Monato

TEKSTOTRAKTADO

Sidiĝu kaj tajpu!

En marto de la jaro 1993 la aŭtoro prezentis en MONATO artikolon titolitan „Unikodo aŭ unikorno?”. Li iomete dubis pri tio, ĉu la enkonduko de Unikodo aŭtomate solvos ĉiujn skribproblemojn rilate Esperanton sur personaj komputiloj. Intertempe preskaŭ sep jaroj preterpasis — en la komputila mondo jen plurgeneracia tempodaŭro. Do hodiaŭ liveriĝu aktuala kaj preciza respondo pri la eventuala unikorneco de Unikodo. Ĉu ĝi reale iel efektivigis, ke oni povas antaŭ hodiaŭa persona komputilo simple sidiĝi kaj tajpi Esperanton?

Sed unuapaŝe kelkaj bazaĵoj. Kodo en komputiko estas interkonsentita ligo de signifoj al specifaj numeroj. Rilate tekston temas pri la ligo de signo — ekz. litero aŭ cifero — al specifa numero, aŭ kodero, kiel la fakulo prefere formulas tion. Fakte komputiloj traktas nur numerojn kaj scias vere nenion pri alfabetoj. Do ankaŭ datuminterŝanĝe interŝanĝiĝas nur vicoj de numeroj. Se temas pri tekstaj datumoj, estas evidente necese, ke la komunikantoj uzu por la sendado kaj la ricevado komunan kodon.

Kiom da koderoj?

Kodoj povas esti malsame ampleksaj. Ekzemple, dum jaroj kodoj kun nur 256 koderoj — do koderoj de 0 ĝis 255 - estis kutimaj. Tia kodo sufiĉas por enteni la ciferojn de 0 ĝis 9, la anglan alfabeton majuskle kaj minuskle de A ĝis Z, kelkajn interpunkciajn signojn kaj — nun venas la problemo — la supersignajn literojn kaj kelkajn aldonajn specialaĵojn por nur relative malgranda lingvogrupo. Plej ofte temis pri suma spaco por deko da lingvoj. Se oni volis uzi lingvon ekster la deko, oni devis uzi alian kodon por alia lingvodeko. Aliflanke pri kelkaj lingvoj tia 256-kodera kodo plene fiaskis, ĉar la lingvo nur por si mem bezonas jam milojn da signoj — tiel la ĉina.

La solvon por ĉiuj ĉi problemoj alportis la kodego Unikodo, kiu jam en sia praformo liveris 256*256 = 65536 koderojn. Hodiaŭ ĝi havas en unu sola kodo spacon por la signaroj de ĉiuj homaj lingvoj — estintaj kaj estantaj. En Unikodo oni jam difinis la koderojn por la signoj de praktike ĉiuj estantaj lingvoj — inkluzive la ĉinan kaj la japanan. Ĝisdate ankoraŭ ne difiniĝis la koderoj por la estintaj lingvoj — ekzemple koderoj por la ĉirkaŭ 5000 antikvaj egiptaj hieroglifoj. Sed eĉ post kiam ĉiuj konataj lingvoj havos siajn difinojn, plu restos libera spaco.

Ĉu bona feino?

En Unikodo estas ankaŭ difinoj por niaj modestaj bezonoj — nome 12 koderoj por la majusklaj kaj minusklaj supersignaĵoj „ĉ”, „ĝ”, „ĥ”, „ĵ”, „ŝ” kaj „ŭ”. Ĉe tio eble surprizos, ke la esperanta movado mem neniam petis la unikodajn instancojn pri tia inkluzivo. Laŭŝajne iu bona feino simple enmetis niajn signojn, supozeble eĉ ne sciante, por kiu lingvo ili estu. Temis pli probable pri simpla heredaĵo de la du antaŭaj ISO-kodoj por Esperanto — nome ISO 6937 (Teletex) kaj ISO 8859-3 (Latino 3) — kiuj same subtenis Esperanton danke al alia bona feino, supozeble intertempe iomete pli aĝa kaj emeritiĝinta membro de ŝia specio. La vero estas, ke jam en 1980 ekzistis la unua ISO-kodo por Esperanto. Do oficialaj internacie normigitaj kodoj por nia lingvo neniam ajn mankis. Tre bedaŭrinde la esperantistaro nur tre malfrue ekkonsciis pri tio, kaj ĝiaj oficialaj instancoj neniam iel normkomitate okupiĝis pri la enkodado de Esperanto. La malavano de UEA pri tio estas preskaŭ proverba.

Praktike enuziĝis en Esperantujo plej ofte nenormaj kodoj — ekzemple de Eventoj, de Ĉapelilo. Se entute laŭ normo, laŭ la ĝenerale malbone subtenata kodo Latino 3. Aŭ oni rezignis pri solvo kaj uzis substituajn sensupersignajn kodojn — ekzemple la h-kodon de Zamenhofo aŭ la aĉan iksan kodon, kiu eĉ ĝis hodiaŭ plu hantas kelkajn esperantajn regionojn de Interreto.

Montriĝis, ke mankas ĉe ni forta kaj kompetenta centra instanco por normigi la tuton kaj eĉ — kia vana sopiro! - liveri centran solvon por skribi, presi kaj komuniki la lingvon Esperanto. Rezulte - kiom da esperantistoj, tiom da solvoj, kaj des pli multe da malŝparo de tempo kaj mono por reinventitaj bicikloj. Unue la esperanta tekstotraktilo Ĉapelilo iugrade sukcesis starigi modestan iomete pli komunan bazon, kvankam nur inter kelkaj centoj da vindozaj esperantistoj kun sufiĉe da mono en la monujo.

Ĉe Unikodo statas tamen iomete alie. Unue, ĝi venas al ni donace. Due, ĝi estas ne iu mondfora specife esperanta afereto, sed mondvasta oficiala internacia solvo por ĉiuj konataj homaj lingvoj. Do Esperanto en ĝi rolas vere nur tute hazarde kaj maksimume dekmilone.

Ĉu tubero en la afero?

Sed ĉu havi bonan kodon jam solvas ĉion? Ĉu ne eble estas iu tubero en la afero? Fakte komence jes, sed hodiaŭ ne plu. Nome, vere ne sufiĉas simple havi kodon; oni bezonas ankaŭ komputilojn, kaj programojn, kiuj kapablas utiligi ĝin. Aldone oni bezonas tiparojn por tipografie prezenti la signojn de la kodo. Jen la perantoj inter la kodo kaj ekrano aŭ presilo. Ili tradukas la numeron de la kodero en celatan signobildon. Ĝuste ĉio ĉi por Unikodo longdaŭre ankoraŭ ne estis havebla. Nur por Latino 3 oni relative frue disponis almenaŭ pri la plej necesaj rimedoj.

La unua entrepreno, kiu enkondukis grandskale Unikodon en siajn produktojn estis la fifama firmao Mikrosofto. Ĝia mastruma sistemo Vindozo NT estis jam de la komenco unikoda, kaj ankaŭ Vindozo 95 jam kapablis pri ĝi. Tamen vere ĉiuaspekte unikodkapabla estis unue Vindozo 98 kun sia tiame aktuala programaro.

Hodiaŭ praktike ĉio nova de Mikrosofto kapablas pri Unikodo — ekzemple ĉiuj produktoj el la Mikrosofta Oficejo („Microsoft Office”), la krozilo Interreta Esplorilo („Internet Explorer”), kaj la retpoŝtilo/forumilo Aŭtluko Ekspresa („Outlook Express”). Aldoniĝas amaso da senkostaj unikodaj trutajpaj tiparoj, ĉiuj kapablaj pri niaj esperantaj signoj. Cetere, tiu lasta punkto neniel estas memkompreneblaĵo. Nome, ne ĉiu unikoda tiparo havas signobildojn por ĉiuj koderoj; ekzemple, plej ofte mankas la ĉinaj signoj kaj eble ankaŭ la arabaj. Tamen, tre feliĉe niaj esperantaj signoj praktike ĉiam ĉeestas. Do antaŭ kelkaj jaroj komenciĝis speco de komputila paradizo por Esperanto kaj ties uzantoj.

Kio pri E-klavaro?

Sed spite al Unikodo restis unu ĝenaĵo. Mikrosofto en sia Vindozo ne disponigas al ni klavararanĝon por klavi la 12 necesajn esperantajn specialaĵojn laŭ la kunliverita Unikodo. Alivorte ne ekzistas specife esperanta klavaro en la vindoza medio, kaj verdire difini klavaran aranĝon por esperantistoj estas tikla afero. Ĝi estu ĉiam dorsosake de nacia aranĝo, kiel en aliaj ĉi-platformaj artikoloj jam sufiĉe ofte estis klarigate. Ĉiuokaze, kiel ajn oni volas klavi, por atingi akcepteblan komforton necesas aŭ pretigi kelkajn makroojn en la uzotaj vindozaj programoj, aŭ, ege pli bone, instali la senkostan programeton „Ek” (atingebla interalie tra la aŭtora TTT-ejo).

Tiu senkosta programeto de Jurio Finkel disponigas ĉiujn popularajn klavadmetodojn por Esperanto (inkluzive la tiel nomatan E-klavaron konatan de Ĉapelilo) kaj — tre grave — kromfunkcie finagordas Vindozon por la uzado de Esperanto per Unikodo en ĉiuj vindozaj programoj. Tiu fina agordo fakte rilatas al Latino 3 kaj nur nerekte al Unikodo. Ĉiuokaze, post la instalo de „Ek” Vindozo tute senĝene aŭtomate tradukas inter la 8-bita Latino 3 kaj la 16-bita Unikodo. Jen iomete komplika malfacile klarigebla necesaĵo. Verdire Vindozo devas servi samtempe al du malsamaj mondoj — al la nova unikoda, kaj al la malnova ne-unikoda, al kiu okaze de Esperanto apartenas la kodo Latino 3. Efektive estas tiel, ke en Vindozo 98 klavaro por Esperanto devas ruliĝi latin-3-e por sukcesi. Tiuj ĉi agordoj pozitive efikas ne nur por tekstotraktaj kaj presaj aferoj, sed ankaŭ por laŭnormaj retpoŝto, TTT kaj forumado. Ĉio ĉi, kion la aŭtoro priskribis, preskaŭ sencime ruliĝas jam de ĉirkaŭ tri jaroj.

Kiel skani Esperanton?

Parenteze, ankaŭ skani Esperanton ne estas problemo en vindoza medio. Por tio taŭgas la jam de pluraj jaroj mondvaste konata tre profesia hungara programo Recognita Plus, kiu kapablas literekkoni ankaŭ esperantajn specialaĵojn. Tiu programo, kvankam eĉ en la aktuala versio 5.0 interne ankoraŭ ne-unikoda, povas senprobleme eksporti la ekkonitan tekston en Unikodo, aŭ post kelkaj agordoj eĉ en ĉapelila kodo, se oni tion preferas. Cetere, elskatole ĝi kapablas pri la nenorma kodo de Eventoj.

Por kompletigi la literekkonan komforton mankas tamen esperanta literumilo por poste traserĉi la skanaĵon pri misskanoj, afero nepre necesa. Unikode tio tamen poste eblas per akompana uzo de la senkosta unikoda redaktilo „UniRed”, same de Jurio Finkel. Tiu entenas potencan esperantan literumilon kaj havas kelkajn vere pintajn pliajn propraĵojn. Simile statas pri la senkosta unikoda redaktilo „Simred” de Klivo, kiu danke al la uzo de la programlingvo Javo ruliĝas ankaŭ en ne-vindozaj sistemoj. Memkompreneble ankaŭ la esperanta tekstotraktilo Ĉapelilo konvenas por literume kontroli la skanaĵon. Ĉapelilo, mem interne ne-unikoda, kapablas poste eksporti la korektitan skanaĵon en Unikodo.

Ĉu ni ne danku al Mikrosofto?

Koncize, Unikodo en la vindoza medio jam de ĉirkaŭ tri jaroj bonege ruliĝas — de la skanilo ĝis la presilo. Ĝi same bone funkcias datuminterŝanĝe inter unikodkapablaj komputiloj kaj en TTT. Ke Unikodo ruliĝas, signifas ĉi-okaze, ke inter multaj aliaj lingvoj ankaŭ Esperanto ruliĝas — nome perfekte supersigne kaj laŭ tre grava internacia normo. Do ĉiuj aktualaj mikrosoftaj vindozaj programoj jam kerne kapablas pri Esperanto. Per instalo de „Ek” ĉiu programo ricevas la aliokaze mankantan esperantan klavaron.

Problemoj restas nur ekster la mikrosofta mondo — ekzemple rilate ne-mikrosoftajn krozilojn kaj retpoŝtilojn por Vindozo, aŭ programoj baze de aliaj mastrumaj sistemoj kiel Linukso aŭ tiu de Makintoŝo. Ambaŭokaze nur partaj solvoj por Unikodo estas haveblaj, kaj tre bedaŭrinde necesas multe da umado ĉi-medie por eĉ nur parte sukcesi. Se hazarde la plej novaj mikrosoftaj produktoj estas en la aliaj medioj haveblaj, kaj iugrade tiel estas, tiuj funkcias ankaŭ unikode kaj sekve taŭgas ankaŭ por Esperanto.

La merkata frakcio de Mikrosofto koncerne komputilojn por oficejlabora kaj hejma uzadoj estas ĉirkaŭ 80 % ĝis 90 %. Preskaŭ ĉio mikrosofta estas jam unikoda. Do Unikodo restis por ni esperantistoj certe ne iu mita unikorno; male, temas pri jam tre firme establita realaĵo. Danke al Unikodo kaj Vindozo ĉio rilate Esperanton — kaj eble ege pli grave, ĉio rilate centon da aliaj malfortaj lingvoj — funkcias praktike elskatole. Okaze de nia Esperanto ne necesas iel aldone elspezi monon por komputile perfekte uzi ĝin. Evidente „elskatole” signifas ĉi-terene „el mikrosofta skatolo”: fakto, kiun ne ĉiu esperantisto same entuziasme akceptas.

Ĉu reformi nian alfabeton?

Estas sufiĉe da bonaj kialoj profesie ne uzi mikrosoftaĵojn, kaj certe ne ĉiu povas aĉeti komputilon nur por hejma hobia uzo. Tamen tiuj, kiuj nur pro obstino ne volas uzi mikrosoftajn produktojn por Esperanto, kaj tiaj vere ekzistas, eble konsideru mem liveri la necesajn alternativajn solvojn, anstataŭ iel alie ĉi-terene en niaj revuoj kaj sur la tabloj de niaj libroservoj maksimume stultumi.

Bedaŭrinde kelkaj inter ni elektis la duan vojon, nome maksimume stultumi, preferante propagandi mortnaskitajn reformalfabetajn projektojn ol serioze okupiĝi pri konvenaj komputilaj solvoj por nia lingvo. Oni fakte eĉ prikalumnias komputilbazajn iniciatojn.

Tipan ekzemplon por tia devojiĝo liveras la „Panoramo de la Universala Skribo” de Jon Walter Yung, alivorte de AEIOU, kies ĉefprotagonisto, la forvaporiĝinta fantoma tamen UEA-konthava Yannic Gicquel — jen kaŝnome la eks-akademiestro André Albault — jam de jaroj bombadas la aŭtoron de tiu ĉi artikolo per siaj „sidiju kai taipu”-pamfletoj kaj aliaj NHA-strangaĵoj. Aldoniĝas al tio liaj alirevuaj ataketoj kontraŭ Ĉapelilo — nome pro tio, ke tiu produkto jam en 1995 ebligis eĉ al komputilaj laikoj uzi la zamenhofajn supersignojn en vindozaj komputiloj kaj tiel — laŭ li — „baras la progreson de Esperanto”.

Kion diri pri tia stranga aserto? Supozeble iuj Esperanto-stranguloj baldaŭ manifestacios kontraŭ la centrejo de Mikrosofto pro tio, ke ĝi entute enkondukis Unikodon. Ĝuste tiu kulmina kodo nun fine starigas en komputiloj veran lingvan demokration, eĉ por malfortaj lingvoj. Tamen laŭ la albaŭltaj azenaĵoj Unikodo pro la akcidenta kunlivero de niaj supersignaĵoj ne progresigas, sed malprogresigas Esperanton!

Pri lingva demokratio la Esperanto-movado babilas jam de jaroj. Ŝajnas, ke malgraŭ tio ĝi plene malkapablas ekkoni lingvan demokration, kiam tiu kvazaŭ enkarniĝas rekte antaŭ ĝia nazo, tamen tute hazarde vestita iomete rigide en helgrize lakita komputilskatola ladlameno.

Ĉu verko de la diablo?

Ĉiuokaze, tiu ĉi artikolo estu jam delonge prokrastiĝinta paŝo celanta iomete remalnodi la tordaĵojn aliloke disvastigitajn kaj eble jam mezureble damaĝintajn la publikan imagon pri la Esperanto-taŭgo de modernaj personaj komputiloj kaj la personkomputila taŭgo de Esperanto. Bedaŭrinde nek ĝenerale la esperantistoj, nek UEA, nek tute speciale niaj akademianoj estas iel ajn avanaj pri komputilaj aferoj. Jam dum dudek jaroj oni ronke tradormis ĉiujn komputilterenajn progresojn, kiuj tuŝis Esperanton. Tio eble okazis iomete laŭ la maksimo „komputiloj estas la verko de la diablo”. Hodiaŭ ŝajnas regi pli moderna varianto de tio. Estas ne plu komputiloj la verko de la diablo, sed nur la porkomputilaj produktoj de Mikrosofto. Sekve por kelkaj la diablo havas eĉ novan nomon: „Bill Gates”.

Do por la plej obstinaj kontraŭmikrosoftuloj inter ni estus eble konvene kunmencii, ke jam nun estas ekkoneble, ke aliaj produktantoj de komputilaj programoj baldaŭ sekvos la mikrosoftan ekzemplon. Multaj malfruiĝintoj intertempe jam preparas siajn unuajn unikodajn programversiojn, do Mikrosofto ne restos sola kun Unikodo.

Ĉu solvoj ankaŭ aliloke?

Lastvice estas raportinde, ke pluraj esperantistoj jam okupiĝas pri konvenaj esperantigoj de diversaj partoj de Linukso, do ne ĉiuj estas senfaraj aŭ misfaraj en nia komputila angulo. Aliflanke Vindozo jam de kvin jaroj ricevis sian Ĉapelilon, kaj ekde tri jaroj la giganta Mikrosofto eĉ mem liveras al ni ilaron por Esperanto. Ŝajnas, ke ĉi-momente nur makintoŝe ĉio stagnas.

La vera avantaĝo de Unikodo estas ne la eblo uzi Esperanton, sed la eblo miksi laŭplaĉe plurajn egale kiujn lingvojn en unu sama dokumento per unu sama kodo. Aldone ĝi estas integra parto de la normo XML — normo por produkt-sendepende registri tekston en komputiloj. Nek Unikodo nek XML venis de Mikrosofto, kaj ambaŭ estas iugrade eĉ kontraŭ la interesoj de Mikrosofto. Malgraŭ tio Mikrosofto estis la unua entrepreno, kiu ne nur realigis, sed ankaŭ eĉ mondvaste disvastigis tiujn normojn baze de sia produktopaletro.

Ĉiuokaze jen la situacio en la unua jaro de la nova jarmilo. Do almenaŭ antaŭ komputilo kun la tre populara vindoza mastruma sistemo oni povas hodiaŭ vere simple sidiĝi kaj tajpi — cetere ankaŭ ne instalinte specialan Esperanto-klavaron. Nome oni povas senprobleme elekti la specialajn signojn por Esperanto per la muso rekte en la tekstotraktilo Mikrosofta Virdo („Microsoft Word”). Presi same ne problemas. Posta vizito ĉe esperanta unikoda TTT-ejo helpe de Mikrosofta Interreta Esplorilo („Microsoft Internet Explorer”) montros perfekte ĉiujn supersignojn kaj, se hazarde alvenos unikoda retpoŝtaĵo en Esperanto, en Mikrosofta Aŭtluko Ekspresa („Microsoft Outlook Express”) supersigne ĉio same perfektos. Iujn esperantajn adreslistojn oni povas administri per Mikrosofta Ekcelo („Microsoft Excel”). Sen iuj specialaj poresperantaj instaladoj ĉio ĉi tuj funkcias — eĉ en la komputilo de neesperantista najbaro. Evidente tiu eldiro validas nur pri Esperanto en Unikodo, ne pri Esperanto en la nun malaktualiĝinta Latino 3.

Do ni ĝoje ekkriu — iomete libere reinterpretante la sloganon de AEIOU: „Sidiĝu mikrosofte kaj tajpu zamenhofe!”

PEJNO Simono


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2001