MONATO

Ekonomio

EŬROPA UNIO

Eŭropaj negocoj en Mastriĥto

Pasintan junion mia ministrejo igis min partopreni en dulingva, tutsemajna seminario por lerni kiel bone negoci „bruselajn” aferojn. La seminario okazis en tre oficialaspekta Eŭropa Instituto pri Publika Administrado (www.eipa.nl) en Mastriĥto, Nederlando. Miaj travivaĵoj memorigis al mi la artikolon pri ŝmirmono kiu aperis en MONATO de februaro 2000.

Aktori negocadon

Oni donis al ni dosieron pri iu negoco kaj ni „gajnis” landon kun instrukcioj, sekretaj instrukcioj, eta flago, ŝildeto kun nomo de la lando en ties lingvo kaj eĉ novan sidlokon laŭ la oficiala plano de la tablo. Poste ni dum du ĝis tri horoj cerbumis pri papera preparado. Ankaŭ enestis devigaj koridoraj negocetoj. Du eŭropaj oficistoj teatrumis intertraktadojn pri komunikado, poluado, nuklea alarmo, ktp.

Estis malfacila, laciga tasko ĉar ĉiuj provis enhaŭtumi veran negociston, kompreni la problemojn de la nova lando kaj bone imiti la ludadon.

Ekzerco

Iun tagon ni ricevis komercan ekzercon. Temis pri firmao Eurest kiu volas aĉeti rapidrestoracion Lechoux de Bruxelles (franca vortludo malfacile tradukebla). La aĉetanto ne rajtis pagi pli ol 300 000 eŭrojn. Ni laboris en grupetoj de po unu aĉetanto kaj vendanto. Mi elektis esti aĉetisto; kiel sinjoro Lechoux rolis itala komercisto.

Mi bone negocadis. Mia partnero konsentis vendi sian firmaon por 300 000 eŭroj. Estante sindikatulo, mi skribe akceptis redungi ĉiujn liajn gelaboristojn. Iomete mi fieris pri mi mem! Sed alvenis la tempo de la korektado de la ekzerco ...

La aĉetanto de la unua grupeto (du nord-eŭropanoj) raportis: „Mi aĉetis la firmaon por 350 000 eŭroj, sed mi ankaŭ aĉetis belan velŝipon por sinjoro Lechoux.”

La dua grupeto (anglalingvanoj): „Mi malfacile akiris la firmaon por 450 000 eŭroj, proponinte senpagan ĉirkaŭmondan vojaĝon al gesinjoroj Lechoux”.

La tria: „Ni ne interkonsentis ... Tro multekosta afero!”

La kvara: „Sinjoro Lechoux estis tiel kontenta ĉar mi proponis al li trimonatan restadon en granda hotelo apud la varma suda maro kun lia amantino (sen diri tion al sinjorino Lechoux), ke li konsentis por 400 000 eŭroj!”

Simplulo miskomprenis

Post la prezentado mi levis la fingron por peti la parolon: „Ĉu mi bone komprenas, ke kelkaj aĉetantoj proponis tion, kion france oni nomas misuzo de socialaj posedaĵoj?” Mi atendis la finon de la interpretado: neniaj reagoj! Por skui la ŝafaron, mi reparolis: „Mi pensas ke ni povas paroli pri koruptado.” Neniuj brovoj ekmovetis. Ĉiuj serioze rigardis plafonon.

La pedagogoj ekparolis denove. „Vi grave eraras pri negocado. Gravas venki, ne gravas la rimedoj.” Estis mia vico por esti senvoĉa. Mi hontegis esti tiel idiota. Mia persona mondo, en tiu templo de eŭropismo, disfalis: koruptado estas do normala afero. Cetere, mi aŭdis neniun rimarkon pri la pagitaj prezoj, konsiderinde pli altaj ol antaŭvidite.

Konsolaj vortoj

Por flegi mian ĝenegon, dum kafpaŭzo instruisto venis paroli kun mi. „Mi bone komprenas ke mi iomete ŝokis vin, sed estas normala funkciado en komerca negocado. Ĉefa afero estas bone kompreni la kontraŭulon, do sin montri agrabla por li ...”

Tiam, pro persona profesia sperto kun vendistoj de informadikaj servoj kaj konsiloj, mi pensis: „Ofte en luksa restoracio, helpe de multekosta vino kaj juna asistantino kun granda buŝrideto, mallonga jupo kaj profunda dekolto ...”

Li daŭrigis: „La plej bona ilo por tio estas donaceto aŭ eĉ ŝmirmono laŭ la grandeco de la afero. Kompreneble, la prezo de la plezuraĵo donota ne devas superi la profiton.” Li mallaŭtigis voĉon: „Ankaŭ en la oficiala eŭropa sistemo, sed tio estas malpli ofta... Rigardu ĉi tie viajn kolegojn kiuj laboras en eŭropaj oficejoj. Kiam vi parolis, neniu ŝokiĝis. Pardonu min, sed eble vi estas tro naiva ŝtata oficisto.”

Reala historio

Pli poste, dum la manĝo, la gvidisto denove parolis kun mi. „Eble mi ŝokis vin, sed lasu min rakonti pri vera traktado eŭropa.” Jen lia rakonto (mi ellasis la landnomojn kaj detalojn):

„Iam dum negoco pri fiŝkaptado (pri la grandeco de la retaj truoj aŭ io tia, ne gravas), iu lando A volis rifuzi, sed por lando B estis grava ekonomia afero. La postan tagon negocisto el B invitis sian amikon el A en restoracio (en Bruselo ĉiuj sin konas kaj tre ofte amikiĝas). Dum la digesta alkoholo li diris, ke li havas grandan domon apud la maro kaj invitis la A-anon veni por ferii ĉe li. La A-ano post iom da babilado fine konsentis kaj dum posta negocado pli fleksis sian pozicion. Do, somere la A-ano kun edzino alvenis ĉe la B-a kolego. Pro familia kialo tiu ne mem povis gastigi, sed li faris aranĝon kun najbara hotelo. Pasis paradiza monato, tute senpage ... Ĉe la fino de restado la A-ano ankoraŭ demandis al la hotela direktoro ĉu vere li ne devas pagi ion, ĉu aperitivojn, ĉu vinojn, ĉu kafojn? ‚Absolute nenion’ respondis afable la direktoro.”

Mia profesoro aldonis: „Mi rakontas al vi la anekdoton plej direblan por viaj naivaj oreloj...”

Konkludo

Cerbumante en la trajno, kiu rehejmigis min en mian francan provincurbeton, mi kontemplis, tra mia bela diplomo de eŭropa negocisto, la fumantan ruinon de mia universo. La televidaĉa serio X files diras „la vero estas aliloke”. Por mi nun „honesteco estas aliloke”.

Reale ne gravas ĉar mi okupiĝas pri neniuj eŭropaj aferoj. Oni sendis min al la mita eŭropa urbo por plibonigi mian personan kulturecon. Kaj Mastriĥto estas belega urbo.

AMIĉJO

Noto de la red.: La aŭtoro petis uzi pseŭdonimon, ĉar lia ministrejo eble ne ŝatos la raporton.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2001