Monato

FERVOJOJ

Politiko elreligita

Katastrofe, ĥaose evidentiĝis jardekoj da subinvestado en britaj fervojoj, kiam fine de oktobro paraliziĝis surrela transporto en Britio. Post rapidtrajna elreliĝo apud Londono, kiam pereis kvar homoj, fakuloj anoncis, ke reloj ĉe ĉ. 200 lokoj tra la tuta lando estas tiom difektitaj, ke nepras tuj aŭ fermi liniojn aŭ severe limigi la rapidecon de trajnoj.

Rezulte: miloj da nuligitaj aŭ malfruigitaj trajnoj, centmiloj da koleraj, konfuzitaj pasaĝeroj ­ aŭ klientoj, kiel nomas ilin la privatigitaj fervojaj kompanioj. El horaroj fariĝis hororoj: preskaŭ senaverte, ekzemple, estis fermita unu el la du ĉeflinioj inter Skotlando kaj Anglio, tiel ke vojaĝontoj estis devigataj envagone pasigi la nokton. Dum kelkaj semajnoj vojaĝi per trajno fariĝis loterio ­ kvankam kun nula gajno-ŝanco. Ŝtormoj kaj inundoj kontribuis al la ĥaoso, tiel ke dum unu tago apenaŭ trafikis trajnoj en suda kaj meza Anglio. Tiam ankaŭ ŝoseoj kaj flughavenoj estis trafataj.

Profitoj

Ekde 1995 funkcias ­ laŭ cinikuloj misfunkcias ­ privatigita fervojo en Britio. Aktuale respondecas ĉ. 25 apartaj kompanioj pri trajn-servoj; alia kompanio, Railtrack [rejltrak], kiu respondecas pri trakoj, signaloj kaj kelkaj stacidomoj, "luigas" siajn trakojn al la aliaj kompanioj, kiuj pagas tarifon kontraŭ ĉiu trajno, kiun ili trafikigas. Tamen por Railtrack ­ kaj por la aliaj privataj kompanioj ­ gravas unuavice profitoj kaj akciuloj, duavice sekureco kaj pasaĝeroj. Kvankam Railtrack ja estis informita pri la mizera stato de siaj trakoj, la kompanio ­ por minimumigi siajn elspezojn ­ prokrastis la urĝe bezonatan ripar-programon.

Fervoja privatigo en Britio konsistas el bizara miksaĵo de fiasko kaj festo. Fiasko, en la senco, ke ­ kvankam privataj ­ la kompanioj ankoraŭ konsumas miliardojn da pundoj de la registaro (= de impostpagintoj) ­ en la lasta jaro de nacia, ŝtata sistemo la fervojoj ricevis subvencion je unu miliardo da pundoj, dum Railtrack jare ricevas trioblon; festo, en la senco, ke pli da varoj, pli da pasaĝeroj estas tage surrele transportataj ol antaŭ kelkaj jaroj (kio tamen rilatas eble al vigla ekonomio kaj al apenaŭa senlaboreco).

Paneoj

Malgraŭ tio videblas ĉie la efikoj de jaroj da subinvestado. Ĉirkaŭ Manĉestro, ekzemple, ankoraŭ trafikas dizeltrajnoj konstruitaj en la 50aj jaroj; ĉiutagas malfruiĝoj kaj paneoj (ne nur de malnovaj lokomotivoj sed de signala infrastrukturo instalita en la 60aj jaroj); kaj mankas aŭtomata trajnbremsado taŭga por la plej rapidaj vagonaroj (Railtrack kaj la aliaj kompanioj rifuzas elspezi la sumojn por sekureco, kiajn ekzemple investis fervojoj en Germanio aŭ Francio). Plue: por ŝpari monon estis elpostenigitaj ĉe privatigo tiom da ofte spertaj, lojalaj fervojistoj, ke nun, por antaŭenigi nun neprajn riparojn kaj plibonigojn, Railtrack estas devigata dungi inĝenierojn el Rumanio.

Ruze

Dispecigo kaj privatigo de iama nacia fervojo signifas, ke okaze de disfalo de la sistemo la registaro ­ tre ruze ­ povas sin distancigi. Ĉiu kompanio kulpigas la aliajn: Railtrack siavice la firmaojn koncesiatajn plenumi la laboron, kaj tiuj la etfirmaojn, kiu fakte faras la laboron. Ĉiu neas respondecon: dume la trajnoj ne ruliĝas. La laborista registaro, kiu kiel opozicia partio laŭte kaj longe kondamnis la privatigo-programon de la tiama konservativa registaro, nun mutas: super promesita malprivatigo almenaŭ de Railtrack ŝvebas embarasa silento.

La sola pozitiva rezulto de tiu ĉi hontindaĵo estas, ke la registaro estas devigita rezigni pri sia plano privatigi flughavenajn kontrolistojn. La publiko, vidinte, ke sur la reloj sekureco kaj efikeco estas buĉitaj sur la altaro de profitoj, rifuzis toleri samajn misojn, samajn frenezaĵojn en la aero. Elreligo de rapidtrajno estas unu afero; elaerigo de aviadilo tute alia.

Paul GUBBINS


Valida XHTML 1.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 27 novembro 2000