Monato

Neniu ajn papilio

La rubriko "libroj" sinkas. Post vera juvelo pri la lasta poemaro de Neves, ŝajne verkita de kunlaborinto de La Esperantisto, MONATO sukcesis superi sin per neimagebla komentario pri "Neniu ajn papilio" (MONATO, 2001/1, p. 31). Tuj okulfrapas la nekompetenteco de la recenzinto pro lia nula kono de la antaŭa verkaro de Steele kaj, sekve, de la nuntempa Esperanto-prozo. Krom tio, se la ulo plenigas duonon de sia komentario pri majuskligoj, vorto-divido kaj (post pli ol 120 jaroj da Esperanto!) taksas eraro neesperantigi ĉiujn proprajn nomojn, oni demandas sin, kial la koncerna redaktoro ne forbalais almenaŭ ĉi duonon. La alia duono almenaŭ taŭgus por loka bulteneto, sed por unu el la ĉefaj gazetoj nialingvaj, ĝi estas skandale subnivela.

Hèctor ALÒS I FONT, Katalunio

N.d.l.r.: Ni lasas "pli ol 120 jaroj" kiel poetan troigon!


Valida XHTML 1.0! Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 9 marto 2001