Monato

REAGO

La hungara ­ lingvo bonfarta

Kiel hungaro vivanta en Nederlando, mi profunde ŝokiĝis pro la titola supozo, ke la hungara estas "lingvo agonianta" (MONATO 2/2001, p. 19). Ĉu do mi, kaj ĉ. 15 milionoj da miaj samlingvanoj, ĉiutage parolas lingvon proksiman al formorto? Leginte la artikoleton, mi tamen regajnis la trankvilon: mian konstantan (kaj grandparte perkomputilan!) sperton pri la bonfarto de la hungara lingvo neniel kontraŭas ĉi tiu malkohera plendaro de Karlo Juhász, kiu egaligas la fenomenon lingvo ­ kies esenco estas parolo ­ al ties konvencia registromaniero skriba. Eĉ se komputiloj rifuzus ĉiujn supersignitajn hungarajn literojn (kio ne okazas, ĉar iel mi sukcesas tajpi, retpoŝti ktp hungare), tio havus minimuman, se entute ian, efikon sur la hungaran lingvon.

La vera danĝero ĉi-kampa estas ke, laŭ konstato de fakuloj, funkcia nelegipovo ja kreskas en Hungario ­ kvankam ne signife pli ol alilande. Aliflanke, aŭtoritatulo kiel lingvisto György Szépe [djerdj sepe] esperas ke "paralele al la disvastiĝo de teknikaj rimedoj, la nivelo de la hungara skribkulturo kreskos, sed ĝi estos malsama ol antaŭe" (en: La hungara lingvo en la informadika erao, Budapeŝto: Hungara Akademio de Sciencoj, 1999).

Plia malutilo de ĉi tiu malplena retoriko pri la hungara kiel mort-proksima lingvo estas forturni la atenton de tiuj miloj da lingvoj tutmonde kiuj ja sursojlas al formorto. Feliĉe, lastatempe lingvistoj komencis atenti ĉi tiun hekatombon kaj atentigi pri ĝi: legu ekz. Claude Hagège, Halte à la mort des langues ("Haltigu la lingvomorton", Paris: Odile Jacob, 2000); Daniel Nettle, Suzaine Romaine, Vanishing Voices ("Malaperantaj voĉoj", Oxford: University Press, 2000); David Crystal, Language Death ("Lingvomorto", Cambridge: University Press, 2000).

ERTL István


Valida XHTML 1.0! Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 21 marto 2001