MONATO

Novelo

de István Ertl

Jarmilŝanĝo

En oblikva kuŝpozicio, kun vidkampo precize limigita al la kelk-cola ekrano, li vidis pretersalti la flagrajn informerojn. Palpebrumo haltigis aŭ malhaltigis la tekstofluon, opaj okulfermoj regis la debiton. Kun rutina volego, li penis ignori la senton de juko en la stumpo.

Tiktako vekis lin je la sesa dudek. Li piedpintis al la pezaj pordoj, transe ŝaltis la komputilon laŭkutime. Konvenos tiel komenci, per fekundo dozita: dum dormas la infanoj, dum ronkas ankoraŭ la bogepatroj. Du alineojn li tradukis diligente, sed ĝisvenis sensencon kiun neniu interpreto superus. Pli bone, do, nun forredakti sin el ilia vivo – li intuis -, morgaŭ maleblos, nerefareble. Tamen de la garaĝo li retrohastis, estus ja stulte lasi perdiĝi la tradukon. Manke de disketo, li komandis paperan version, dampante la printil-bruon per kuseno.

En la lastaj jaroj sufiĉis malfermi la butikon je la sepa. De kiam la freŝaj bakaĵoj alvenis kamione el panfabriko, forestis la fruega aferumo ĉirkaŭ la praa forno. Eĉ tiel, ŝi vekiĝadis je la horo kutima dum jardekoj, por poste sinki en duone bonfaran soporon, dum la granda, kotbul-glua hundo en la korto ekfrotis la hundujajn latojn per sia grinca ĉeno.

Kun klare percepteblaj intervaloj, la hejtosistemo ree kaj ree proksimiĝis al sia povum-limo.

„Vi ne povas ŝati tion, vi estas infano.” „Panjo ĵus foriris.” „Tion ni povus rigardi iomete.” „Ni ne plu ŝatas la glaciaĵon.” „Kunportu nin ĉi tien plian fojon.” Ĉi-loke li malŝaltis la registraĵon, kaj lasis sin fali en torporon tiom longe atenditan. Kiam li alarme revekiĝis, unu feria foto sur la komodo estis falinta kontraŭ alian enkadraĵon. Sur ĉi lasta ili videblis ĉiuj kvar, ridante al estonteco tiam senduba.

La Volvo malfacile startis, sed la garaĝ-pordo glitis malfermen senprobleme. La eksterorda deĵoro devis komenciĝi post dudek minutoj. Praktike neniu aŭto pasis ĉi-hore sur la malĉefaj stratoj, kaj des malpli ju pli li proksimis al sia posteno. Li elpoŝigis cigaredon.

Ankoraŭ retoj specialaj protektis la viton de predemaj birdoj, ĝis la alveno de la rikolta trupo gaja, konscia pri la valoro de ĉiu tarda vinbero trovota. La kaŭĉukaj botoj solide ankris ilin al la ĉiesa grundo.

Trian fojon ŝi venis al la trinkejo por resti tutan tagon, malpli por konsumi ol por konsumiĝi ĉe la aŭtomato ĉiam mongluta, foje monŝuta. Ŝia eleganto perfektis por la koktela mondumo de ŝia edzo, sed ne estis mislokita ĉi-lokale. Tage ok mil frankojn kostis ŝia helpokrio, kiun neniu aŭdis krom la barestro, kaj eĉ tiun ĉi ĝi alvenis nur kiel ĉarma tintado de monera svarmo.

La vilaĝestro forŝovis siajn pend-dosierojn kaj malfermis plurajn el atendantaj kovertoj. La planoj kun la kvin eblaj traceoj de la aŭtovojo kuŝis sur aparta tablo, kiel kvin minacleteroj. La konsilianoj alvenos je la deka, kaj neniu forkonvinkos ilin de progres-paŝo marĝene suicida.

La pluŝkuniklo falis tra la kradoj el la liteto. Li ploris insiste por ĝin rehavi, sed la dikaj kverkaj pordoj dampis la sonoron pri kiu la gepatraj timpanoj lacis ĉiukaze. Bonŝance, restis la suĉilo por konsolo relativa.

La eksplodo estintus – kiel decas – subita, unufrapa kaj detruega. La fabriko dissaltus al pecetoj same kiel la trinkejo, kaj la puŝ-ondoj zorgus ke neniu muro restu stara en la vilaĝo. La vespera novaĵ-programo tiklus la nacian nervaron per la unua katastrofo de la nova jarmilo, kaj pli ol unu spektanto rezignus sian bovaĵon por minuto.

La montrilo. La horero. Tempo.

Kaj nenio, nenio, nenio estis sama – nek alia – dum la posta tago.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 7 septembro 2001
Valida XHTML 1.0!