MONATO

Lingvo

LA ŜETLANDA

Malaperanta lingva heredaĵo

Unu el la pli ĝojigaj aspektoj de la disvolviĝantaj rilatoj inter la landoj de Eŭropo estas revekiĝanta konscio pri la kultura kaj lingva riĉeco de la popoloj de tiu kontinento. Samtempe, tamen, oni konstatas la malĝojan fakton, ke granda parto de tiu trezoro estas severe endanĝeriĝinta, precipe kiam temas pri lingvoj, kiuj nun estas minoritataj, kvankam kelkaj iam estis idiomoj de plimultoj.

Dum diversaj kongresoj de esperantistoj, tiuj havis okazon partopreni enkondukajn kursetojn pri tiaj minoritataj lingvoj.

Por entuziasmuloj pri la lingvoj de la homaro, regionaj idiomoj kaj dialektoj ofte estas pli interesaj, pro tio, ke ili estas malpli konataj ol la nacilingvoj instruataj en la lernejoj aŭ aŭdataj en kinejoj kaj radisendaĵoj, do pli freŝaj kaj unikaj. Tiel, en Prago, en la jaro 1996, mi ĉeestis prelegon de John Wells pri la kimra lingvo; en 1998, en Montpeliero, mi partoprenis kurseton pri la bela langvedoka, kaj ankaŭ aŭskultis prelegon pri la berbera lingvo de norda Afriko. Dum berlina kongreso, en 1999, mi ĉeestis kurseton pri la soraba, slava lingvo parolata de malplimulto en orienta Germanio.

Ŝetlanda insulo

En la sesdekaj jaroj, mi loĝis dumtempe kun mia familio, sur eta insulo nomata Fair Isle (Frisle [frajl] en la insula dialekto), kiu estas parto de la ŝetlanda insularo. Tiam, ĉiu ŝetlandano, ĉu juna, ĉu maljuna, parolis la ŝetlandan. Mi rememoras, ke iam mi devis viziti la oficejon de la ŝetlanda regiona fako pri edukado, kaj dum atendo mi aŭskultis la vicĉefon de la instanco parolantan telefone. Kvankam je mia eniro, li alparolis min en normala angla, ĉe la telefono li uzis la ŝetlandan. Al anglalingvanoj, ĝi sonas iom maledukita aŭ infaneca ĉar, ekzemple, oni uzas singularan formon de la verbo esti kun plurala substantivo aŭ pronomo. Parolante la anglan, edukita plenkreskulo ne faras tion, kio estas rigardata kiel gramatika eraro.

La normigita angla aplikas laŭ la diversaj personaj pronomoj, malsamajn finaĵojn al la verbo, tiele: I am, (thou art), he is, you are, ktp. (Komparu la esperantan verbon: „mi estas, vi estas, li estas ...” kaj la modernan norvegan: jeg er, du er, han er ...) Plie, la ŝetlandanoj ne uzas la „lispan” sonon th, kvankam ĝi ekzistis en la antikva ŝetlanda, kiel ankoraŭ en la moderna islanda. Do, ekzemple, anstataŭ la angla: Are you in the church? („Ĉu vi estas en la preĝejo?”), ili diras, Is du in da kirk? Plie, la ŝetlanda prononcmaniero estas tute ne angla, sed skandinava, do apenaŭ, aŭ tute ne, komprenata de angloj. Aliflanke, post iom da tempo, skotoj alkutimiĝas al la ŝetlanda, ĉar la plimulto de la aktuala vortaro estas komuna al malaltejaj skotaj dialektoj, kaj ne malmulte da vortoj (kvankam ne la samaj kiel en la skota) estas uzataj en la gaela (kelta) lingvo. La lastaj estas precipe maraj kaj ŝipaj terminoj, dum la skotdevenaj estas pli teraj kaj hejmaj. Faŭna terminaro inkludas diversajn skandinavajn vortojn nekonatajn en la angla lingvo aŭ en la skotaj dialektoj.

En la pasinta jarcento, feroa fakulo, Jakob Jakobsen trovis pli ol 10 000 skandinavajn vortojn ekzistantajn ankoraŭ en la ŝetlanda. Malmultaj el tiu listo nun estas uzataj aŭ komprenataj de ŝetlandanoj. Tamen, la insulanoj rigardas sian idiomon kiel skandinavan, ne skotan lingvon. Ĉu oni nomu ĝin „lingvo” aŭ „dialekto” estas subjektiva kaj seninteresa afero.

La fonetika gamo de la ŝetlanda estas sufiĉe vasta. Ĝi enhavas almenaŭ 12 malsamajn vokalajn sonojn, kompare kun la ĉeflandaj skotaj dialektoj, el kiuj kelkaj havas nur 9. Tiuj sonoj estas tute malsimilaj al la anglaj.

Specimeno: Poemo de Jamieson

Sube, troviĝas specimeno de la aktuala ŝetlanda: poemo de insulana verkisto Robert Alan Jamieson [ĝejmison]. (Malkiel la plimulto da poetoj de la 20a jarcento, kiuj imitas anglan aŭ skotan skribmanieron, Jamieson literumas kelkajn vortojn laŭ skandinava sistemo: li uzas, ekzemple, la ligaturon æ. Tia skandinava literumado estas tendenco inter modernaj ŝetlandaj aŭtoroj, sed ili ne interkonsentas pri uzendaj skandinavaj literoj. Iuj preferas norvegajn/danajn literojn, ekzemple strekita o (ø), dum aliaj uzas svedan/islandan ö. Jen la menciitaj versaĵoj de Jamieson, kun traduko en Esperanton:

At Da Eela (Ĉe la Fiŝkaptejo)

Æ fyn nyght Lyn fyshin Wie sum oda aald men, Lissnin t'stoaries As sjærp as da sie ær A hjook slips his grip, Kuts trow wiet skjin, Tærs his toom opin An he fiels da saat byt. Haalt fae da depts, piltiks1 sprikkil, glissin, Glæpin fir waatir, Gills flaapin, die. Bld fæ da hjook merk Drips ida oshin - Glæmin broon sie lævs o tang Swiem firnest da grien spaars in a kaald wiet wirld As da lyns wind oot.

Esperante: Iun belan nokton fiŝante fadene kun iuj el la maljunuloj aŭskultante rakontojn tiel akrajn kiel la maraero fiŝhoko glitas el lia pojno tranĉas malsekan haŭton ŝiras lian dikfingron kaj li sentas la salan mordon trenitaj el la profundaĵoj merlangoj2 glime fajreras spasme baraktas, serĉante akvon branke batante, mortas. Sango el la fiŝhoka vundo gutas en la oceanon – Brile brunaj fukaj marfolioj naĝas preter la tabuloj en malvarma malseka mondo Dum la fiŝfadenoj elvolviĝas.

Malgraŭ la kvazaŭa skandinavigo de la skribmaniero, la vortaro de tiu poemo estas pli skota ol skandinava. Kvankam la ŝetlandanoj tradicie rifuzas rekoni, ke ilia insularo estas parto de Skotlando, kaj rigardas sin kiel skandinavdevenaj britoj, la ŝetlanda ne plu enhavas multe da la originala nordana vortaro. Tamen, tio estas relative moderna ŝanĝiĝo.

Ĝis almenaŭ la 19a jarcento, la ŝetlanda nomiĝis Norn kaj estis tute skandinava lingvo. Iom post iom, skotaj kaj skotanglaj vortoj anstataŭis la skandinavajn, kaj tiu transformiĝo hodiaŭ daŭras.

Folklora versaĵo

Troviĝas en la ŝetlanda folkloro, mallonga versaĵo (eble 19-jarcenta) en kiu iu patrino el insulo Unst (norda Ŝetlando) fieras pri tio, ke ŝia filo lernas la skotan aŭ skotanglan, tiam rigardatan kiel „korekta” lingvaĵo. En sia norna lingvo, ŝi fanfaronas:

De var a gue ti (= Ĝi estis bona tempo) when son min guid to Kadanes: (= kiam mia filo iris al Caithness3 han kan caa rossa „mare” (= li povas nomi ĉevalinon „mare”) han kan caa bygg(e) „bere” (= li povas nomi hordeon „bere”) han kan caa eld „fire” (= li povas nomi fajron „fire”) han kan caa klovandi „taings” (= li povas nomi karboprenilon „taings”).

Oni konstatas, tamen, ke en ĉi tiu fragmento, la Norn de la patrino jam estis en tiu epoko, forte influita de la skotangla. Ŝi uzas a anstataŭ skandinavan en; gue anstataŭ god; to anstataŭ til; when anstataŭ hven; guid anstataŭ gikk; kaj caa anstataŭ kalla. Fakte, a, when kaj to estas ne skotaj sed anglaj vortoj. La skotaj ekvivalentoj estas, respektive, ane [ejn] whan (aŭ fan), kaj til, kiuj estas pli proksimaj al la skandinavaj vortoj.

Sorto de nordaj lingvoj

Simile, gepatroj en Ŝetlando nun spertas, ke iliaj gefiloj pli ofte parolas la anglan. Geavoj plendas, ke la genepoj ne bone komprenas ilin kiam ili parolas ŝetlande. Ĉiam, kiam mi estis en Lerwick, la ĉefurbo de Ŝetlando, la ŝetlanda estis la ĉiutaga lingvo de ĉiuj, kvankam ili kapablis pli bone paroli la normigitan anglan ol multe da angloj. (Kompreneble, ili parolis la anglan kun tuj rekonebla ŝetlanda prononco, sed kapablis klare prononci la neŝetlandan sonon th, kiu ja ekzistis en la antikva Norn, sed ne en la moderna ŝetlanda. En la islanda lingvo, kiu apenaŭ ŝanĝiĝis ekde la tempo de la eddoj kaj sagaoj, tiu sono estas reprezentata per ð. La sono de la ŝetlanda estas mole agrabla. Ĝi havas nek la tonsistemon nek la kantan intonacion de la modernaj norvega kaj sveda lingvoj.

Norn jam efektive mortis, kvankam restaĵoj restas en la ŝetlanda. Mi demandas min, ĉu tio estos la sorto ankaŭ de la aliaj skandinavaj lingvoj. Maljuna islanda esperantisto iufoje diris al mi, ke verŝajne liaj samlandanoj parolos en estonteco ne la islandan sed la anglan.

La glora bengala verkisto Rabindranath Tagore deziris, ke ĉiu nacio portu siajn spiritajn varojn en la merkaton de la mondo por riĉigi ĝin. Tiuj spiritaj varoj inkludas niajn lingvajn trezorojn. Mi timas, ke ni perdos ilin ...

Garbhan MACAOIDH

1. Artikoloj pri la ŝetlanda kaj poemoj en literatura revuo Lallans, n-ro 58, Ware (Printempo) 2001. Scots Leid Associe (Skota Lingva Asocio), A.K. Bell Library, York Place, Perth PH2 8AP, Skotlando. Tiu revuo enhavas liston de verkoj en angla lingvo pri la ŝetlanda kaj la norna.
2. Ŝetlanda nomo de juna fiŝo de specio „nigra merlango” (fakte, pli verdkolora ol nigra).
3. Caithness [kejtnes]: plej norda graflando sur la skota ĉeftero.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2001