Monato

Historio de la ekonomika pensado

Enkonduko

Por bone kompreni la funkciadon de la nuna tutmonda ekonomia sistemo, necesas konsideri ke ĝi havas sian originon en Eŭropo kaj ke la baza idearo havas historion de tri jarmiloj.

Pri tiu historio Bo Sandelin, Hans-Michael Trautwein kaj Richard Wundrak verkis svedlingvan libron, aperintan unuafoje en 1995 kaj destinitan al iom faka publiko. Esperanta libroversio titolita „La historio de ekonomika pensado” estos eldonita printempe de la germana eldonejo Leins Verlag. Tiun tekston Bo Sandelin nun mallongigis por la MONATO-legantoj. La fakaj terminoj kutime apartenas al la ĉiutaga lingvaĵo aŭ estas klarigitaj en la teksto. Se ne, estas aldonita difino, plej ofte transprenita el la Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV).

Roland ROTSAERT

Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado

Dum sia tuta historio la homo faris ekonomiajn decidojn. Skribaj dokumentoj pri homa ekonomia pensado ekzistas por periodo de iom pli ol 2000 jaroj. Per la antaŭmerkantilisma ekonomia ­ aŭ eĉ ekonomika ­ pensado ni celas la skribe dokumentitan pensadon antaŭ proksimume la 16a jarcento p.K.

Aŭtoroj kiel Adam Smith kaj aliaj klasikuloj en la 18a kaj 19a jarcentoj legis la fruepokajn aŭtorojn. Ili transigis kelkajn ideojn, kiujn transprenis nia generacio, kaj ili forĵetis aliajn. Tial estas motivite iom orientiĝi pri la ekonomia rezonado de antikvaj aŭtoroj, la biblio kaj la skolastikuloj.

Labordivido laŭ helenaj filozofoj

Plurajn ankoraŭ aktualajn ekonomikajn konceptojn kaj principojn ni trovas ĉe antikvaj aŭtoroj kiel Platono (427-347 a.K.), Aristotelo (384-322 a.K.) kaj Ksenofono (ĉ. 428-354 a.K.). Ili skribas pri, interalie, labordivido kaj specialiĝo, mono, interŝanĝo, valoro, egoismo, privata kaj publika administrado.

En la dialogo Ŝtato Platono priskribas kiel socio disvolviĝas kun rigora labordivido, kiu kondukas al pli granda efikeco. Ni vidu:

„Ŝtato, mi komencis, estiĝas ĉar neniu homo mem sufiĉas. Ĉiu bezonas aliajn. Aŭ ĉu vi povas imagi alian kaŭzon ke ŝtato estiĝas?

Ne.

Ĉar ni do bezonas multe, kaj ĉar ni estas helpataj, jen de unu, jen de alia, por kontentigi la diversajn bezonojn, ni kunigas multajn amikojn kaj helpantojn en unu loko, kaj tiun lokon ni nomas ŝtato. Ĉu ne?

Certe jes.”

Poste venas diskuto pri la specifaj bezonoj de la homoj, kio rezultigas jenajn demandojn:

„Kiel la ŝtato plenumu tiujn grandajn postulojn? Ni povas supozi, ke unu persono fariĝas terkulturisto, alia domkonstruisto kaj tria teksisto, ĉu ne? Kaj eble ni aldonu ŝuiston kaj ankoraŭ iun, kiu alimaniere zorgu pri la korpaj bezonoj?”

Platono daŭrigas kaj enkondukas pli kaj pli specialigitajn taskojn en pli kaj pli grandan socion. La ekonomia mesaĝo estas ke la efikeco kreskas, se ĉiu povas okupiĝi pri sia specialaĵo, ĉar „ni ĉiuj havas malsamajn talentojn kaj taŭgas por malsamaj laboroj”.

Ksenofono prilumas alian aspekton de specialiĝo. Ofte Adam Smith estas rigardata kiel tiu, kiu atentigis nin ke la amplekso de la merkato estas decida por la grado de specialiĝo. Tamen, jam Ksenofono pritraktas la saman demandon, kaj lia ekzemplo estas tiel simila al tiu de Smith, ke estas tre probable ke ĝi estis bazo por Smith. Ksenofono skribas en Κυρου παιδεια (Kyru paideia) (La edukado de Kiros):

„En malgrandaj urboj unu metiisto faras seĝojn kaj pordojn kaj plugilojn kaj tablojn, kaj ofte tiu sama metiisto konstruas domojn. Kaj eĉ tiam li estas kontenta se li trovas sufiĉe da laboro por vivteni sin. ... Kontraŭe, en grandaj urboj unu profesio ­ kaj ofte eĉ malpli ol tuta profesio ­ sufiĉas por vivteni unu personon.”

Interŝanĝo, mono kaj interezo

Koncerne interŝanĝon, monon, prezojn kaj valorojn, la pensoj ĉefe de Aristotelo en Politiko kaj en Etiko estas notitaj de la posteuloj. Kvankam oni opinias ke li havis intencon analizi, la moraleca karaktero de la teksto estas pli frapa.

Laŭ Aristotelo estas „nature” interŝanĝi unu konsumvaron kontraŭ alia konsumvaro. La amplekso de tia interŝanĝo ne transiras certajn limojn, ĉar la bezonoj de la homo estas limigitaj.

Interŝanĝoj, en kiuj mono estas uzata, ne estas naturaj. Tamen, vendi por akiri monon por povi aĉeti alian varon estas necesa formo de interŝanĝo. Pruntado de mono kontraŭ interezo estas perversa maniero akiri havaĵon, laŭ Aristotelo. Estas nature ke plantoj kaj brutoj, sed ne mono, plimultiĝas. Mono estas kreita por servi kiel interŝanĝilo, ne por plimultiĝi.

La negativan sintenon al interezo oni retrovas longan tempon poste. Oni trovas ĝin ĉe la skolastikuloj en la mezepoko, kaj ĝi longe pluvivis en la romkatolika eklezio, kie interezo estis konsiderata uzuro.

Jen unu ekzemplo de la longdaŭra influo de tiu eklezia sinteno: la malpermeso de interezo laŭ la kanona juro enpenetris la svedan mezepokan juron, sed poste ĝin anstataŭis malpermeso de interezo super certa nivelo. Laŭ la leĝaro de la jaro 1734, interezo ne superu 6 procentojn. Tiun ĉi malpermeson oni en 1864 modifis kaj en 1907 tute forigis. Tamen, ĝenerala malpermeso de uzuro restas en la nuna leĝaro. Tio signifas ke pruntokontrakto povas fariĝi nevalida aŭ esti ŝanĝita, se pruntodonanto ekspluatas delikatan situacion de la pruntoprenanto por postuli maljuste altan interezon.

La biblio

Grandparte la biblio estis skribita antaŭ ol aperis la jam menciitaj grekaj filozofoj. La biblio ja temas ne ĉefe pri ekonomio, sed ĝi tamen havas ekonomiajn elementojn. Pluraj similas al tiuj, kiujn ni trovis ĉe helenaj filozofoj, ekzemple la opinio pri interezo.

La baza biblia sinteno al interezo estas negativa laŭ la Malnova Testamento: „Se vi pruntedonos monon al iu el Mia popolo, al iu malriĉulo apud vi, ne estu por li premanto, ne metu sur lin procentojn” (Eliro 22:25). Simile: „Ne donu kreskige al via frato monon, nek manĝaĵon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige” (Readmono 23:19). En la Nova Testamento ne estas eksplicita malpermeso de interezo.

Aliaj ekonomiaj eroj temas pri labormoralo: „Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron ...” (Eliro 20:9-10, Readmono 5:13-14).

La problemo pri materia nesufiĉo rezultis el la origina peko. En la biblio tiu ĉi tipe ekonomia problemo estas solvata per diversaj metodoj, ne nur per streĉiga laboro. Unu metodo estas kredi. Ekzemple, dum la eliro el Egiptio Moseo demandas al Dio kion fari, ĉar la homoj grumblas pro manko de akvo. Dio diras, ke Moseo frapu rokon per sia bastono. Moseo frapas la rokon, li kredas ke tio helpos, kaj ­ vere ­ venas akvo el la roko (Eliro 17:1-7; kp. Nombroj 20:1-11).

Alia metodo, parenca al la unua, estas celi la regnon de Dio. Ni vidu ekzemplon de la nova testamento: „Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ: Kion ni surmetu? ĉar pri tio serĉas la nacianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion. Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi” (Sankta Mateo 6:31-33).

Tria metodo solvi la problemon pri nesufiĉo estas obei la leĝon, kiun donis Dio: „Observu do la ordonojn kaj la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por plenumi ilin. Kaj pro tio, ke vi aŭskultos tiujn regulojn kaj observos ilin, la Eternulo, via Dio, konservos al vi la interligon kaj la favorkorecon, pri kiuj Li ĵuris al viaj patroj; kaj Li amos vin kaj benos vin kaj multigos vin, kaj benos la frukton de via ventro kaj la frukton de via tero, vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon, la frukton de viaj bovinoj kaj la frukton de viaj ŝafinoj, sur la tero, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, ke li donos ĝin al vi” (Readmono 7:11-13).

La skolastikuloj

La skolastika pensado estas ofte rigardata kiel kunfandiĝo de tri spiritaj tradicioj. La unua estas la filozofio de Aristotelo, la dua estas la biblio kaj la tria estas la romana juro. La 13a jarcento signifas la apogeon, kaj Tomaso la Akvinano (1225-1274) estas la plej konata reprezentanto.

La skolastikuloj estis teologoj kaj filozofoj, kaj de tiu pozicio ili faris ekonomiajn eldirojn. Ili havis opiniojn pri, i.a., la justa prezo, interezo kaj la natura leĝaro.

La justa prezo, kiu videtiĝis jam ĉe Aristotelo, estis tia prezo, kia spontanee regus sur la merkato, se trompo kaj devigo ne ekzistus kaj la cirkonstancoj ĉiel estus normalaj. En moderna ekonomika lingvo ni povas diri, ke prezo sur merkato de kompleta konkurenco estus justa laŭ la skolastikuloj. Kontraŭe, monopolprezo ne estus justa, kaj monopoloj estus kondamnitaj.

La opinio pri la justa prezo kondukas al la opinio pri la interezo. Same kiel Aristotelo kaj la biblioverkistoj, la skolastikuloj havis negativan sintenon al interezo, kun kelkaj esceptoj. Estas nature uzi monon kiel interŝanĝilon, sed nenature ­ kaj esprimo de avareco ­ provi igi monon kreske generi sin.

La natura juro aŭ natura leĝaro estas alia problemaro super kiu la skolastikuloj laboris. La natura juro estas sistemo de juraj normoj, kies fundamento estas en la ordo de la objektoj mem kaj en la naturo de la homo. Tial la natura juro ne dependas de la volo de iu oficiala leĝodonanto.

La ideo pri natura juro troviĝis jam ĉe Aristotelo. Ĝi estis plue ellaborata de la skolastikuloj, kaj poste en la 17a jarcento de filozofoj kiel Samuel von Pufendorf kaj Hugo Grotius. La ekonomikistoj de la klasika skolo transprenis ĝin. Adam Smith rigardis ekzemple komercon kaj liberan elekton de profesio kiel naturajn rajtojn. La natura leĝaro estas en la fono ankaŭ de multe da nuntempa ekonomika diskutado.

Pli da moralo ol analizo

Ni resumu la ekonomian pensadon de la antikva epoko ĝis la skolastikuloj. En tiu frua pensado, ni trovas pli da informoj pri moralo kaj justeco ol pri rilatoj inter ekonomiaj faktoroj. Plej ofte oni skribis pri komercado kaj aliaj formoj de interŝanĝo. La produktado ludis malgrandan rolon en ekonomiaj tekstoj antaŭ la industria revolucio, sed ni vidis ke la problemo pri produktado ne tute mankis, ekzemple en la pritrakto de Platono kaj Ksenofono pri labordivido kaj specialiĝo.

La merkantilismo kaj la fiziokratia defianto

Tiu pensmaniero, al kiu oni donis la nomon merkantilismo, dominis kaj la ekonomikan kaj la ekonomi-politikan pensadon dum la 16a, 17a kaj la plimulto de la 18a jarcentoj. Meze de la 18a jarcento defiis ĝin la franca fiziokratismo, kaj poste ankaŭ la klasika skolo. La terminon système mercantile oni atribuas al la franca fiziokrato Mirabeau (1749-1791). Kelkajn jarojn poste, en 1776, la klasikulo Adam Smith uzis ĝin en Wealth of Nations (Riĉeco de nacioj), kie la merkantilismo estis severe kritikata.

La merkantilismo ne estas unueca skolo kiel la skolastiko en la 13a jarcento kaj la fiziokratismo fine de la 18a jarcento. Ĝi tamen havas kelkajn komunajn elementojn. Unu estas la intereso pri la komerca bilanco kaj pri ekonomia kreskado, kaj la plej multaj merkantilismaj aŭtoroj ne hezitis rekomendi detalan ŝtatan direktadon de la ekonomio por atingi la celojn.

Oni povas rimarki naciajn diferencojn koncerne la emfazon. Germanaj aŭtoroj ofte skribis pri publikaj financoj. En la franca merkantilismo ofte temis pri tio, kiel apogi kaj direkti la industrion ­ precipe dum la periodo post la mezo de la 17a jarcento, kiam Jean-Baptiste Colbert gvidis la ekonomian politikon. Oni volis apogi ĉefe importanstataŭigan industrion. Hispanaj merkantilistoj interesiĝis precipe pri la akiro de noblaj metaloj. Ilin interesis ankaŭ la proksima demando pri la komerca bilanco. Tiu ĉi estis grava ankaŭ por britaj kaj holandaj verkistoj.

Koncize oni povas diri, ke kun la merkantilismo la fokuso de ekonomiaj tekstoj iris de moralo kaj justeco al materia prospero. Ni konsideru kelkajn esencajn ecojn.

Unuiga sistemo

Pro la roma eklezio kaj la latina lingvo, kiu estis uzata en ĉiuj universitatoj, Eŭropo kulture estis sufiĉe unueca en la mezepoko. Alia estis la politika situacio. Tiukampe la malunueco estis granda.

La „regnoj” ofte konsistis el multegaj pli-malpli memstaraj unuiĝoj kun kastelaj sinjoroj, kiuj postulis impostojn kaj doganojn por si mem. Ekzemple tiu, kiu veturis sur Rejno de Bazelo al Kolonjo, devis fine de la 16a jarcento doganpagi je 31 lokoj, t.e. averaĝe en ĉiu 15a kilometro. La merkantilismo laboris kontraŭ tia malunueco kaj por centralizado. La limoj de la ŝtato determinu unuecan teritorion.

Potenco kaj prospero

Kiel la ŝtato traktu la ekonomiajn fortojn? Laŭ merkantilisma opinio la ekonomia aktiveco celu plifortigon de la potenco de la propra ŝtato. Ĉi tio estas ofte rigardata kiel la centra celo de la merkantilismo.

Alia merkantilisma celo, kiun emfazis postaj verkistoj, estis la prospero. Temis pli pri prospero de la reĝo kaj de la komerca elito ol riĉeco de la vastaj tavoloj de la popolo. La sekvaj punktoj rilatas al la kaŭzoj de la potenco kaj prospero de la propra ŝtato, laŭ merkantilisma opinio.

Protektismo

La eksporto estis favorata. Nia importo eble povus esti rimedo por eksterlandanoj pagi por nia eksporto, sed estus pli bone, se ili pagus per ora aŭ arĝenta mono. Importon oni ofte konsideris maldezirinda. Ĝi estu malgranda pere de diversaj protektismaj rimedoj. Tiel oni havus avantaĝan eksportpluson. La anglo Thomas Mun esprimis tion en la jena maniero en konata libro de la jaro 1630 titolita England's Treasure by Forraign Trade (La trezoro de Anglio per eksterlanda komerco): „La ordinara rimedo pligrandigi niajn prosperon kaj trezoron estas la eksterlanda komerco, je kiu ni devas ĉiam observi tiun ĉi regulon: ĉiujare vendi al fremduloj laŭ valoro pli ol ni konsumas de iliaj produktoj.”

Troviĝis diversaj faktoroj malantaŭ tia sinteno. Unu estis la primitiva ideo, ke la riĉaĵo de lando konsistas nur el ties akumulitaj trezoroj de mono, oro kaj arĝento. Adam Smith kritikas tiun ideon, kaj ĝi apenaŭ aperas en sia simpla formo ĉe la lastaj merkantilistoj. Alia faktoro estis la ideo, ke reduktante la importon, oni plifaciligus la situacion por enlandaj produktantoj, kaj sekve la senlaboreco malgrandiĝus.

La opinio pri eksporto kaj importo ŝanĝiĝis fine de la merkantilisma epoko. En la 18a jarcento pluraj merkantilismaj verkistoj parolas pri la reciproka utilo de komerco; do ankaŭ la importo povus esti utila. Malantaŭ ĉi tio oni povas percepti pensojn pri internacia labordivido kaj pri la nenatura kaj malebla okazo, ke ĉiuj nur vendus kaj neniuj aĉetus.

La defio de la fiziokratoj

La fiziokratismo havis sian centron en Francio. Ofte 1756 estas konsiderata ĝia komenca jaro, ĉar tiam la gvida persono François Quesnay (1694-1774) publikigis siajn unuajn ekonomiajn artikolojn en la granda enciklopedio de Diderot kaj d'Alambert. Ĝi daŭris nur proksimume du jardekojn.

La fiziokratismo povas esti rigardata kaj kiel reakcio kontraŭ la merkantilismo kaj kiel rezulto de ĝenerala agromanio en Eŭropo fine de la 18a jarcento. La vorto fiziokratio originas el la greka kaj signifas proksimume naturpovon. Tio indikas la sintenon de la fiziokratoj. Ili tamen ne mem uzis la terminon fiziokratoj, sed ĝenerale nomis sin les économistes (la ekonomikistoj). La grupo estas ofte konsiderata la unua vera ekonomika skolo, kun propra revuo kaj regulaj kunvenoj. Kelkfoje la fiziokratoj estas rigardataj eĉ kiel sekto, ĉar ili estis tre firme ligitaj al sia gvidanto Quesnay.

Natura ordo

La fiziokratoj kredis je „natura ordo” en la naturo kaj la socio. Ĉar la leĝofarado estis malbona, estis diferenco inter la efektiva ordo en la socio kaj la natura ordo. La ĉefa difekto estis la merkantilisma politiko kun ties diversaj formoj de subteno por la industrio kaj la eksporto, je kosto de la agrikulturo kaj la konsumado. La natura ordo devus esti restarigita per la forigo de la malbonaj leĝoj. Privata posedado apartenis al la natura ordo. Ĝi estis necesa por allogi la laboron, kiu estis necesa por la prospero de la socio.

Kiam la natura ordo regas, la fiziokratoj trovas harmonion inter diversaj interesoj. „La mirindeco de bonorda socio estas, ke ĉiu laboras por aliaj, kiam li kredas ke li laboras por si mem”, diras Quesnay. Tiun ĉi penson ni poste retrovos en la „nevidebla mano” de Adam Smith, kaj ĝi estas fundamento de la ekonomia liberalismo.

Nur agrikulturo povas doni pozitivan netan rezulton

La agrikulturo havis centran pozicion en la fiziokrata pensado. Ĝi estis la sola branĉo de la ekonomio, kiu povis doni pozitivan netan rezulton.

Eroj de tiu ĉi ideo estas troveblaj ankaŭ en merkantilisma literaturo, sed la fiziokratoj emfazis, ke por atingi pozitivan netan rezulton, la agrikulturo postulas sufiĉe da realkapitalo en la formo de tirbestoj, brutoj kaj iloj. Tiam oni povus ricevi rikoltojn, kiuj sufiĉas ne nur por resemado kaj por nutri la terkulturiston kaj liajn dungitojn, sed ankaŭ por nutri la terposedantan klason, kiu mem ne prilaboras la teron sed farmigas ĝin.

Oni opiniis, ke la kapablo de la agrikulturo doni pozitivan netan rezulton estas malhelpata de la merkantilismo. Agrikulturo en plena prospero estu restarigata. Oni ne imagas daŭran ekonomian kreskadon, post kiam tiu celo estos atingita.

Agrikulturo povas esti nete produktiva, dum industrioj kaj metioj estas sterilaj en la senco, ke la valoro de iliaj produktaĵoj ne superas la valoron de la „ingrediencoj” konsistantaj el krudmaterialo kaj aliaj produktiloj kaj vivrimedoj de la laboristoj. Sekve, ŝtata imposto estu metata nur sur la netan rezulton de la agrikulturo, t.e. sur la renton, kiun la terposedantoj akiras farmigante la teron.

Daŭrigita en la numeroj de MONATO de 2001

Bo SANDELIN

Merkantilismo estas movado en la ekonomia politiko dum la dua duono de la 17a kaj la unua duono de la 18a jarcento, kiu pledis por fortaj progresigo kaj protektado de nacia komerco kaj industrio. Oni strebis al plejeble granda pluso en la komerca kaj pagbilancoj por akiri oron, kiun urĝe bezonis tiuj eŭropaj landoj kiuj ne havis proprajn orminojn (IKEV).
Ekonomiko estas scienco kiu havas la taskon priskribi, klarigi kaj apliki la leĝojn aŭ laŭleĝecojn kiuj ekzistas en la interligoj inter la diversaj ekonomiaj fenomenoj. Ĉi-rilate oni parolas pri priskriba, teoria kaj aplikata ekonomiko (IKEV).
Ekonomio estas la situacio de komunumo aŭ ŝtato el la vidpunkto de ĝia riĉeco kaj materia prosperado (IKEV).

Valida XHTML 1.0! Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 20 aprilo 2001