiis kun ili, baldaŭ trovis, ke ne la vandaloj, sed la financistoj pravas. Ĉeĥa politikisto pri tio diris: "La mondo sen IMF kaj MB estus la mondo de lupoj."

Jiří PATERA


Valida XHTML 1.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 7 decembro 2000