MONATO

El mia vidpunkto

Murdi je nomo de dio

„Alaho estas granda!” jubilis homoj en islamaj landoj kaj teroristego Osama ibn Laden dankis al sia dio pro la barbara murdo de miloj da homoj en Usono fare de memmortigaj atenculoj. Tiuj martiroj tuj eniris la paradizon, ĉiu el ili nun estas dorlotata de 70 virgaj junulinoj. Kia kruela dio devas esti, je kies nomo krimuloj brutalege amasmurdas kaj sekve meritas martirecon?

En tre multaj sangaj konfliktoj aktualaj religio estas enplektita. En Nord-Irlando katolikaj kristanoj murdas protestantajn kristanojn kaj inverse. En balkanaj landoj katolikaj kroataj buĉis ortodoksajn serbojn kaj islamajn bosnianojn, serboj murdis kroatojn kaj islamajn bosnianojn kaj albanojn, albanoj buĉas kristanajn serbojn kaj makedonojn. En Niĝerio islamanoj kaj kristanoj murdas sin reciproke, ekde kiam islama punjuro validas ankaŭ por kristanoj. Interreligiaj bataloj okazas en Sudano kaj Jemeno, en Egiptio, Indonezio kaj Filipinoj. En tiel nomata Proksima Oriento palestinaj memmortigaj atenculoj murdas judojn, Israelo murdas islamanojn. En kaŭkazaj landoj militas islamaj geriloj kontraŭ (kristanaj) rusoj, rusa prezidanto Putin persekutas islamajn ĉeĉenojn kaj ricevas benon de l' rus-ortodoksa patriarko; en Rusio ĉeĉenaj teroristoj bombe detruas domojn kun centoj da loĝantoj.

Religia militemo

Antaŭ pli ol unu jardeko ni povis havi la iluzion, ke la mallumaj epokoj de interreligiaj konfliktoj kaj militoj – kun malmultaj esceptoj, ekzemple en Nord-Irlando – definitive pasis. Ni havis la iluzion, ke la homaro lernis el la kruelaĵoj de persekutoj de kristanoj fare de Romio, el la krucmilitoj de kristanoj kontraŭ islamanoj, el la tridekjara interkristana milito en Eŭropo kaj laste el la nazia ekstermado de judoj. Sed intertempe adeptoj de diversaj dioj pli kruele ol iam ajn murdas adeptojn de aliaj dioj. Kiel montras la supra (nekompleta) listo de sangaj konfliktoj, la plej militema dio de grandaj religioj nun ŝajnas esti tiu de islamo. Kristanismo plejparte evoluis al relative humana nivelo; nur en malmultaj kristanaj landoj ne regas paco. La universale agnoskatajn homajn rajtojn ni dankas – ne nur, sed ankaŭ – al principoj de kristanismo, laŭ kiu antaŭ dio ĉiuj homoj estas egalaj. Tio, kun demokratio, kondukis al bonfartaj kaj relative socialaj kaj liberaj socioj.

Primitiva fundamentismo

Islamo, apud judismo kaj kristanismo la tria monoteisma religio, ne nur ne evoluis en tiun direkton al pli humana socio, sed male en tre multaj mondregionoj refalis en mezepokan obskurantismon, reage al superreganta okcidenta (t. e. kristana) kulturo. Primitiva fundamentismo kreskis kaj plu kreskas en timige multaj islamaj landoj, kiuj spertas nun simile kruelan sorton kiel homoj en Eŭropo dum la menciita tridekjara milito: islamaj fundamentistoj sange persekutas siajn samkredanojn en Alĝerio, en Irano kaj precipe en Afganio. Tie talibanoj (koran-disĉiploj) establis obskuran reĝimon, arkaikan teokration kun malhomaj leĝoj.

Kio okazis pri islamo, kial ĝi – iam altkultura kun sciencaj korifeoj – ne nur stagnas sed refalas? Ŝajnas, ke islamo estas nekapabla reformiĝi kaj evolui kiel ekzemple kristanismo. Ĝi rigidiĝis en siaj principoj, precipe en tiaj kiuj malhelpas progreson. Islamo restis feŭda, demokratio estas absolute fremda al ĝi; unu duono – la viroj – regas, la alia duono – virinoj – estas subpremata, sklavigita (ĝis la unika fenomeno de haremo, religie benita bordelo). Islamo ne pretis akcepti novajn sciencajn ekkonojn kaj uzi ilin por la bono de l' homoj. Islamaj landoj postrestis laŭ multaj aspektoj; ne mirigas, ke inter la plej mizeraj ŝtatoj troviĝas precipe islamaj, ke inverse neniu islama lando estas riĉa (ankaŭ en naftoŝtatoj ne bonfartas la amaso).

Satano Usono

Kompreneble estis multaj faktoroj, kiuj kondukis al ekstrema fundamentisto, kies manifestiĝon ŝokite ni spertis en 1979, kiam radikala Ajatolo Komejni ekregis en Irano – antaŭe unu el la iom evoluintaj islamaj ŝtatoj pro okcidenta influo sub (diktatora!) ŝaho. Tiam fortiĝis ankaŭ la islama malamo kontraŭ „Satano Usono”, kiu fariĝis precipa celo de atakoj fare de ekstremistoj, ĝis la nigra 11a de septembro 2001, kiam islamaj fanatikuloj amasmurdis en Novjorko kaj Vaŝingtono.

Nun oni gurdas la aserton, ke islamo (kio signifas „paco”) kiel tuta ne estas malamika al okcidento kaj ke tiel nomata „batalo de kulturoj” ne okazas, ke islamo malpermesas memmortigon kaj terorismon, precipe kontraŭ nesoldatoj, ktp. Sed por organizi, prepari kaj realigi la barbaraĵojn de la 11a de septembro ne sufiĉis grupeto da teroristoj, por tio necesis miloj da homoj, kiuj dum jaroj kaŝe povis aranĝi (kaj financi) ĉion. Tio ne eblus, se la islama medio ne grandparte simpatie protektus kaj subtenus tiujn fanatikulojn, se en ĝi ne regus fortega tendenco de militemo, malamikeco kaj maltoleremo al alireligianoj.

Eble, espereble la ŝoko de tiu nigra septembra tago instigos la islamon reformiĝi, kunvoki kvazaŭ sian 2an Vatikanan Koncilion. Sed mi rajtas dubi pri reformkapablo de religio, kiu humiligas min senkompate deklarante ke mi, kiel kristano, aŭtomate estas malpurulo. Dio gardu nin kontraŭ tia islamo!

Stefan MAUL


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: septembro 2001